Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rekompenco de Hirundo (1)
2013-06-05

    Kantono portas ankaŭ la belan nomon Urbo de Floroj, ĉar la lokanoj florojn amas, aprecas kaj kulturas. Ĉiujare, antaŭvespere de la Printempa Festo, oni okazigas floran foiron. En la urbo, ĉie ĉarmas kuriozaj floroj kaj fruktarboj, kiaj persika floro el Yanbu, umefloro el Luogang, jasmeno el Hedong, mikelio (Michelia figo) kaj zigokaktuso (Zygocactus truncates) el Huadi。

 

    Pri Huadi(flora loko en la ĉina lingvo)scias ĉiuj kantonanoj. Antaŭe, en la 7-a tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, oni kutime vizitis Huadi, kie ne nur bongustis aktinidio (Actinidia), sed ankaŭ aromis pli ol mil specoj da belaj florplantoj kaj fruktarboj prosperantaj dum la tuta jaro. Laŭdire, en Qing-dinastio (1644-1911) estis talentulo, kiu pretendis, ke li estas granda konanto de la floroj. Tamen, kiam li venis en Huadi, la tieaj floroj lin konfuzis. Li konfesis, ke li konas nur 60%. Interese estas, ke tie belas floroj ankaŭ el aliaj lokoj de la mondo. Kiu venigis ilin?

 

    Laŭdire, antaŭ tre longa tempo estis nek floro nek fruktarbo en Huadi, kie etendiĝis marĉo plena de herbaĉoj kaj frekventis ratoj kaj aliaj bestaĉoj.

 

    Ekstreme de la vilaĝo estis legomĝardeno kaj kabano, kie loĝis bonkora maljunulo. Oni nomis lin Onklo Cai. Sen infano, li vivis multajn jarojn en soleco. Post tago venis nokto. En malluma nokto ĉie aŭdiĝis kvakado de ranoj kaj ĉirpado de insektoj. En lia domo regis plena soleco. Kiel forte li deziris infanon! Sed, kiu volis vivi kune kun tiu mizera maljunulo en la sovaĝejo? Feliĉe, sub la alero de lia tegmento estis dekoj da nestoj de hirundoj, kiuj kvivitis tra la tuta tago. Eble pro soleco, Onklo Cai ege ŝatis tiujn birdojn. Li malpermesis persekuti ilin kaj forpreni iliajn ovojn. Ĉiufoje, kiam knaboj kun katapulto hazarde pasis preter lia ĝardeno, li diris al ili: "Miaj karaj. ne pafu miajn hirundojn, mi petas!" Influate de lia bonkoreco, la petolemaj knaboj silente foriris. Iom post iom neniu venis persekuti birdojn en lia ĝardeno.

 

    Por faciligi al hirundoj konstrui nestojn, Onklo Cai preparis argilon en sia ĝardeno kaj metis branĉetojn kaj pajlajn tigojn en ĝin. Dank'al li hirundoj ne bezonis transporti konstrumaterialojn de malproksimaj lokoj. Pro tio, pli kaj pli multiĝis nestoj de hirundoj ĉe li. Tio ege plezurigis la maljunulon. Foje, li ligis ruĝan fadenon al kruroj de du hirundoj kiel signon. En la sekvanta printempo la du birdoj revenis kaj loĝis ankoraŭ en sia nesto. Onklo Cai ege ĝojis pro tio. Ĉiutage li kaptis insektojn por nutri ilin.

 

    En la sama jaro tiu paro da hirundoj ekhavis idojn. Ĉiutage, kiam Onklo Cai pasis preter la nesto, tiuj amindaj hirundidoj kun etendita kolo pepante malfermis sian bekon por peti manĝaĵon. La afabla maljunulo ofte kaptis insektojn kaj egale disdonis ilin al la hirundidoj. Post apenaŭ du monatoj ili multe grandiĝis kaj eklernis flugi.

 

(Daŭrigota en la sekva numero)

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng