Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Komforta vivo en domveturilo
2013-05-22

de CAO YAN

 

    Domveturilo kun ĉio necesa por la ĉiutaga vivo servas kiel varma "hejmdomo" survoje, kaj en la domveturilo oni povas ĝui multe da plezuroj dum la vojaĝo.

 

    Vivo en la domveturilo parkata en la plansetlejo

 

    "Mia domveturilo estas parkita en la plansetlejo, kie sidas mia loĝejo, kaj mi ofte vivas en mia domveturilo," diris domveturilo-amatoro Wang Hongxing. La domveturilo, kie vivas Wang Hongxing, havas en si unu liton supre de sia kajuto, du sofojn kaj faldeblan tablon. El sia apartamento en la plansetlejo, Wang Hongxing etendis hoson al la domveturilo, kio faciligas la provizadon de akvo. Estas komforte dormi en la domveturilo, en kiu oni povas proksimiĝi al la tero. Ĉiutage li ŝatas munti, malmunti kaj remunti objektojn en la domveturilo, el tio li ĝuas la ĝojon. Wang Hongxing bone uzas la domveturilon ne nur kiel moveblan hejmdomon sed ankaŭ kiel familian spacon, kaj la domveturilo parkita en la plansetlejo kreis al li la iluzion esti sur la vojo.

 

    Vojaĝo en domveturilo kaj kvado en Interna Mongolio

 


Wang Xudong (dekstre) kaj alia domveturilo-amatoro en ripozo 

 

    La kampadejo ne estas la sola destino por la domveturilo, precipe por la ĉinaj domveturilo-amatoroj, kiuj aĉetis tian veturilon "ĉu por dekoracio ĉu por ludi tre sovaĝe". Tion diris Wang Xudong, altranga redaktoro por la retejo pri domveturiloj en la 21-a jarcento. En la plurtaga feriado de Ora Semajno, li kaj alia domveturilo-amatoro Fan Qunhua veturis per domveturilo al Alaŝan de Interna Mongolio en norda Ĉinio. Ili kunportis kun si kvadon. Tage ili kondukis kvadon en la dezerto Tengger. Malsataj, ili ion preparis en la domveturilo por manĝi. Kaj nokte ili dormis en la domveturilo. "Oni povas dormi kaj manĝi en la domveturilo, sen bezoni kapti tempon sur ŝoseo por atingi hotelon kaj restoracion, oni povas libere halti en loko kie oni volas iom resti. Kun la veturilo kiel loĝdomo ni estas iom malsamaj ol tiuj ordinaraj aŭtokondukantoj liberaj. 

 

    Por Wang Xudong, la plezuro, kiun alportas la domveturilo, kuŝas plejparte en veturado sub la plena ĉielo al la vasta naturo, portante kun si la de li kaj ankaŭ multaj aliaj viroj ŝatatajn grandajn "ludilojn", kia kvado taŭga por ĉia ajn vojo.

 

    La domveturiloj ĝenerale estas dividitaj en du specoj: memmova kaj trenata. Ĝenerale dirite, memmova domveturilo, kiu povas teni en si kvadon, estas multe kosta, dum la trenata kun kvazaŭ malgranda valizo kapablas teni en si kvadon kun granda korpo aŭ motorciklon.

 

    Veturi per domveturilo al stepo por kanti kantojn

 


Wang Xudong kaj lia domveturilo survoje

 

    En Ĉinio, domveturilo-amatoroj havas sian propran manieron por sin distri. "Dum la Muzika Festivalo sur la stepo Zhangbei, mi vidis, ke grupo da domveturilo-amatoroj starigis tendarojn ĉe unu flanko nemalproksime de la scenejo, ili enkondukis elektran draton el la scenejo por funkciigi sian aparaton Karaoke kaj komencis kanti kantojn, ĝuante rostitajn viandaĵojn kaj bieron. Ili versence sin fandiĝis en la muzikan festivalon." Kun emocio Wei Sai rakontis tion, kion ŝi vidis propraokule en somero sur la stepo. 

 

    Wang Xudong diris: "La komforta lito en la domveturilo helpas plibonigi kvaliton de la ripozo dum la vojaĝo. Vespere oni povas ankaŭ supren rigardi la ĉielon plenan de steloj. Multaj uzas sian domveturilon por iri spekti serion da eventoj, koncertajn turneojn kaj partopreni en aliaj agadoj. Sen kontrolo de pakaĵoj, sen ekzameno por sekureco kaj sen homfluoj aperintaj dum feriado, oni stiras sian domveturilon ĉien ajn laŭ sia plaĉo. Kompreneble, oni povas kunporti ankaŭ sian dorlotatan beston, kaj la virinoj povas aĉeti la de ili preferatajn memoraĵojn, sen embaraso pro limigo de pakaĵo."

 

    Veki novan koncepton pri la mondo kaj tiun pri la eduko

 


Wang Xudong en preparado de manĝaĵo apud sia domveturilo 

 

    Wang Hongxing diris, ke lia filo, kiu lernas en mezlernejo, aparte amas domveturilon kaj ŝatas vojaĝi kun li per domveturilo.

 

    "Probable, ĉinaj infanoj ege lacigaj pro peza lernado povas senti veran feliĉon en la libera aero." Vojaĝo per domveturilo estas bonaj edukoj turisma kaj familia. "En la mondo kio estas pli bela ol tio, ke la tuta familio rigardas en la libera aero leviĝon kaj subiradon de la suno, kaj ke la najbaro plej proksima, kiu estas eble kuracisto aŭ vendisto, donacas pladon da ĝiaozi-oj, malsame kiel kutime, ke oni ĉiam fermas la pordon, en tiu tempo, kiam oni vivas en domveturiloj, homoj demetas sian singardemon, kaj ĉiuj fariĝas tre facilaj kune. Precipe infanoj ege amas ĉi tiun medion."

 

    Por la pli juna generacio, tio povas esti vekiĝo de la koncepto pri la mondo kaj tiu de la koncepto pri eduko. Usona aktoro Will Smith diris: "La infanoj lernas ne nur en la lernejo, sed ankaŭ en spertado de malsamaj kulturoj en diversaj lokoj. Kiam mi estis 12-jara, mia patro vojaĝis kun mi per domveturilo, ni veturis tra amaso da urboj. "

 

    Domveturilo povas servi kiel oficejo sub la plena ĉielo

 


Wang Xudong en rigardo de televido en sia domveturilo
 

 

    Domveturilo-amatoro Zhang Guangzhi kelkfoje kondukis sian domveturilon al la loko najbare de la Olimpika Parko de Pekino, kie viglas la signalo de 3G, do, tiam lia domveturilo servas por li kiel granda subĉiela oficejo nemalproksime de la urbo sed tre proksime al la naturo; kiam neĝas, oni iras al la plena ĉielo per sia domveturilo por spekti la neĝon, kaj la lasta falas silente ekster la fenestro. En somero kiam la vetero estas bona, oni povas kunporti la eksterdoman projekciilon kaj rigardas filmon en la naturo, tiam oni ĝuas la senton, ke la nigra ĉielo plena de trembrilantaj steloj servas kiel kurteno. 

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng