Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kiam mi povus fariĝi "urbano"?
2013-06-05

de CHENG HUI

 

    La kerno de urbanizado estas urbanigo de homoj. Kamparanoj loĝantaj en urboj alfrontas multajn malfacilaĵojn, se ili volas fariĝi veraj urbanoj. Urbanizado postulas egalecon en registrita loĝanteco, sanservo, edukado, vivtenado de maljunuloj kaj aliaj publikaj servoj. Multaj problemoj estas solvendaj, se kamparanoj loĝantaj en urboj volas vivi kiel veraj urbanoj.

 

    Malfacila integriĝo

 

    Pasintjare 65-jara Xu Xianrong transloĝiĝis el kamparo en la urbon Chenzhou, Hunan-provinco. Etaĝdoma apartamento kun modernaj mebloj realigis la deziron pri moderna vivo, longe atendita de ĉinoj dum la periodo de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj: loĝi en etaĝdomo ekipita per modernaj aparatoj.

 

    Xu diris, ke la vilaĝo kie ŝi antaŭe loĝis estis planita kiel ekonomio-disvolva zono antaŭ pluraj jaroj. Bierfarejo, konstrumateriala fabriko kaj aliaj industriaj konstruaĵoj estis starigitaj, kaj reduktiĝis agroj. Pasintjare la ekonomio-disvolva zono malkonstruis la tutan vilaĝon, kaj ĉiu vilaĝano ricevis po 30-kvadrat-metran apartamenton aŭ egalvalaran monon kiel kompenson. Ĉar la filo de Xu transloĝiĝis al Pekino post universitata studado, tial la paro planis transloĝiĝi al Chenzhou, kie oni povas oportune butikumi kaj konsulti kuraciston. Ŝi kaj ŝia edzo elektis monkompenson, kaj per la monsumo ili aĉetis malgrandan apartamenton en la urbo.

 

    "Post la transloĝiĝo mi estas tre kontenta pri la modernaj aparatoj kaj ekipaĵoj en nia apartamento," diris Xu, kiu longe vivis en kampara domo. Puraj kaj belaj ekipaĵoj donis al la paro multe da facileco.

 

    Sed problemoj aperis post ses monatoj.

 

    Antaŭe la paro povis kultivi legomojn, sunumi peklitajn legomojn aŭ fari peklitan viandon en sia korto. Krome ili ofte vizitis najbarojn. La vilaĝanoj havis bonajn rilatojn inter si, kaj dum la morta sezono de agrikulturaj laboroj ili babilis aŭ ludis kartojn sub granda arbo ĉe la vilaĝa enirejo. Ĉiuj sentis en tio grandan plezuron.

 

    En la urba apartamento Xu povas fari nek peklitajn legomojn nek viandon, nek babili kun najbaroj, kiuj malofte renkontiĝas unu kun la alia, kaj pro sia okupiteco la filo malofte hejmen revenas. Krom manĝi kaj dormi la kompatindaj geedzoj povas nur televidi aŭ aŭskulti radiodisaŭdigon. La hejmo estas silenta, "ni faras preskaŭ nenion kaj sentas solecon."

 

    Pro sia forta akĉento Xu ne kuraĝas eldomiĝi kaj babili kun najbaroj. Ŝi ne scias kiel komunikiĝi kun najbaroj en sia plansetlejo. Ŝi timas, ke oni povas moki ŝian parolon kun forta akĉento, kiam ŝi aĉetas rizon en superbazaro apud sia domo.

 


Emeritaj urbanoj en parko 

 

    Kiam la plansetleja komitato organizis aktivadon, ankaŭ Xu anoncis sin por aliĝo, tamen ŝi maltrankviliĝis pro tio, ke ŝi estos rigardata kiel "kamparano". "Mia edzo kaj mi estas fremdaj ĉi tie. Ni loĝis multajn jarojn en kamparo, kaj niaj paroloj kaj vivmaniero estas malsamaj ol tiuj de urbanoj. Ni timas, ke ni ne havos komunan temon kun aliaj en la aktivado."     

 

    "Mi esperas, ke la plansetlejo aranĝos renkontiĝojn, ke mi havu pli da kontaktoj kun najbaroj." Kiel nova urbano, Xu serĉas rimedojn por solvi la problemon. "Nun mi havas pli da kontaktoj kun kelkaj najbaroj, kaj tiel ni pli bone konas unu la alian. Mi esperas, ke ni povos frue kunfandiĝi kun urbanoj."

 

    Infanoj vizitu lernejojn en urboj

 

    Fruktovendejo de Zhu Deliang estas en komerca strato apud Zhongguancun, Pekino.

 

    Liaj gepatroj loĝis en la kamparo en Jilin-provinco. Ili venis al Pekino por loĝi kune kun sia filo, kiam naskiĝis ilia nepino. La maljuna paro prizorgas la nepinon kaj helpas mastrumi la vendejon. Tial la filo kaj la bofilo havas pli da tempo por siaj laboroj, kaj la maljuna paro povas ĝui la familian feliĉon.

 

    Ĉi-jare estas la kvara jaro depost la transloĝiĝo de la maljuna paro al la urbo. Ili estas kontentaj pri la puraj kaj larĝaj stratoj kaj proksimaj superbazaroj kaj vendejoj, malgraŭ ilia mallarĝa apartamento. Zhu opinias, ke li vivas same kiel aliaj urbanoj.

 


Infanoj el kamparo deziras esti samaj kiel urbaj infanoj. 

 

    Li la unuan fojon sentis maloportunecon de la urba vivo kiam la nepino atingis la aĝon por viziti infanĝardenon. Multaj infanĝardenoj malakceptis ŝin pro manko de la oficiala loĝanteco en la urbo. De najbaro ili eksciis, ke iu plansetleja infanĝardeno proksima akceptas infanojn sen tia statuso, tamen oni devas pagi 15 mil juanojn kiel subvencion por tri jaroj. Informiĝinte, ke la infanĝardeno akceptos nur tri pliajn infanojn por la jaro, la maljunaj geedzoj senhezite pagis la postulatan sumon.      

 

    Nun la nepino estas en la meznivela klaso. La avo pensas, ke la ĉiumonata kotizo de 700 juanoj estas iom kosta, tamen por ili plej grave estas, ke la infano povas viziti la infanĝardenon, kiu havas bonajn kondiĉojn, kaj estas proksima al ilia hejmo.

 

    La avo estas maltrankvila pri ŝia estonteco. Li veis: "Ni ĝuas la modernan vivon en la urbo, tamen ĉiuj familianoj ne estas oficiale registritaj kiel urbanoj. Kiu elementa lernejo volos akcepti ŝin?"

 

    La avo diris, ke li luigas 20 hektarojn da agroj al samvilaĝanoj en sia naskiĝvilaĝo, kaj tri domoj estas malokupitaj; neniu el liaj familianoj deziras hejmen reveni; tamen estas malfacile longtempe vivi en la urbo; lia filo estas en la urbo jam de sep jaroj, tamen li ne havas la oficialan statuson kiel urbano, nek la nepino; la tuta familio kvazaŭ pendas en vakuo, ie inter la urbo kaj la kamparo.

 

    En la venonta septembro la nepino devos ekviziti elementan lernejon, tamen ili ne scias, kiu lernejo akceptos ŝin. Tio afliktas la avon.

 

    "Ni ege deziras integriĝi al urbanoj, kaj esperas, ke aperos favora politiko por ni konstantaj loĝantoj en urboj." Maljuna Zhu rigardas al sia nepino ludanta sola apud la fruktovendejo, kaj liaj okuloj estas plenaj de atendoj.

 

    Socia asekuro por enmigrintoj

 

    Sun Lijun venas de iu montara vilaĝo en Shanxi-provinco. Li profesie okupiĝas pri dekoraciado de domoj. Antaŭ tio li laboris kiel bovlolavisto en restoracio, kasisto, muntisto kaj riparisto de elektraj aparatoj. En la pasinta somero lia samvilaĝano Ye rekomendis al li la nunan laboron. Ĉi-jare li havas multe da laboro kaj povas enspezi pli ol 3 000 juanojn ĉiumonate.

 

    "En urboj estas multaj laborŝancoj kaj mi ŝanĝis laboron unu post alia. Kompare kun terkulturo, la nuna laboro estas pli multe profita." Sun pensas, ke lia laboro estas peniga, tamen lia vivo nun estas pli bona ol antaŭe.

 

    Sun Lijun rimarkis, ke laborkartoj de li kaj Ye estas malsamaj ol tiuj de malnovaj laboristoj. Poste li informiĝis, ke li ne estas oficiala laboristo de la kompanio sed li portempa dungito; li havas la saman salajron, tamen la kompanio ne pagas por li asekuron kontraŭ malsanoj nek pensian kotizon. "Mi bone fartas, kaj malgravaj malsanoj estas tute ne konsiderindaj, tial mi ne tre zorgas pri tio."

 

    En la pasinta decembro dento doloris al li, kaj kontraŭinflama medikamento ne helpis. Sen sanserva asekuro li ne konsultis kuraciston en urba hospitalo pro granda kosto de kuracado. "Ankaŭ la servo de malgranda kliniko ne estas malmultekosta, do mi devis toleri la doloron." Li eltenis la doloron unu monaton ĝis la Printempa Festo. La dento estis eltirita en hospitalo de la hejma gubernio, kiam li feriis en la hejmloko.

 

    Pro tiu malgrava malsano Sun sentis malegalecon en la urbo. Se lin trafus grava malsano, la ŝparita mono de multjara laboro eble ne sufiĉus por la medicina pago. Krome li ne povos ricevi pension post la emeritiĝo.

 


Senpaga servo al kamparanoj laborantaj en urbo  

 

    Kelkfoje sur vasta kaj ebena urbo-strato li sentas grandan fieron, ĉar li dediĉas siajn fortojn al la konstruado de la urbo. Tamen li fariĝas maltrankvila pri sia estonteco, kiam li pensas pri medicina asekuro kaj pensio.      

 

    "Kompare kun terkulturado en la hejma vilaĝo, mi preferas labori en urbo." Sed post multaj jaroj li ankoraŭ ne povas senti hejmecon en la loĝata urbo. "Nun oni parolas pri antaŭenigo de urbanizado. Ĉu ni elmigrintoj povos havi socian asekuron? La registaro devas doni al ni bazan asekuron kontraŭ malsanoj," diris Sun.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng