Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Junio 2013
2013-05-27

    07-10: 108-a (!) Skota Kongreso de Esperanto en Linlithgow, Skotlando (inter Glasgow kaj Edinburgh). En agrabla etoso, kun bunta programo, inkluzive viziton al la histoririĉa Linlithgow-Palaco, la naskiĝejo de Maria Stuart, kaj krozeton sur la Unuiĝo-Kanalo. adr.: David Hannah, Tigh na Cnoc, Ardgay Hill, Ardgay, Sutherland IV24 3DH, Skotlando, Britio. tel.: +44 (0) 1863 766061. TTT-paĝo: http://www.skotlando.org/index.php/esperanto-events-eventoj; retpoŝto: dhannah559@hotmail.com.

 

    11-22: 35-a Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno, Pollando. Prelegoj, filmoj, lingvoperfektigado por komencantoj kaj progresintoj, kantado, dancado, ekskursoj, naĝado, promenado ĉe la lago kaj maro. adr.: Pola Esperanto-Asocio, filio Gliwice, poczt. 21, PL-44-101 Gliwice, Pollando. TTT-paĝo: www.esperanto.cba.pl; retpoŝto: stanislaw.mandrak@gmail.com.

 

    14-16: 12-a politika diskuto ĉe Balatono, internacia seminario pri lingvaj problemoj. Bonvenas politikemaj civitanoj por diskuti pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikadproblemo en la EU pro la manko de demokrate komuna lingvo. Aktivuloj de la internacia partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) raportos pri siaj laboroj kaj spertoj. Senkosta loĝado kaj sen partoprenkotizo, por ĝis 20 personoj en la domo! adr.: Mackó Jenő, Honved u. 20, HU-8226 Alsoors, Hungario. tel.: +36-20-3163619. TTT-paĝo: www.e-d-e.org/Invito-al-politika-diskuto-en; retpoŝto: eumacko@aol.com.

 

    23: Koncerto de Interkant': Karmen en la Kulturcentro Kvinpetalo, Francio.

 

    26 jun - 05 jul: NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro en Raleigh, Norda Karolino. adr.: Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia, WA 98512, USA. tel.: +1-360-754-4563 (en Esperanto aŭ en la angla). TTT-paĝo: http://esperanto.org/nask; retpoŝto: eddyellen@aol.com.

 

    29 jun - 03 jul Internacia Simpozio Apliko de Esperanto en la Profesia Agado, AEPA-2013 en Karlovo, Bulgario.

 

    29 jun - 08 jul Roskilde-Festivalo 2013. Senpaga esperantista renkontiĝo en Danio dum la plej granda muzikfestivalo en Nord-Eŭropo, ĉe la urbo Roskilde, 35 km de Kopenhago. Antaŭ- kaj postfesto en Kopenhago. De la 9-a ĝis la 16-a de julio okazos KEF, Kultura Esperanto-Festivalo! TTT-paĝo: http://kef10.saluton.dk/; http://roskilde.festoklubo.dk/; http://www.dejo.dk; retpoŝto: kulturaesperantofestivalo10@gmail.com.

 

    30 jun - 07 jul: Junulara Esperanto-Lernejo en Nyíregyháza-Sóstó, Hungario. Kurso por komencantoj kaj progresintoj kun eksterlandaj instruistoj. Posttagmeze kulturprogramoj, konkursoj, ludoj, konatiĝo kun la belega ĉirkaŭaĵo kaj vesperaj amuziĝoj. retpoŝto: enimyster@gmail.com.

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng