Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Gao Ding
2013-05-22

 

Gao Ding (?~?)

 En vilaĝo

 

Dua monato. Flugas orioloj.

 

Salikoj fume karesas sur digo.

 

Infanoj revenis post lerno-horoj,

 

Ĝoje ludas per la kajto-flugigo.

 

(Trad. Guozhu)

 

-0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

 

=0/ =0/ -0/ =0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Gao Ding, kun adoltiĝaj nomoj Gao Xiangyi kaj Gao Zhuowu, estis lokano de Renhe (en nuna Hangzhou de Zhejiang-provinco). Mankis al ni informoj pri lia vivo. Verŝajne li vivis en la jaroj post la Opia Milito (1840~1842 p.K.), estis poeto en malfrua tempo de Qing-dinastio (1616~1911). Li verkis Manuskriptojn de Poemoj de Gao Zhuowu. Restis preskaŭ nenia informo pri liaj viv-spuroj. Oni nun mencias pri li, ĉefe pro lia fama poemo En vilaĝo pri kajto-flugigo.

 

    Printempo estas sezono plena je poezia etoso. Ekde pratempo poetoj ŝatas kaj laŭdas printempon.

 

    La unua verso komence de la poemo jam kondukis legantojn al ĉarma printempo kun vigla viveco. Kreskis verdaj herboj, libere flugis orioloj. Aprecante la poemon ni kvazaŭ vidis la freŝan verdon de herboj kaj aŭdis la belan kanton de orioloj, ĝuante la ĉarman printempon en la dua monato lun-kalendare. Jen stato ŝajne trankvila, sed fakte vigla.

 

    La dua verso "Salikoj fume karesas sur digo" donis al ni tian movplenan bildon. Sur digo salikoj viciĝis en arbaro. Branĉoj pendis malalte. Je ekblovo de zeviroj ili dancis, kvazaŭ graciaj knabinoj per longaj manikoj karesis la digon. Leviĝis leĝeraj fumoj sur la rivero. Ho, kiom ebriiga etoso de printempo!

 

    Ĝuste en tiu agrabla atmosfero kaj fone de bela frua printempo, aro da infanoj, kiuj revenis post lecionoj el lernejo, kuris kaj ludis, flugigante belajn kajtojn: "Infanoj revenis post lerno-horoj, Ĝoje ludas per la kajto-flugigo." La lastaj du versoj skribis de objektoj al homoj, komplete pli densigis la ĉarman etoson de la frua printempo.

 

    Tiu ĉi poemo legiĝis en serena tono kaj fluaj vortoj, kun gaja gamo kaj influis legantojn bonhumoraj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng