Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La printempa aŭkcio de ĉinaj artaĵoj en Hongkongo
2013-05-27

de ZHANG SHUANG

 

    En la jaro 2012 influite de la makroekonomia medio la ĉina kaj ankaŭ la tutmonda merkato de artaĵoj estis malprospera. En la unua duonjaro de 2012 la negoca sumo de la ĉina merkato malaltiĝis almenaŭ je 34% kompare kun tiu en la sama periodo de 2011. La ekonomia ŝtormo donis baton al la printempa aŭkcio de la kompanio Sotheby okazinta en Hongkongo en la sama jaro. Pro tio la ĉi-jara printempa aŭkcio de Sotheby en Hongkong estis aparte atentata de kolektantoj. Oni provis diveni, kiujn objektojn aŭkciistoj prezentos por vigligi la merkaton kaj kiel kolektantoj faros sian elekton en la aŭkcio.

 


La printempa aŭkcio en Hongkongo 

 

    La 8-an de aprilo 2013 en Hongkongo fermiĝis la 6-taga printempa aŭkcio de la kompanio Sotheby, kiu inaŭguriĝis en la 3-a de aprilo. Dum la aŭkcio estis venditaj pli ol 2400 objektoj kun la vendosumo de pli ol 2 miliardoj da hongkong-aj dolaroj. La sumo multe superis la antaŭtaksitan je 1.3 miliardoj da hongkong-aj dolaroj kaj kreis la plej altan rekordon de la kompanio Sotheby en la aŭkcia historio en Hongkongo. La sukceso de la aŭkcio sendube vigligos la ĉinan merkaton de artaĵoj en la jaro 2013.

 

    La merkato por la kolektantoj de ĉinaj artaĵoj havis bonan komencon en 2013

 

    En la lastaj kelkaj jaroj aŭkciado estis rigardata kiel nova tendenco de la ĉina merkato de artaĵoj. Multaj aŭkcio-kompanioj komencis starigi siajn galeriojn aŭ artejojn kaj vendi artaĵojn per la okazigo de ekspozicioj, kursoj kaj aliaj aranĝoj. Nuntempe la printempa aŭkcio de la kompanio Sotheby jam fariĝis ventomontrilo de la ĉina merkato de artaĵoj.

 

    La sukceso de la printempa aŭkcio en Hongkongo sendube plifortigos la fido-indicon de la ĉinaj kolektantoj kaj artistoj al la merkato de artaĵoj en 2013.

 


Aŭkciata "Tibeta knabino dancas en ebrieco" pentrita de Zhang Daqian
 

 

    En la ĉi-foja aŭkcio kelkaj objektoj estis aŭkciitaj kontraŭ tre alta prezo. Inter ili estis la bovlo kun karmina fono, emajla koloro kaj desegnaĵoj de lotus-floroj, kiu estis farita por la imperiestro Kangxi en la dinastio Qing (1644-1911) kaj kolektita de doktorino Zhang Yongzhen, kies prezo renovigis la aŭkcian rekordon de la porcelanoj produktitaj en la regperiodo de la imperiestro Kangxi en la dinastio Qing. Ankaŭ menciindas verkoj de ĉinaj famaj artistoj modernaj Zhang Daqian, majstro de la ĉina tradicia pentraĵo, Wang Yidong, ĉina moderna eminenta pentristo, kaj Zhao Wuji, moderna arta majstro rekonata en la mondo.

 

    Kiel mondfama aŭkcio-kompanio Sotheby ĉiam serĉadas por kolektantoj valorajn objektojn helpe de internaciaj specialistoj kaj interreto. La sukceso de la ĉi-foja aŭkcio enkorpigis la antaŭvidon de Sotheby pri la perspektivo de la artaĵo-merkato ĉina kaj eĉ la tutmonda.

 

    Aŭkcio speciale por la bovlo kun karmina fono, emajla koloro kaj desegnaĵoj de lotus-floroj

 


Flanko de la bovlo kun karmina fono, emajla koloro kaj desegnaĵoj de lotus-floroj
 
 

Fundo de la bovlo kun karmina fono, emajla koloro kaj desegnaĵoj de lotus-floroj
 

 

    En la ĉi-jara printempa aŭkcio aparte okulfrapa estis la bovlo kun karmina fono, emajla koloro kaj desegnaĵoj de lotus-floroj, kiu estis farita por la imperiestro Kangxi en la dinastio Qing. Ĝenerale oni okazigas aŭkcion por dekoj eĉ cento da objektoj. La kompanio Sotheby aranĝis specialan aŭkcion por la bovlo ne nur pro ĝiaj unikeco kaj bonkvaliteco, sed ankaŭ pro tio, ke ĝi estis kolektita de la fama hongkong-a kolektistino d-rino Zhang Yongzhen. Zhang naskiĝis en familio de kuriozaĵistoj. Ŝiaj gepatroj mem komercis kuriozaĵojn. Ŝia pliaĝa frato Zhang Zongxian kaj ŝi estas bone konataj de ĉinaj kolektantoj de artaĵoj.

 

    La teknologio de emajla koloro estis enkondukita el la Okcidento en Ĉinion dum la regperiodo de la imperiestro Kangxi. La bovlo alta je 11 centimetroj havas bluajn skribaĵojn "farita por la imperiestro Kangxi" en sia fundo kaj pejzaĝon de lotus-lageto sur sia korpo. Laŭdire ĝis nun oni ne trovis en rilataj registraĵoj alian bovlon, kies desegnaĵoj estas similaj al tiuj de la bovlo.

 

    La bovlo estis aĉetita de Zhai Jianmin, fama hongkong-a komercisto pri kuriozaĵoj, kontraŭ 74 milionoj da hongkong-aj dolaroj. La prezo renovigis la aŭkcian rekordon de la porcelanoj produktitaj dum la regperiodo de Kangxi en la dinastio Qing. Zhai diris, ke kiam la bovlo estis unuafoje aŭkciita en la jaro 1983, li ne kapablis aĉeti ĝin, kvankam li tre interesiĝis pri ĝi. Tiam ĝi estis vendita kontraŭ 528 mil hongkong-aj dolaroj. En la jaro 1999 kiam ĝi estis duafoje aŭkciita, li proponis la prezon je 8 milionoj da hongkong-aj dolaroj, sed finfine ĝi estis aĉetita de alia kolektanto kontraŭ 12 milionoj da hongkong-aj dolaroj. Antaŭ tri monatoj li ĝoje informiĝis, ke la bovlo estos aŭkciita dum la printempa aŭkcio de la kompanio Sotheby. Post 30 jaroj li finfine havis ŝancon havigi al si la kuriozaĵon.

 

    Rezultoj de la printempa aŭkcio de ĉinaj modernaj artaĵoj

 

    La totala sumo de la aŭkciitaj objektoj dum la printempa aŭkcio en Hongkongo, 2013 atingis 194.5 milionojn da hongkong-aj dolaroj (24.9 milionojn da usonaj dolaroj). Ĝi superis la antaŭtaksitan sumon de 154 milionoj da hongkong-aj dolaroj (19.8 milionoj da usonaj dolaroj). Dum la aŭkcio oni aranĝis ankaŭ ekspozicion de 46 ĉinaj modernaj artaĵoj kolektitaj de Didier Hirsch, franca kolektisto, en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento. La ekspozicio havis la temon "Lando en ŝanĝiĝo". Inter la eksponaĵoj estis verkoj de Yue Minjun, Wang Guangyi kaj aliaj plej eminentaj ĉinaj modernaj artistoj. La verkoj atestis la komercan, urban kaj furoran kulturojn estiĝintajn post la praktikado de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo en Ĉinio.

 


La pentraĵo "10.03.83" verkita de Zhao Wuji
 
 

La pentraĵo "Amuza petolado en la nupta nokto" verkita de Wang Yidong
 

 

    Verkoj de ĉina moderna artisto Zhao Wuji estis aŭkciitaj kontraŭ alta prezo, interalie la verko "10.03.83" vendiĝis kontraŭ 37 milionoj da hongkong-aj dolaroj (4.75 milionoj da usonaj dolaroj);  la verko "10.12.59" kontraŭ 18 milionoj da hongkong-a dolaroj (2.3 milionoj da usonaj dolaroj), kies prezo estis pli-ol-duobla de tiu antaŭtaksita. La verko de Wang Yidong "Amuza petolado en la nupta nokto", kiu estis unuafoje aŭkciita, estis vendita kontraŭ 19 milionoj da hongkong-aj dolaroj (2.45 milionoj da usonaj dolaroj). 

 

    La sukceso de la printempa aŭkcio de ĉinaj modernaj artaĵoj en Hongkongo pruvis, ke la merkato de artaĵoj bezonas kaj sopiras altkvalitajn artaĵojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng