Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aŭgusto 2013
2013-05-30

    03-10: Internacia Junulara Semajno (IJS) en Tisza-tó, Hungario, ĉe belega lago en la orienta parto de Hungario. Amuza aranĝo kun bunta programo ĉefe por junuloj. TTT-paĝo: www.ijs.hu; retpoŝto: steleto@gmail.com.

 

    03-10: Adriatika feriado en Prvić Luka (insulo Prvić, la insularo de Šibenik), Kroatio. Feria kaj turisma aranĝo kun Esperantaj programoj kaj vizitoj al naciaj parkoj. adr.: Dokumenta Esperanto-Centro, p.p. 79, HR-48350 Đurđevac, Kroatio. TTT-paĝo: www.ipernity.com/blog/112008/419950; retpoŝto: dec.kroatio@gmail.com.

 

    03-10: 80-a Itala Esperanto-Kongreso en Castellaro apud San Remo. Io meze inter la kleriga parto de la UK kaj la ekskursoj de la UK (sed tre pli malmultekostaj), meksika festo, feriaj kluboj ĉe la maro, Mediteraneo kaj festivalo de Esperanto-muziko kun rimarkindaj junularaj partopreno kaj etoso. TTT-paĝo: http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo.

 

    03-10: 63-a Kongreso de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) en Svitavy, Ĉeĥio. Aliĝilojn kaj informojn petu de la sekretario de KELI. adr.: Pavel Polnicky, Na Vinici 110/10, CZ-290 01 Poděbrady, Ĉeĥio. retpoŝto: polnicky@quick.cz.

 

    03-10: Festa Semajno por infanoj kaj familioj, post-REF en Grezijono, Baugé, Francio. Maskoj kaj manpupoj, ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko kaj E-kursoj.

 

    03-11: Amika rondo en N. Tagil en Niznij Tagil, Rusio. Renkonto, dediĉita al la festo-tagoj de la urbo. adr.: Larisa Kuzmenko, ul. Kushvinskaja 25-A, RU-622013 N. Tagil, Rusio. TTT-paĝo: www.amikaro.narod.ru; retpoŝto: klarisa8@yandex.ru.

 

    06-16: Esperanto-turista marŝo "Milan Zvara" en Karpata montaro, Ukrainio. Esperantopiedmarŝo de la vilaĝo Dovhe (kie naskiĝis la fama slovaka esperantisto Milan Zvara, en la Zakarpata provinco) al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. Volodimir Hordijenko, p/k 35, UA-01133 Kiev, Ukrainio. TTT-paĝo: www.milanzvara.ukrainio.org.ua/; retpoŝto: volodomir@ukr.net.

 

    10-17: Teatra Aktora Semajno en Grezijono, Baugé, Francio. Por amantoj de teatro originala en Esperanto; dezirantaj labori kun profesia aktoro kaj lerni iom pri teatro kaj verkado de teatraĵo.

 

    10-18: FESTO-2013 en Kelmis (apud Aachen), en la eksa Neutral-Moresnet, Belgio. La renkontiĝo okazos meze de la neordinara memoraĵplena loko, ĉar temas pri la teritorio de la iama proklamita Esperantoŝtato Amikejo. TTT-paĝo: http://alesk.eu/festo2013.

 

    19-26: 69-a IJK, Internacia Junulara Kongreso en la Kibuco Afikim (proksime de la Lago de Galileo), Israelo. La temo tuŝos interalie la manierojn kunvivi kun la naturo en harmonio, kaj kritike rigardos la ekologiajn progresojn en diversaj landoj. TTT-paĝo: www.esperanto.org.il/ijk2013.html; retpoŝto: eli@esperanto.org.il.

 

    28 aŭg - 03 sep: 79-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj en Obzor, Bulgario. Por esperantistoj kun viddifektoj kaj iliaj geamikoj, por ĝui la veluran maron kaj priparoli gravajn aferojn (E-movado inter blinduloj). adr.: Dimo Penev Dimov, ĴK Mladost, bl. 109, vh. 6, ap. 1, BG-9027 Varna, Bulgario. TTT-paĝo: http://libe.narzan.com; retpoŝto: dimodimov19@gmail.com.

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng