Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Rekompenco de Hirundo (2)
2013-06-06

    Iutage, la hirundino instruis flugadon al siaj idoj. Ili flugis de la nesto al heĝo, de heĝo al arbo, kvivitante senĉese. La hirundino, starante sur alta bambua heĝo, gaje kantis kun levita vosto. Subite, ŝtoneto de ekster la ĝardeno trafis hirundeton, kaj tiu falis de sur la arbo. La hirundino sin pafis teren. Furioze kriante, ĝi flugis sur la arbon kaj singardeme rigardis ĉirkaŭen. La vundita hirundeto spiregis, kuŝante tere. Tiam revenis Onklo Cai。Li prenis ĝin per du manoj, sternis ĝin sur sia manplato kaj pririgardis ĝin. Ĝia kruro estis rompita. Li karesis al ĝi la plumojn kaj portis ĝin en sian ĉambron.

 

    De vata litkovrilo li deŝiris iom da flokoj kaj faris molan kuŝejon por ĝi. Li kolektis drogherbojn, kataplasmigis ilin kaj pansis ĝian vundon. Ĉiutage li kaptis insektojn por ĝi. Unu semajnon poste, ĝi resaniĝis. Timante, ke oni refoje vundos ĝin, li faris kaĝon por ĝi. La kaĝo pendis ĉe la alero, kaj krome, neniu povis vundi ĝin. La maljunulo daŭre manĝigis ĝin per insektoj ĝis aŭtuno, kiam ĝi tute resaniĝis kaj povis flugi. La hirundaro pretis migri suden. Onklo Cai ellasis la hirundeton el la kaĝo, por ke ĝi staru sur lia manplato. Ĝin rigardante, li diris kun bedaŭro: "Flugu, flugu kune kun viaj gefratoj, travintru en la sudo kaj revenu en la venonta printempo!" Ĉe tio li apenaŭ detenis sin de larmoj.

 

 

    La hirundeto balancis la voston sur lia manplato. Nur post kiam la du hirundoj kun ruĝa fadeno sin pafis el ĉielo kaj, kantante, ŝvebis ĉirkaŭ la maljunulo, ĝi forflugis kune kun ili. La maljunulo ilin sekvis per la rigardo, ĝis ili malaperis en la senlima ĉielo. Kun klinita kapo li endomiĝis.

 

    En la sekvanta printempo, kiam hirundoj revenis al Huadi, aperis miraklo. Ĉiuj hirundoj ŝvebis super la ĝardeno de Onklo Cai kaj elbuŝigis semojn. Miloj kaj miloj da hirundoj alflugis unuj post aliaj , kvazaŭ la la hirundoj de la tuta mondo venus tien. Ili venis danki la maljunulon per donaco, kiu estis nenio alia ol semoj de kuriozaj floroj kaj fruktarboj de diversaj lokoj de la mondo. Nelonge post la semado far la hirundoj, en la ĝardeno de la maljunulo kreskis diversaj kuriozaj floroj kaj fruktarboj.

 

    Tio ege ĝojigis la maljunulon. Li disdonis la plantojn al la samvilaĝanoj, kiuj ekkulturis ilin sur virga tero de la vilaĝo. Jaroj pasis kaj tion faris ankaŭ postaj generacioj. Pli kaj pli multiĝis la tieaj floroj kaj fruktarboj, el kiuj la plej fama estas aktinidio. Tiel la vilaĝo fariĝis vaste konata florbedo de Kantono. Pro tio oni nomas ĝin Huadi. Tiu bela nomo havas historion de centoj da jaroj.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng