2013-06-06
Teksto kaj fotoj de Semio
 Sun Mingxiao prelegas en la E-Kongreso en Kanto de Japanio. |
|
 Partoprenantoj de la 62a E-Kongreso en Kanto de Japanio |
|
 Dum la vizito al la Japana E-Instituto |
|
 Diskonigo de mondaj heredaĵoj en la provinco Shandong dum la 61a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo |
|
 Partoprenantoj en la 61a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo de Japanio |
Laŭ la invito de japanaj esperantistoj, s-ro Sun Mingxiao, konstanta komitatano de la Ĉina E-Ligo, partoprenis en la 62a E-Kongreso en Kanto kaj la 61a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo, kiuj okazis de la 17a ĝis la 27a de majo de 2013.
En la kongreso en Kanto li prezentis al la ĉeestantoj la paceman pensulon de antikva Ĉinio kaj en la kongreso en Kansajo li diskonigis mondajn heredaĵojn en la provinco Shandong en orienta Ĉinio. Li prezentis ankaŭ al la partoprenantoj de la du kongresoj nove konstruitan Muzeon de Esperanto en la Zaozhuang-a Universitato.
En Japanio li ankaŭ vizitis la Japanan E-Instituton, E-Domon en Jacugatake, la Tokian E-Klubon kaj la hejmojn de ordinaraj esperantistoj.
Redaktoro: Wang Lihua
|