Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mez-Oriento: La sesa kunveno
2013-05-24

 

    Unu el la problemoj de la Meza Oriento estas, ke homoj kaj popoloj tie kverelas inter si. Estas pluraj historiaj, religiaj kaj sociaj kialoj por kvereli. Ŝijaanoj, ekzemple, ankoraŭ memoras pri la murdo de Alī ibn Abī Tālib en la 7a jarcento. Kion diri pri la homoj elpelitaj de tio, kio estis iam Palestino. Ili ankoraŭ vivas kaj memoras. Kaj la turkoj memoras la provon post la unua mondmilito fare de la okcidentaj landoj okupi Turkujon (neniu okcidentano vizitanta Turkujon povas klarigi al si, kial mortis tiom da aŭstralianoj en Galipoli.) Inter ĉi tiuj memoroj estas ankaŭ la memoro de la armenoj pri la genocido dum la unua mondmilito. Multe malpli oni memoras pri la pozicio kaj agado de la armenoj en la Turka Imperio okaze de tiu milito.

 

    Ĉi tiun maron da memoroj ankoraŭ nun utiligas la grandaj potencoj por estigi problemojn, kiam tiuj estas avantaĝaj por ili mem. La nuna ekzemplo de Usono, kiu pere de Kataro, provas invadi Sirion estas sub ĉies okuloj, krom tiuj de la okcidentaj ĵurnalistoj, kiu rediras siajn litaniojn pri homaj rajtoj.

 

    En ĉi tiu kadro agas MONA (Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA), kiu ĉiujare provas trovi landon, kie ne okazas milito kaj al kiu, ĉiu rajtas veturi. Post Turkujo estis la vico de Armenujo, kiu gastigis la 6an Mezorientan Kunvenon en Erevano de la 29a de marto ĝis 1a de aprilo kun postkunvenaj ekskursoj la 2–3an de aprilo.

 

    Partoprenis ĝin ĉ. 35 esperantistoj inkluzive de deko da armenaj esperantistoj, al kiuj aldoniĝis ankaŭ vizito de erneja klaso, kiu lernas Esperanton, gvidata de la prezidanto de la armena asocio, Gayane Abrahamyan. Ĉeestis iujn partojn de la programo Andy, esperantisto el Kubo, kiu nun esploras pri la armena lingvo kaj historio, kaj sveda esperantisto laboranta nun en Armenujo kun sia filino Anna, kiu ludis violonon kaj kantis dum la interkona vespero.

 

    Didier Izacard el Germanujo jene skribis al la loka organizantino, Karine Arakelyan:

 

    Mi ŝatus danki vin kaj viajn helpantinojn, Esperanto-amikinojn, pro la perfekte organizita restado dum la 6a MK en via urbo Erevano, via lando Armenujo <...> mi bonege ĝuis la etoson inter la partoprenantoj, la bonajn (troajn) manĝojn kaj eĉ vinojn, la interesajn ekskursojn al mirindaj lokoj enurbe kaj montare, al monaĥejoj, foje kaŝitaj kvazaŭ miraĝoj en dezerto, al la blua lago Sevan, al la ebenaĵo de la monto Ararat kun virga blankeco... Mi ŝatis kaj ĝuis la afablecon kaj ĝentilecon de la homoj renkontitaj en diversaj lokoj, kaj mi ne kontraŭis la varmecon de la suno post nia longfrosta vintro!

 


Parto de la kongresanoj en ekskurso 

 

    Aparte kontentaj estis la turkaj partoprenintoj, kiel raportas ilia gvidanto, Murat Ozdizdar:

 

    Mi kaj miaj samlandanoj vere ĝuis la kunvenon. Miaj gelernantoj estis komencantoj kaj ili nun pli entuziasme ellernas nian lingvon kaj daŭrigas la lernadon... Ni manĝis bonege. Kiel ĉiuj scias, la kuirarto de armenoj estas mondfama <...> Mi, miaj gelernantoj kaj familianoj vizitis la Genocidan Muzeon sen problemo. Fine mi povas diri ke ni ĉiuj estis tre kontentaj...

 

    La frazero pri la Genocida Muzeo estas malgranda miraklo de la esperantista popola diplomatio. La streĉoj inter la du landoj (cetere, laŭ mia opinio, varmigata de politikistoj, kiuj profitas el ĝi) estas ankoraŭ tiom grandaj, ke ne ekzistas rektaj vetureblecoj inter la du landoj. Turkoj devis flugi al Kartvelujo kaj de tie aŭtobusete atingi Erevanon. Turkoj laborantaj por la turka registaro ne estas akceptataj en Armenujo ktp. En ĉi tiu situacio la abunda ĉeesto de turkoj kaj ilia vizito al la Muzeo de Genocido estas malgranda venko de prudento kaj diplomatio.

 

    Ĉeestis la kunvenon ankaŭ lastatempe maloftaj homaj ekzempleroj: kartvelaj esperantistoj.

 

    Ankaŭ pro tio la 7a Mezorienta Kunveno venontan jaron okazos en en Tibiliso/Tbiliso, Kartvelujo, kie la movado renaskiĝas, kaj kie oni povas abunde debati pri tio, ĉu la kartvela ĉefurbo en Esperanto havu la nomon Tbiliso laŭ la loka elparolo aŭ la iom pli facile proneonceblan kaj pli internacian Tibiliso.

 

Renato Corsetti

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/05/224mok/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng