Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Malsamaj kulturoj, malsamaj manĝkutimoj de Ĉinio kaj Germanio
2013-05-24

de Matthias Mersch

 

    "Ĉu vi manĝis?" – salutvorto de ĉinoj

 

    "Ĉu vi manĝis?" – tiu ĉi frazo ofte aperas en la unua leciono de lernolibroj de la ĉina lingvo. Fakte, se eksterlandanoj sukcesas iom lerni la lingvon, ili ekscias, ke la frazo ne estas vera demando. La demandanto mem kutime ne atendas respondon. Ĝi estas nur simpla salutvorto por ĉinoj. Multaj aŭtoroj de lernolibroj elektis tiun frazon, mi supozas, ĉar ili volis emfazi gravecon de manĝado en agrikultura socio. Iam Ĉinio ja estis agrikultura socio, kie manĝaĵo estis io kion oni plej multe bezonis kaj kio tamen mankis.

 


Matthias Mersch 

 

    Eĉ hodiaŭ mi ankoraŭ memoras kiamaniere mi aŭdis tiun frazon por la unua fojo en la reala vivo: tiam mi enpaŝis en butikon en iu ĉirkaŭurbo, kaj trovis ĝian posedanton ĝuste manĝanta vermiĉelojn. Rimarkinte min li diris al mi: "Ĉu vi manĝis?" Siatempe mi sentis, ke en la saluto enmiksiĝas iom da ĝeniĝo, kiu fakte sin kaŝas en ŝajna ĝentileco. Probable li volis subtile atentigi al mi, ke homoj kiel mi, kiuj meze de la tempo por tagmanĝo vizitas la butikon por aĉeti bagatelaĵojn, devas senti sin nedecaj.

 

    Nuntempe en Ĉinio manĝado jam perdis sian originalan, gravan signifon en la lingvouzo. Kun la socia disvolviĝo manĝado fariĝis ne plu tiom grava kiel antaŭe. Kvankam multe da mezklasaj familioj nuntempe dekoracias sian kuirejon per modernaj ekipaĵoj kaj kuir-aparatoj, granda ebleco elekti diversajn tujmanĝaĵojn lasas tiujn belajn kuirejojn malofte uzataj.

 


Kelneroj purigas tablon plenplenan de restintaj manĝaĵoj.
 

 

    Tamen nur el tiu fenomeno ne eblas aserti, ke ĉinoj perdis intereson kaj emon al manĝado. Tion tre bone atestas ekzemple "Ĉinio sur la lango", dokumenta filmo pri diversaj frandaĵoj, produktita de la Ĉina Centra Televido. En 2012 ĝi furoris en Ĉinio. Kun la ekonomia disvolviĝo la vivkvalito de ĉinoj konstante pliboniĝas. Restoracioj en diversaj lokoj ĉiam estas plenplenaj de klientoj dum la manĝ-tempo. Precipe ĉe la jarfino mi ne povas imagi iun alian lokon pli okupitan ol tabloj de restoracioj. Ĉu temas pri ofic-regalado, renkontiĝo de amikoj aŭ familia banketo, ĉinoj kutime aranĝas tiujn renkontiĝojn en restoracioj.

 


En Ĉinio lasi iom da manĝaĵo sur la telero estas signo, ke oni satiĝis. (de Matthias Mersch)

 

    En bankedo ĉinoj kutime mendas multajn pladojn por montri sian gastamecon. Ili opinias, ke se la gastoj estos malkontentaj al la aranĝo, tio malbonigos la rilatojn inter ili. En okcidentaj landoj estas popoldiro, ke se vi volas kapti la koron de viro, unue vi devas kontentigi lian stomakon. Simile en Ĉinio bonaj interhomaj rilatoj venas ĝuste el manĝtabloj.

 

    "Agado de Formanĝado"

 


Afiŝo por la Agado de Formanĝado
 

 

    Lastatempe mi informiĝis de amaskomunikiloj, ke oni ekagis kontraŭ malŝparo sur manĝotabloj en pekinaj restoracioj. Ili komencis la agadon de formanĝado. Fakte en multaj restoracioj por redukti malŝparon de manĝaĵoj oni duonigas la pladporcion, kaj senpage disponigas ujojn por ke la klientoj povu forkunporti restintajn manĝaĵojn hejmen. Fakte jam delonge multaj ĉinaj restoracioj havas tian servon. Mi siatempe opiniis, ke ĝi estas bona servo. Nuntempe la malŝparo de manĝaĵoj de ĉinoj surtable estas miriga: nur en Pekino la kuirejaj rubaĵoj por unu tago atingas 11 642 tunojn.

 


En la kantino laborantoj subskribas por subteni la Agadon de Formanĝado.
 

 

    Antaŭ multaj jaroj kiam mi laboris en iu fama eldona grupo en Pekino, ĉe la enirejo de laboreja manĝejo estis afiŝo kun surskribo: "Laŭbezone prenu manĝaĵojn por eviti malŝparon". Ĉiutage tagmeze la kantino liveris 4 malvarmajn pladojn kaj 8 varmajn por la laborantoj. Kompare kun ĉinaj laborantoj eksterlandaj dungitoj ofte prenis taŭgan kvanton kaj formanĝis ĉion. Tio estis laŭdata de la ĉinaj kolegoj, kiuj tamen nur laŭdis sed malfacile imitis la eksterlandanojn.

 

    Atendante sian vicon por preni manĝaĵojn ili eble sin atentigis, ke ili ne devas preni tiom multe kiom ili ne povos formanĝi; alie la restaĵoj fariĝos malŝparaĵoj. Kiam ili venas antaŭ la bongustaĵojn, tamen, estas malfacile por ili teni sin, kaj fine prenas multe da manĝaĵoj. Kiam ili sidas ĉe la tablo, ili ofte trovas, ke estas tro da manĝaĵoj por ili!

 

    Dum la manĝado la ideo formanĝi ĉion estas forigita de la troaj prenaĵoj, ĝi transformiĝas al persistado de manĝado. Tamen la persisteco finfine malsukcesas pro la pli kaj pli ŝveliĝanta stomako, la signo pri satiĝo transpasas de la stomako al la cerbo tra la gorĝo kaj la buŝo. Ili murmuras: "Mi estas sata! Neniom plu mi jam povas engluti!" Kaj ili ne povas ne forĵeti la restintajn manĝaĵojn en rubujon.

 

    En Germanio manĝotempo foje estas bona ŝanco por eduki infanojn, ĉar anstataŭ rakontado de ŝercoj en manĝotempo germanoj havas kutimon lernigi al siaj infanoj regulojn dum manĝado: "Formanĝu ĉion!" "Formanĝu ĉion sur via telero antaŭ via foriro!" La regulo foje estigis ekstreman influon al la infanoj. Por la infanoj la regulo forigas la bongustecon de manĝaĵoj kaj igas ilin rifuzi iujn en la sekvaj jaroj pro la malbona memoro de trudo. Tiuflanke mi estas tia ekzemplo, ĝis hodiaŭ mi ne povas akcepti purpuran brasikon. Mi havas amikon, kiu post la forlaso de siaj gepatroj malofte manĝas legomojn kaj fruktojn. La kutimo devenas de sia infaneco. Siatempe li estis devigita formanĝi pomon en tri manĝoj ĉiutage, ĉar liaj gepatroj opiniis, ke la frukto estas bona por lia sano.

 

    Tial por ĉinoj al memserva manĝado estas malfacile kutimiĝi. La kialo kuŝas en tio, ke ili devas fari decidon antaŭ sia elekto por ĝustkvante preni la manĝaĵojn.

 

    Manĝkutimoj de ĉinoj kaj germanoj

 

    En Germanio oni havas kutimon apartigi manĝaĵojn al ilia propra telero. Tio por ĉinoj estas fremda.

 

    En Ĉinio manĝado estas rigardata kiel kolektiva agado, nome ĉiuj pladoj estas metataj sur la komunaj teleroj por laŭbezona prenado de gastoj. Dum la pladomendado estas simpla regulo: oni mendu pladojn laŭ nombro de manĝontoj: kiom da gastoj, tiom da pladoj. Krom tio necesas aldoni supon aŭ speco da etmanĝaĵo. Lastatempe pli kaj pli multe da ĉinaj turistoj vojaĝas al Eŭropo. Eĉ en eŭropaj restoracioj ili ankoraŭ emas elmontri sian propran manĝokutimon, kaj kiam kelnero alportas pladojn, ili ofte diras: "Metu la pladojn sur la mezo de la tablo."

 

    La avantaĝo de tia manĝkutimo kuŝas en tio, ke la manĝantoj povas libere kaj ĝustakvante preni el la pladoj. Kiam la pladoj ne plaĉas al li, li povas neniom preni, kaj tio tute ne kaŭzas malĝentilecon al aliaj gastoj. Kompreneble la avantaĝo foje malaperas, se la gastama najbara sidanto prenis por li aŭ ŝi pladon neŝatatan por esprimi sian afablecon. Tiam li estas devigata akcepti ĝin. Estas konfuze, ke kvankam mi loĝas en Ĉinio, mi kiel germano denaske ricevis edukadon laŭ la germana deco, kiu profunde restas en mia memoro. Fojfoje en mia cerbo revenas iama atentigo de miaj gepatroj: "Formanĝu ĉion sur via telero!" Kvankam mi estas en Ĉinio kaj sidas ĉe la ĉinstila ronda tablo, mi ankoraŭ emas pensi, ke la loko antaŭ mi sur la tablo apartenas al mia respondeco, kaj do mi sentas, ke antaŭ mia foriro mi devas purigi ĝin kaj formanĝi ĉion inkluzive tiujn manĝaĵojn, kiuj ne plaĉas al mi.

 

    Kompreneble en Germanio estas ankaŭ malŝparo. Ilse Aigner, federacia ministro respondeca pri protektado de konsumantoj de Germanio, publikigis donitaĵojn en printempo de 2012: ĉiujare ĉiu germano averaĝe forĵetas manĝaĵojn je 81.6 km. La tuta lando traktas kuirejajn rubaĵojn je 11 milionoj da tunoj jare, inter kiuj 61% venas el familioj kaj 17% el restoracioj, lernejoj kaj oficmanĝejoj.

 

    Laŭ mi la profunda kialo de malŝparo sur manĝotabloj rilatas al la riĉeco de la socio. Pri tio la kanto de la fama filmo "Nia generacio kreskanta kun la ekonomia miraklo" menciis: Venas ekonomia miraklo, la ventro de germanoj ŝveliĝas. Oni povas refoje gustumi porkogelatenaĵon kaj porkokrurojn.

 

    En Ĉinio la ekonomia kresko ebligas al ĉinoj gustumi diversajn frandaĵojn kiel porkokruroj k.s. Tial kiam nuntempaj ĉinoj aŭdas la frazon "Ĉu vi manĝis?", ili ofte, karesante la ŝveliĝintan ventron, rifuzas la implicitan inviton: "Jam manĝis, jam manĝis!"

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng