Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Plej granda neregistara orfejo de Ĉinio fariĝis ŝtata
2013-06-06

de LIU JUNXI

 


Geknaboj de la Bonstata Infana Hejmo iras al lernejo. 
 

Wang Jiayu (maldekstre), honora direktoro de la Bonstata Infana Hejmo, demandas  pri la kvalito de manĝaĵoj.
 
 


Infano en nova hejmo 

 


Resaniga ekzerco por infano

 


Infanoj ludas en la korto de la nova hejmo. 

 


Kunlegado 

 


Infanoj kantas en sia klasĉambro. 

 


Tagmanĝo en la nova manĝejo

 


Knaboj en ludado 

 


Dormĉambro de la infanoj 

 

    En Yingshang-gubernio de la provinco Anhui en la mezsuda parto de Ĉinio sin trovis la plej granda neregistara orfejo de la lando. Wang Jiayu, pli ol 70-jara "kamparano-filantropo" kaj estro de ĉi tiu orfejo, nomis ĝin per sia nomo. En la pasintaj 19 jaroj post la fondiĝo de la orfejo, Wang Jiayu, kiel la "patro" de ĉi tiu "familio", akceptis sume pli ol 500 orfojn kaj handikapulajn infanojn.

 

    En 2003 la registaro de Yingshang-gubernio aranĝis garantion de minimuma vivtenado aŭ handikapulan subvencion al ĉiuj infanoj de la orfejo. Tamen, pro la grandeco de la ĉiutaga elspezo, la mon-manka problemo restis nesolvita. Wang Jiayu diris: "Ni ankoraŭ bezonas monhelpon de bonkoraj homoj de la socio, sed tiu monhelpo ne estas stabila."

 

    "Niaj infanoj ne estas oficiale registritaj, kaj pro tio ili havas grandajn malfacilaĵojn por viziti  lernejojn kaj havi laboron. Cetere, el niaj infanoj ĉirkaŭ 70 procentoj estas handikapuloj aŭ severe malsanaj, kaj tio postulas grandan elspezon por iliaj flegado kaj kuracado. Sed niaj flegistoj estas tre aĝaj kaj ne posedas fakan kvalifikon. Se mi mortos estonte, kion la infanoj faru?" La solvado de la menciitaj problemoj superis la kapablon de la maljunulo. Li estis ĉiam ĝenata pro la kontraŭo inter "amo" kaj "manko de kapablo".

 

    Ŝanĝoj okazis en la jaro 2010. Yingshang-gubernio sukcese ricevis monsumon el ŝtata fonduso por  infana bonstato. Poste, la gubernia registaro decidis konstrui bonstatan infanan hejmon por transpreni la administradon de la orfejo de Wang Jiayu, kaj ke la loka buroo de civilaj aferoj fariĝu la supera unio de la nova bonstata infana hejmo. Post tio ĉiuj infanoj de la orfejo estis oficiale registritaj en la gubernio. Ekde decembro de la jaro 2011 la orfejo de Wang Jiayu estis oficiale listigita kiel unu el ŝtataj bonstataj institucioj de Ĉinio. Nun ĉiuj orfoj ricevas el ŝtata kaso monhelpon je 1,000 juanoj en ĉiu monato ĝis sia 18-jariĝo. En la komenco de 2012 ĉi tiu plej granda neregistara orfejo de Ĉinio fariĝis ŝtata institucio, translokiĝis en novan sidejon kaj ŝanĝis sian nomon al  Bonstata Infana Hejmo de Yingshang.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng