Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Chen Haosu parolas pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio
2013-05-27

de LIU JUNWU

 


Chen Haosu akceptas la intervjuon. 

 

    La 4-an de majo Chen Haosu, eksa prezidanto de la Ĉina Popola Asocio pri Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo diris en intervjuo de la Ĉina Novaĵ-Servo en Jinggangshan de Jiangxi-provinco: "La esenco de la ĉina diplomatio estas amikeca diplomatio. Tamen Ĉinio devas montri sian neflekseblecon, kiam ĝi nepre necesas." Kiam oni demandis lin pri la nuna streĉita situacio inter Ĉinio kaj Japanio, Chen priskribis ĝin per jena ĉina popoldiro: "La arbo deziras stari senbrue, tamen vento senĉese blovas al ĝi." Li klarigis: "Se la vento tro fortiĝus, la arbo propable rompiĝus. Kvankam la arbo ne deziras, ke la vento fortiĝu,  tamen ĝia alveno ne estos decidita de la arbo."

 

    Dum la pasintaj 20 jaroj Chen Haosu okupiĝis pri interpopola diplomatio. Li opinias, ke Ĉinio deziras havi stabilan internacian medion kaj "starigi amikecon kun ĉiuj landoj ĉu grandaj aŭ malgrandaj, ĉu potencaj aŭ malfortaj. Ĉinio volas ĉiam egale kaj amikece rilati kun diversaj landoj de la mondo. Tion ĝi volas kiam ĝi estis relative malforta, kiam ĝi fariĝas potenca, kaj kiam ĝi vere potenciĝos."

 

    Chen diris: "Ĉinio racie traktas diplomatiajn rilatojn, konvene prezentas sian neflekseblecon kaj samtempe montras sian deziron por amikiĝo kun la mondo. Diplomatio strebas krei internacian ĉirkaŭaĵon bonan. Sendube la preteco montri sian amikiĝemon estas necesa kaj tio ne signifas malfortecon."

 

    "Nur versence forta lando kapablas montri sian amikecon al la tuta mondo en kia ajn tempo. Ĉinio estas granda kaj forta lando, kaj ankaŭ estas racia lando." Chen diris: "Ĉinio estas pacama lando. En ajna tempo ni devas kontribui al la monda paco."

 

    "La pasinta jaro estis la 40-a jubileo de la normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. 40 jaroj estas sufiĉe longa tempodaŭro kaj oni diras, ke tempo povas resanigi la vundon kaŭzitan de la milito." Chen daŭrigis, ke ankoraŭ ne resaniĝis la vundo kaŭzita de la milito inter Ĉinio kaj Japanio, ĉar iuj homoj de tempo al tempo per tranĉilo pikis la vundon kaj disŝutis sur ĝin salon. Se oni insiste ŝmiros sur ĝin ungventon, ĝi fine resaniĝos."

 

    Chen diris: "Post la klopodoj de ambaŭ flankoj dum kelkdek jaroj la normaligo de la rilatoj inter la du landoj finfine realiĝis. Post tio ni daŭrigis la laboron por la amikeco kun la japanaj popolanoj. Kvankam nun la rilatoj inter la du landoj fariĝis streĉitaj, tian aferstaton ni kompreneble ne volas vidi. Nuntempe japanaj dekstruloj montras sian malamikecon al Ĉinio. Tamen anstataŭ verŝi nian koleron sur la japanajn popolanojn ni devas daŭre klopodi kaj labori por ke fortiĝu en Japanio la voĉo subtenanta la amikecon inter Japanio kaj Ĉinio.

 

    Kiam la interjvuo tuŝis la periodon ĉirkaŭ la realiĝo de la normaligo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio antaŭ 40 jaroj, Chen diris, ke tio estis  longtempa revo de lia patro marŝalo Chen Yi. Siatempe la ĉina flanko diris, ke la ĉina kaj japana popoloj devas daŭre teni inter si amikecon de generacio al generacio, kaj la japana flanko elmetis, ke la du landoj neniam plu militu unu kontraŭ la alia.

 

    "Mi volas diri, ke tempo estas medikamento por kuraci vundojn kaŭzitajn de la historio. Se 40 jaroj ne sufiĉas, ni uzu pliajn 10 aŭ 20 jarojn, kaj fine ni povos atingi la celon." Chen esperas, ke pere de la konstantaj interparoloj kaj opinio-interŝanĝoj de la du landoj la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio stabliĝos kaj revenos al la normala disvolva vojo. Li esperas ankaŭ,  ke japanaj prudentaj politikistoj tiuflanke kunsentos kun li.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng