Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Verda ekskurso" de Tianjin kaj Pekino: oni ne nur ekskursis!
2013-05-22

de USUI Hiroyuki

 


Prelegas Han Zuwu
 

Post la prelegoj 
 

Yu Jianchao de la Ĉina Radio Internacia, maldekstre, kaj Lin Lisha dum la amuza programo 
 

Kio tiom amuzas ŝin? 
 

Danco laŭ korea furor-kanto 

 


Dum la vizito al la templo 
 

Tagmanĝo kun gesamideanoj 

 

    La 18-an kaj 19-an de majo la Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj la Pekina Esperanto-Asocio kune okazigis "Verdan Ekskurson" en la histori-riĉa Jixian-gubernio, ĉ. 128 kilometrojn for de Tianjin. Entute partoprenis ĝin 52 personoj: 24 el Tianjin, 28 el Pekino. La du Esperanto-asocioj kutime organizas sian propran aranĝon en tiu ĉi sezono, kiam la vetero estas agrabla, kaj ĉi-jare kunfandis ilin en unu komunan "Esperanto-semajnfinon".

 

    Prelegoj kaj amuzo

 

    Antaŭtagmeze de la unua tago oni alveturis la gastejon ĉe la bordo de artefarita lago el Pekino per rezervita aŭtobuso, el Tianjin per trajno. Posttagmeze okazis kelkaj prelegoj. Unue prelegis Han Zuwu, prezidanto de la Tianjin-a Esperanto-Asocio, pri sia vojaĝo en Eŭropo lastjare pere de Esperanto, kies kulmino estis la partopreno en la 64-a kongreso de la Internacia Ferovojista Esperanto-Federacio en la germana Esperanto-urbo Herzberg am Harz. Lin sekvis USUI Hiroyuki, japana redaktoro de El Popola Ĉinio, kiu parolis pri sia unujara "baraktado kontraŭ la ĉina lingvo"– t.e. spertoj lerni kaj uzi la ĉinan – dulingve: esperante kaj ĉine. La tria preleganto estis Zheng Bocheng (Diero), fakdelegito pri medicino kaj eldonado de UEA en Pekino, kies temo estis la 7-a Azia Kongreso de Esperanto, kiu okazis en aprilo en Israelo. Li rakontis i.a. pri la paca situacio kontrasta al onidiro kaj interesa plurlingvismo de la lando: surstrate plej ofte paralele kunekzistas la hebrea, la araba kaj la angla. Post la prelegoj ĉiuj prezentis sin per kelkaj vortoj.

 

    Vespere oni havis amuzan programon. Unue prezentis poemdeklamadon Usui Hiroyuki kaj Li Yuping, la unua esperantlingva parolistino de la siatempa Radio Pekino (nun Ĉina Radio Internacia), respektive en Esperanto kaj en la ĉina. Poste Lin Lisha el Tianjin, kiu cetere prezidis la tutan programon, gvidis diversajn lingvajn ludojn kiel langrompilojn en la ĉina kaj Esperanto, ludojn pri koloroj kaj numeraloj kaj simile. Dum la ludoj gajaj ridoj ripetiĝis en la kunvenejo. Ye Nianxian (Freŝa Maro) kantis Kunqu, speco de ĉina klasika eleganta opero. Dancis Wang Jiangping el Tianjin laŭ la melodio de la korea furor-kanto "Nobody". Fine tiuj, kiuj ŝatas kanti, kantis diversajn kantojn per karaokeo. La sukceso de la programo ŝuldiĝas al la lerta prezidado de la prezidantino, kiu parenteze profesie instruis la ĉinan 8 jarojn en Indonezio kaj eklernis Esperanton nur lastjare tuj post la reveno al la hejmubro Tianjin.

 

    Ekskurso kaj pritakso

 

    La dua tago estis dediĉita al vera ekskurso. En la nuba vetero iom malvarmeta por tiu ĉi sezono oni vizitis en la centro de Jixian la budhisman templon Dulesi, kiu estis unue konstruita en la jaro 636 kaj rekonstruita 348 jarojn poste. Estis vizititaj i.a. la Pavilono de Avalokiteŝvaro, la Blanka Pagodo kaj la Templo de Luban, legenda ĉarpentisto-majstro. Post la tagmanĝo la grupoj de Tianjin kaj Pekino disiĝis kaj reiris respektive al sia urbo.

 

    La komuna aranĝo estis ĝenerale pozitive akceptita de la partoprenantoj. Xiao Houli (Fafo), ĝenerala sekretario de la pekina ascio, kiu kun Lin Lisha respondecis pri la konkreta aranĝo de "Verda Ekskurso", diris dum privata konversacio, ke ĉar al la pekina movado mankas engaĝitaj junaj esperantistoj la konatiĝo kun pluraj gejunuloj el Tianjin estis inspira por li, kaj deziris, ke ili ankaŭ partoprenos en diversaj aranĝoj de la pekina asocio. Plej verŝajne ĉiuj partoprenantoj konsentus pri la dezirindeco de similaj komunaj aranĝoj inter la du urboj. Samtempe tamen estus dezirinde, ke en tiaj renkontiĝoj estonte oni strebu uzi Esperanton pli multe ol ĉi-foje.

 

    *Ĉiuj fotoj krom la unua estis faritaj de Hou Zhiping.

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng