2013-05-30
 En la subskriba ceremonio de kunlaboraj projektoj |
La 29-an de majo la Ĉina Semajno por Ekonomiaj kaj Komercaj Kunlaboroj inter la Interna Mongolio kaj Hongkongo inaŭguriĝis en la Hongkong-a Centro por Konferencoj kaj Ekspozicioj. Bateer, prezidanto de la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio, ĉeestis la inaŭguran ceremonion de la semajno kaj faris parolon. Ĝin ĉeestis ankaŭ personoj el diversaj rondoj de Hongkongo. En la kunvenejo de la inaŭguro oni okazigis ankaŭ ceremonio pri subskribo de kunlaboroj projektoj. Antaŭ la inaŭguro Bateer ĉeestis kunsidon de altranguloj el industria kaj komerca rondoj de la Interna Mongolio kaj Hongkongo.
La Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio du-foje okazigis la Semajnon por Ekonomiaj kaj Komercaj Kunlaboroj inter la Interna Mongolio kaj Hongkongo en la jaroj 2011 kaj 2012. Ĝi forte akcelis interŝanĝojn kaj kunlaborojn de la Interna Mongolio kaj Hongkongo en la ekonomia kampo. La ĉi-foja semajno plue antaŭenpuŝos la ekonomian kunlaboron de la du flankoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|