Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Oratora Konkurso en Rejkjaviko
2013-05-30

    En la 98-a UK en Rejkjaviko denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.

 

    Rajtos partopreni gejunuloj ĝis 30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo Claude Nourmont.

 

    La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:

 

    - Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj;

 

    - Internacia Jaro de Kinuo: ĉu bonŝanco por la tutmonda ekonomio?;

 

    - Kiun vizion por moderna Esperanto-movado?;

 

    - Esperanto en sociaj retoj kaj en retaj tradukiloj.

 

    Oni devos paroli pri la elektita temo libere kaj sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de la parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila, kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.

 

    Kompleta regularo de la konkurso troviĝas en la retejo de UEA.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng