2013-05-30
el Dek Naŭ Antikvaj Poemoj
Traduko 1
I. Iri, iri
Iri, iri, senĉese iri,
Disiĝis ni tiel intimaj,
Trans dekmil lioj* nur sopiri
En mondekstremoj malproksimaj.
=0/ =0/ 0=0/ =0/
0=0/ 0=0/ 0=0/
0-0/ =0/ -0/ =0/
0-0/ =0/ -0/ =0/
Baras la vojo malfacila.
Kiam revido por ni estas ?
En vento ĉevalo profila.
Birdo en sia nesto nestas.
=0/ 0=0/ -0/ =0/
=0/ 0=0/ -0/ =0/
0=0/ 0=0/ 0=0/
=0/ 0=0/ =0/ =0/
Jam pli kaj pli foraj ni paŝis.
Vesto larĝas tagon post tagoj.
Flosaj nuboj la sunon kaŝis,
Homo ne revenas en vagoj.
0-0/ 0=0/ 0=0/
=0/ =0/ =0/ 0=0/
=0/ =0/ 0=0/ =0/
=0/ -0/ =0/ 0=0/
Sopiro igas min maljuna,
Jaraĝoj velkas senrevene.
Ne plu zorgi pri misfortuna.
Bonan farton akiri pene!
0=0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ =0/ -0/ =0/
-0/ =0/ -0/ 0=0/
=0/ =0/ 0=0/ =0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Trad. Guozhu)
Traduko 2
I. Vi iras kaj iradas...
Vi iras kaj iradas sub ĉielo,
Ĉagrene ni disiĝis pro sortpelo.
Nun pli ol dekmil liojn fore estas
La vivoloko via sur la tero.
0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/
0-0/ -0/ =0/ =0/ =0/
0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/
La vojo longas, malfacila estas.
Ja kiu pri revido nia certas?
Norda ĉeval’ sin turnas al nordvento,
Sur suda branĉo suda birdo nestas.
0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/
=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/
Forglitas temp’ sezono post sezono,
Loziĝas pli kaj pli la strikta zono.
La brilan sunon kovras flosaj nuboj,
Migrant’ ne povas iri al hejmdomo.
0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ -0/ -0/ =0/ =0/
0=0/ =0/ =0/ =0/ =0/
0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/
Oldigas min sopiro kaj domaĝo,
Rapide maljuniĝas nia aĝo.
Pri la forlaso jam plu ne parolu,
Sed penu multe manĝi dum vojaĝo!
0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/
0-0/ =0/ -0/ -0/ =0/
0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aǔ ritma akcento)
*li-o, tradicia ĉina mezurunuo de longo, egalanta 0,5 kilometron
Dek Naŭ Antikvaj Poemoj estis serio verkita de anonimaj aŭtoroj. Akademia rondo opiniis, ke tio ne estis versaĵoj de unu aŭtoro en unu tempo. Kredeble ĝi aperis en la tempo inter 140 ~ 190 p.K.
Dek Naŭ Antikvaj Poemoj okupis gravan pozicion en la evoluo de la ĉina kvinsilaba poemo. Poste ĝi estis honore nomata kiel “la Patrino de Poezio”. Dek Naŭ Antikvaj Poemoj havis esperantigon far Guozhu en plena teksto.
Ĉiu peco en la Dek Naŭ Antikvaj Poemoj prenis sian unuan verson kiel sian titolon. Iri, Iri estis la unua peco inter la dek naŭ poemoj. La tuta poemo legiĝis tre simila al familia letero skribita aŭ en imago skribita de edzino restanta en soleca buduaro al la edzo forvaginta malproksimen dum longa tempo.
La versoj 1 kaj 2 ripetiĝis du verboj iri kaj iri, tio emfazis pri la malproksima distanco kaj korŝira disiĝo de viva paro.
La versoj 3 kaj 4 daŭrigis la supran versparon. “Pli ol dekmil lioj” ne povis esti fakta distance, sed la psikologia sento de la edzino en sopirado.
La versoj 5 kaj 6 rakontis: Vojo estis longa, baro estis malfacila, sekve “Kiam revido por ni estas ? ”!
La versoj 7 kaj 8 diris, ke eĉ birdoj, ĉevaloj havas sopiron pri sia hejmloko, supozeble kia estas homo turmentata de nostalgio!
La versoj 9 kaj 10: Post disiĝo mi velkis diafane, kun distaŭzitaj haroj. Post disiĝo mi maldikiĝis tagon post tago, tiel ke la vestaĵoj fariĝis pli kaj pli malstriktaj. Ho, vaganta karulo, kial vi ankoraŭ ne revenis? Ĝuste tiuj senvoĉaj koraj vokoj trans jarmiloj gajnis simpation kaj vesuspirojn de legantoj.
La versoj 11 kaj 12: Distance barita de dekmil lioj, tempe de tagoj post tagoj, ŝi demandis: Ĉu li forgesis la donitan ĵuron, aŭ estis kroĉita de aliloka knabino, kvazaŭ suno kaŝita post flosaj nuboj?
La versoj 13 kaj 14: Nature, ĉia suspekto aŭ dubo restis senfrukta. La forta amsopiro nur faris homon pli velka. Tial legiĝis: “Sopiro igas min maljuna, / Jaraĝoj velkas senrevene. ” La vorto “maljuna” montris ne pri efektiva aĝo,sed pri maldikiĝanta korpo kaj ĉargenita koro, pri la velkado kaj de korpo kaj de koro ambaŭ ŝajne maljunigitaj.
La versoj 15 kaj 16: La prudenta virino finis sian leteron per bona memkonsilo: “Ne plu zorgi pri misfortuna. /Bonan farton akiri pene! ”
La tuta poemo per familiaraj vortoj de la sopiranta virino elverŝis ĉiom da sopiro, atendo kaj revo en ŝia koro, kaj kortuŝis nin per la “vera sento, vera sceno, vera vivo kaj vera amo”.
Redaktoro: Hu Guozhu |