Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Su Shi
2013-05-22

 

Su Shi (1037~1101)

 

Liuto de s-ro Shen

 

Se la sonoj estas sur kordoj de la liuto,

 

Kial ĝi ne aŭdiĝas per si mem kesto-meze ?

 

Se la muziko allogas dank' al via ludo,

 

Kial ni aŭdu ne ĉe viaj fingroj apreze?

 

(Trad. Guozhu)

 

=0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/ 0=0/

 

=0/ =0/ 0=0/ 0=0/ =0/ =0/

 

-0/ 0=0/ 0=0/ =0/ =0/ =0/

 

-0/ 0=0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Su Shi(1037~1101),ĉina literaturisto, kaligrafo kaj pentristo en la Norda Song-dinastio. Li havis adoltiĝan nomon Su Zizhan kaj memtitolon Emerita Klerulo Dongpo. Su Shi estis lokano de Meishan (en nuna Sichuan-provinco). Li havis neglatan karieron de kortegano, grandan erudicion en poezio, verkado, kaligrafio kaj pentroarto. El liaj Plena Verkaro de Su Shi kaj Poemaro de Su Shu apenaŭ legiĝis esperantigoj.

 

    Tiu ĉi poemo de Su Shi estis mallonga, flua kaj facile legebla. Sed Ji Yun (1724~1805), fama klerulo en Qing-dinastio, iam tiel demandis, ke "Ĉi tiuj kvar linioj libere skribitaj tute ne meritas esti rigardataj kiel versaĵo. Kial oni kolektis ĝin en poemaron? Ĉu en antikvaj poemaroj iam legiĝis tia versaĵo?"

 

    Tiu ĉi poemo de Su Shi pri liuto distingiĝis ĝuste per filozofia gusto de zenismo. Jes, en "antikvaj poemaroj" ne legiĝis "tia versaĵo",tamen tia senprecedenceco ĝuste esprimis la apartan kreivon de Su Shi.

 

    Kion Su Shi pensis, estis, kiel estiĝis sonoj de liuto? Fakte, liuto povas aŭdigi belan muzikon, tio dependas ne nur de instrumento, sed ankaŭ de lerta ludo far la fingroj de la ludanto. La samtempa ekzisto de la homaj fingroj kaj liuto estas la materiala bazo por aŭdigo de belaj sonoj. Nur dank' al la akorda kunlaboro povas estiĝi bela muziko.

 

    Su Shi sciigis al ni la rezonon: Kordoj sen ludo ne aŭdigas, kaj ankaŭ fingroj sen liuto aŭdigas nenion. Bona liuto kaj lerta ludo dependas unu de la alia. Mirinda liutmuziko bezonas kunlaboron de objektiva ilo (liuto) kaj subjektiva homo (ludanto).

 

    Admirinda versarto de la poemo kuŝis en tio, ke ĝi nur demandis, sed ne respondis. Ĝi legiĝis verŝajne ne, sed fakte jes saĝa. Esenco troviĝis ekster la vortoj. Pensige, kun senco "akiri ideon sen vortoj". Tio tre similis al la versoj de Tao Yuanming (365~427): "Se vi la liut-guston konas, ĉu necesas ke kordoj sonas?" Simila kazo ne nur estis ĉe liut-ludo, sed ankaŭ je aliaj aferoj. Pensemaj legantoj certe povis ellegi pli multon el tiu ĉi poemo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng