Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inundo ne trafis la eldonejon de Petro Chrdle
2013-06-07


La inundo en Prago (el la retpaĝo de Libera Folio) 

 

    En la lastaj tagoj inundegoj trafis urbojn en sudokcidenta Germanio, en Aŭstrio kaj en Ĉeĥio. Atendeblas ankoraŭ inundoj en la sudorienta parto de Germanio. La situacio similas al tiu en la jaro 2002, kiam dum la kongresa semajno interalie estis inundita interalie la urbo Dobřichovice, kie troviĝas la eldonejo Kava-Pech de Petro Chrdle.

 

    Antaŭ 11 jaroj Petro Chrdle dum la inunda katastrofo troviĝis sur la alia flanko de la terglobo, en la Universala Kongreso en Brazilo, kaj post reveno povis nur konstati la detruon. Ĉi-foje la situacio estis alia, li rakontas al Libera Folio:

 

    – Ĉio okazis malrapide, la pluvo daŭris semajnojn, kaj male ol en la jaro 2002, mi nun estis hejme, kaj diligente transigis miajn librojn, unuavice tiujn, kiuj estas bone vendeblaj, al la sekureco de nia loĝejo en la tria etaĝo. Nun ĝi ne aspektas kiel loĝejo, sed estas provizora stokejo.

 

    En lunda posttagmezo alvenis al Dobřichovice reprezentanto de la ĉeĥa inunda komisiono, kaj anoncis, ke la kvartalo devas esti evakuita pro minaco de superakviĝo.

 

    La informo venis en la momento, kiam ni plenigis la sablosakojn, ja estas kutima afero por protekti la ejojn, por ke almenaŭ ne envenu tiom da koto kaj simile. La avertisto diris, ke laŭ meteologoj la rivero altiĝos ĝis la nivelo de la barilo noktomeze, kaj ĉiuj devos foriri. Ni tranoktis en la loĝejo de mia vivkunulino, kiu estas preparata por luigo, sed momente libera.

 

    En Dobřichovice, urbeto kun malpli ol 4,000 loĝantoj, estis evakuita granda parto de la urbocentro, ĉefe sur la norda parto de la rivero Berounka. Sur la suda flanko la bordo estas pli kruta, kaj estis evakuita nur proksimume centmetra zono.

 

    Marde matene alvenis la informo, ke la akvonivelo efektive kulminis noktomeze, sed ne superis la kontraŭinundan barilon, kaj la urbocentro ne estis trafita de la akvo. Marde vespere Petro Chrdle jam povis inspekti la domon, kaj konstati, ke ĉi-foje restis netuŝitaj la kelo kun la restinta parto de la librostoko, kaj la garaĝo.

 

    Nun ĉe ni jam estas suno post multaj monatoj.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng