Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
MNF unuafoje rivelas transruĝajn materialojn de sovaĝaj grandaj pandoj
2013-05-24


Sovaĝaj grandaj pandoj registritaj per transruĝa fotografio 

 

     La 22an de majo la Monda Natur-Fondaĵo (MNF) unuafoje publikigis transruĝajn fotojn kaj videaĵojn pri sovaĝaj grandaj pandoj kaj aliaj specioj en la sama regiono.

 

    Ĉinio estas konata kiel unu el la 12 landoj kun biodiverseco kaj megadiverseco. En la lando troviĝas pli ol 6 500 specoj da vertebruloj, je 14% de tiuj de la tuta mondo. Ekde la jaro 2004 MNF kun sia partnero klopodis por starigi transruĝajn kameraojn en rezervejoj de grandaj pandoj. Sovaĝaj bestoj tie ne estas ĝenitaj de la kameraoj, tiel oni povas kolekti materialojn pri la stato de la bestoj en la rezervejoj.

 

    La videaĵoj venis el ses rezervejoj en Sichuan-provinco. Dum la jaroj de 2011 ĝis 2013 pli ol cent transruĝaj kameraoj en tiuj lokoj kaptis bildojn kaj videaĵojn de sovaĝaj grandaj pandoj kaj aliaj 21 specoj da raraj bestoj, inkluzive de malgrandaj pandoj, antilopoj kaj panterkatoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng