Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo el La Libro de Poezio
2013-05-22

 

    Traduko 1

 

Kolekto de glicinoj

 

*kanto de geamantoj.

 

Kolektas la glicinojn ŝi. 1)

 

Hodiaŭ ŝin ne vidas mi,

 

Kvazaŭ pasas monatoj tri.

 

0=0/ -0/ =0/ -

 

0=0/ -0/ =0/ -

 

=0/ =0/ 0=0/ -

 

Kolektas l' abrotanojn ŝi. 2)

 

Hodiaŭ ŝin ne vidas mi,

 

Kvazaŭ pasas aŭtunoj tri.

 

0=0/ -0/ =0/ -

 

0=0/ -0/ =0/ -

 

=0/ =0/ 0=0/ -

 

Kolektas la absintojn ŝi. 3)

 

Hodiaŭ ŝin ne vidas mi,

 

Kvazaŭ pasas jam jaroj tri.

 

0=0/ -0/ =0/ -

 

0=0/ -0/ =0/ -

 

=0/ =0/ 0=0/ -

 

1) glicino – (glycine) herbo;

 

2) abrotano – (abrotanum) herbo;

 

3) absinto – (absinthium) arbusto.

 

(Trad. Shi Chengtai)

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Traduko 2

 

Disiĝo unutaga

 

Por kalam' foriris la amata.

 

Kvankam la disiĝ' nur unutaga

 

Longas por mi tamen trimonata!

 

-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

Por abrotan' foris mia bona.

 

Kvankam la disiĝ' nur unutaga

 

Longas por mi tamen trisezona!

 

-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

Por absint' foriris mia kara.

 

Kvankam la disiĝ' nur unutaga

 

Longas por mi tamen trijara!

 

-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Libro de Poezio estis la plej malnova antologio de poemoj en Ĉinio. En la libro estis kolektitaj 305 poemoj de ĉ. 500 jaroj (de 1100 a.K. ĝis 600 a.K.). La aŭtoroj restis anonimaj. Konfuceo (551 a.K. ~ 479 a.K.) iam diris: "En Libro de Poezio legiĝas tri-cent poemoj, sed ili ĉiuj povas esti resumitaj per unu frazo—'Ne havu malvirtan ideon'." Konfuceo ofte instruis al siaj disĉiploj per Libro de Poezio. Li eĉ tiel diris: "Se vi ne lernas la Poemojn, vi ne taŭgos por konversaciado. (La Analektoj, XVI.13)". Tio montris la profundan influon de Libro de Poezio al la kulturo de antikva Ĉinio. En la fama poemkolekto Tutmonda Sonoro de K. Kalocsay (Unua Volumo, p.267) tradukitaj el 30 lingvoj legiĝis 6 poemoj el Libro de Poezio .

 

    La poemo Kolekto de glicinoj viciĝis n-ro 72 inter poemoj en Libro de Poezio. Ĝi estis versaĵo pri sopiro. Poeto imagis, ke tiu de li sopirata nun kolektas kalamojn aŭ abrotanojn, absintojn. Ordinare tia kolektado estis laboro de virinoj, do la sopirato verŝajne estis virino aŭ knabino. Kvankam ni ne povis aserti, ĉu la sopiranto estas vira aŭ ina, tamen ni ja povis supozi tiun vira, ĉar tiaj arioj ofte kantis pri amo kaj amsopiro inter geviroj.

 

    La tuta poemo dividiĝis en tri strofoj, kiuj legiĝis plejparte samaj kun nur kelkaj vortoj variaj, tiel farante efikon de foj-refoje ripeta kantado. Tia formo vidiĝis ankaŭ en multe da aliaj poemoj en Libro de Poezio. La versoj "Kvankam la disiĝ' nur unutaga longas por mi tamen trisezona!" poste fariĝis kutimdiro cirkulanta ĝis hodiaŭ.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng