Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Pekino la Memorkunveno de la Monda Media Tago
2013-06-07


Afiŝo pri la Monda Media Tago en 2003 
 

Ĉinaj amatoroj de ĉevalo-rajdado lanĉis la agadon "Semajno de veturado per ĉevaloj". 

 

    La 5-an de junio okazis en Pekino la Memorkunveno de la Monda Media Tago. La Media Programo de la Unuiĝintaj Nacioj difinis "Pensadon, Manĝadon, Ŝparadon" kiel la ĉeftemon de la Monda Media Tago en la jaro 2013 por rekomendi kontraŭstari malŝparemon de nutraĵoj, pliigi la konscion pri la influo de konsuma maniero de nutraĵoj al la medio, kaj emfazi partoprenadon de ĉiuj homoj kaj ilian atenton al la ŝparemo.

 

    Por respondi al la ĉeftemo de la ĉi-jara Monda Media Tago kaj kunligi la nunan laboron pri preventado kaj regado de la atmosfera poluado, la ĉina registaro difinis "Kune spiri kaj batali" kiel la ĉinan ĉeftemon de la ĉi-jara Monda Media Tago por respondi la zorgon kaj atendon de la popolanoj al la media problemo kaj por rekomendi, ke protektado de medio bezonas komunan agadon de la tuta socio.

 

    Okaze de la Monda Media Tago la ĉina registaro donis apartan atenton al la rolo de virinoj en akcelo de mediprotekta vivmaniero. En la kunveno oni lanĉis la programon "virina medio-amika sendito". Laŭ konigo la programo celas altigi virinan konscion pri mediprotektado, ludi ilian rolon en atento de mediprotektado kaj en konsumado de familioj kaj edukado de infanoj, kaj konduki iliajn familianojn vivi malalt-energie, malalt-konsume kaj malalt-koste.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng