Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de poemo de Qu Yuan
2013-05-30

 

    Qu Yuan (340 a.K.~278 a.K.)

 

Nuba Diino

 

---- la 2-a el la dek unu pecoj de la Naŭ Odoj

 

Banite en akvo kun bonodoro,

 

Per buntkoloraj vestoj sin vestante,

 

La mediumo jam alvenas lante.

 

Kandeloj lumas antaŭ la aŭroro,

 

0=0/0=0/0-0/=0/

 

0-0/=0/=0/-0/=0/

 

0-0/=0/-0/=0/=0/

 

0=0/=0/=0/-0/=0/

 

Hele en la kultejo kun adoro,

 

Kiel la suno kaj luno brilante.

 

Veturas per kaleŝo ŝvebflugante.

 

Kaj drako servas kiel konduktoro.

 

=0/0-0/=0/-0/=0/

 

=0/0=0/0=0/0=0/

 

0=0/-0/=0/-0/=0/

 

0=0/=0/=0/-0/=0/

 

Impone la nubdiino descendas,

 

Subite ĵetiĝas al la ĉielo.

 

Mia rigardo pli disten etendas

 

0=0/0-0/=0/0=0/

 

0=0/0=0/=0/0=0/

 

=0/0=0/0=0/0=0/

 

Tra la spaco ĝis senlima nivelo.

 

Ve! Pro vi miaj suspiroj kresĉendas.

 

Turmentas min la forta sopir-ŝvelo!

 

-0/=0/-0/=0/0=0/

 

-0/0=0/0=0/0=0/

 

0=0/-0/=0/-0/=0/

 

(Trad. Guozhu)

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Qu Yuan (ĉ. 340 a.K.~ ĉ. 278 a.K.) estis la unua granda patriota poeto en la historio de ĉina literaturo. Ekde li kiel komenco, Ĉinio havis verkiston, kiu famiĝis per sia verkado. Qu Yuan kreis novan stilon chuci (arion en Chu-regiono de Ĉinio),rompis la malnovajn esprimajn formojn de la Libro de Poezio, multe pliriĉigis al la ĉina poezio esprimivon, kreante vastan novan terenon en poezio de la antikva Ĉinio. En 1953 Qu Yuan estis rekomendita kiel unu el la famaj personoj de la monda kulturo, honorata per vasta rememorado. Qu Yuan estis eminenta reprezentanto de romantikaj poetoj. Liaj verkoj karakteriĝis per belaj vortoj, senbridaj imagoj, mirindaj metaforoj kaj profundaj enhavoj, kaj tiel fariĝis unu el la fontoj de la ĉina literaturo.

 

    Naŭ Odoj estis serio da preĝkantoj, kiujn Qu Yuan verkis per siaj reordigo kaj prilaborado surbaze de popolaj preĝkantoj de Chu-regno en la tempo, kiam li estis ekzilita en la regiono sude de Jangzi-rivero. Naŭ Odoj konsistiĝis el 11 poemoj, oferatj por kulti respektive al 11 gedioj, el kiuj la dua poemo estis tiu ĉi Nuba Diino. Naŭ Odoj havis esperantigon far Guozhu en plena teksto.

 

    Dum kulta ceremonio pri la Nuba Diino estis mediumo kiel ĉefpreĝanto, kaj alia sorĉisto, kiu ludas la rolon de la Nuba Diino. Ili alterne kantis.

 

    La unua strofo ( de 1-a ĝis 4-a versoj) estis kanto de la ĉefpreĝanto. Ŝi kantis, ke

 

Banite en akvo kun bonodoro,

 

Per buntkoloraj vestoj sin vestante,

 

La mediumo jam alvenas lante.

 

Tio montris la scenon de la pia kultado.

 

    La dua strofo ( de 5-a ĝis 8-a versoj) estis kanto de la sorĉisto, kiu ludis la rolon de la Nuba Diino, kaj montris la noblecon, paradan lukson kaj majeston de la Nuba Diino.

 

    La sekvaj (de 9-a ĝis 12-a versoj) estis kanto de la ĉefpreĝanto.

 

    La 9-a kaj 10-a versoj kantis pri la fluga foriro de la Nuba Diino post kultado, esprimante la neordinaran majeston de la Nuba Diino.

 

    La 11-a kaj 12-a versoj kantis pri tio vidata de la Diino de sur la alta ĉielo, esprimante la karakteron de nubo ĉiekovranta.

 

    La lastaj du versoj (de 13-a ĝis 14-a versoj) estis pri la bedaŭro kaj sopiro de la ĉefpreĝanto pro la foriro de la Diino, esprimante la animstaton de ŝia dependemo al la Nuba Diino.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng