Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĝarden-Ekspozicio kiel nova "ekologia ikono"
2013-05-20

de WANG XIAOJIE

 


Flugbirda vido al la ĉefa pavilono 

 

    La 9a Ĉina (Pekina) Internacia Ĝarden-Ekspozicio okazas inter la 18a de majo kaj la 18a de novembro ĉe la okcidenta bordo de la rivero Yongding en Fengtai-distrikto. Ĝi okupas 513 hektarojn, interalie 267 hektarojn da ĝardeno kaj 246 hektarojn da lago. La ĉefa karakterizaĵo de la ĝardeno estas verda ekologio-ciklo. Samtempe ĝi fariĝos nova "ekologia ikono" de Pekino.

 

    "De la 1970-aj jaroj la malnova akvovojo de la rivero Yongding kaviĝis pro sablo-fosado, kaj fariĝis 140-hektara rubejo. Por komplete ŝanĝi la medion, post multe da diskutoj oni decidis transformi ĝin en Ĝardeno-Ekspozicion," diris Zhang Jianguo, vicdistriktestro de Fengtai.

 


Pekina ĝardeno 

 

    Post tri-jara konstruado, ĝardeno kun pli ol 1 200 arboj kaj floroj anstataŭis la rubejon; la kavo fariĝis subtera florovalo, kie oni povas rigardi la "ok konatajn vidindaĵojn" en la historio de Pekino. Krome, ĝia 40-hektara marĉejo povas purigi akvon, ripari la vojon de la rivero Yongding kaj reguligi la varm-insulan efikon de la urbo.

 

    Scienco kaj tekniko donis fortan apogon al la ekologia ĝardeno. La organiza komitato de la ekspozicio konigis, ke dum la konstruado oni vaste uzis permeablajn brikojn, gutad-irigacion, vertikalan verdigon, pumpilon per geoterma riĉfonto kaj aliajn novajn materialojn kaj teknikojn. La apliko de geoterma pumpilo povas ŝpari ĉiujare 1519 tunojn da norma karbo kaj redukti emisiadon de 2840 tunoj da karbona dioksido.

 


Provlumigo de Yongding-turo 

 

    "La ekspozicio fariĝos konstanta urbo-parko kaj nova vidindaĵo de Pekino. Ĝi povos fariĝi ankaŭ bona praktiko de ekologia konstruado," diris Zhang Jianguo.

 

    Oni raportis, ke tiu ĉi ekspozicio estas la plej grandskala inter la ĝisnunaj naŭ ekspozicioj. Ĉiuj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, kaj Hongkongo, Makao kaj Taiwan partoprenis en ĝia konstruado.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng