Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Afrika virino, amantino de Ĉinio
2013-06-05

de ZHANG RUIQI

 


 Aida Yang trinkas teon en ŝia laborejo.

 


Aida Yang, la edzo kaj ilia infaneto 

 


Aida Yang ludas guĉin-on. 

 


La geedzoj en dancado 

 


Aida Yang antaŭ la laborejo 

 


Aida Yang pentras en iu aktivado. 

 


Ĉina tradicia pentraĵo kune kreata de Aida kaj ŝia edzo. 

 


La tuta familio kune ĝuas teon. 

 


Aida Yang en pentrado 

 


Aida Yang kaj ŝia edzo kune pentras. 

 

    Kiel afrikano vivanta en Pekino, ŝi havas sian legendan amrakonton propran. Ŝi venis de Afriko al Ĉinio kaj edziniĝis al sia ĉina edzo. Ŝi kantas ĉine, pentras ĉine, parolas ĉine, ludas ĉinan muzikilon kaj prezentas pekinan operon... Ŝi estas Aida Yang.

 

    Aida naskiĝis en granda familio en Sieraleono, lando en la okcidenta parto de Afriko. En la printempo de la jaro 2011, Aida konatiĝis kun ĉina pentristo Yang Yan, al kiu ŝi edziniĝis post ne longe. Post la geedziĝo ŝi venis al Ĉinio, sekvante sian edzon, kaj prenis la familian nomon de la edzo por la sian.

 

    Antaŭ kelkaj jaroj, Aida sciis nenion pri la pekina opero nek pri la ĉinaj tradiciaj "kvar trezoroj", kiaj peniko, inko, papero kaj inkoŝtono, sed ŝi povas nun kanti faman pecon de la pekina opero Laŭdkanto de Pirfloroj kaj pentri ruĝajn umeflorojn per la tradicia pentrarta tekniko. Antaŭ ol veni al Ĉinio, Aida konas nur Jackie Chen, la solan aferon pri Ĉinio, sed nun ŝi jam bone scias pri la klasika arto de Ĉinio.

 

     Aida Yang profunde amas Ĉinion kaj ĝiajn kulturon kaj arton dum sia dujara vivo en Ĉinio. Ŝi neniam kaŝas sian emocion, kaj diras: "Mi tre tre amas Ĉinion". Ŝia edzo Yang Yan estas inspirita de ŝia pasio al arto, kaj ili kreiis multe da elstaraj verkaĵoj. Laŭ li, la naskiĝo de ilia infaneto en la jaro 2012 nepre donas pli kaj pli inspiron kaj pasion al la arta kreado.

 

    Pro amo, ŝi kuraĝe fariĝis Aida Yang; pro amo, ŝi fokusas en arto kaj estas populara pentristino; pro amo, ŝi dividas sian sperton kiel amika ambasadoro de Ĉinio kaj Afriko.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng