Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bronza Lagenario (1)
2013-06-08

    Enirinte en la urbon Suzhou, oni tuj vidas la Pagodon de Norda Templo, konatan kiel la unuan grandan pagodon en la sudo de Yangzi-delto. Ĝi estis konstruigita de Sun Quan, la imperiestro de Wu-regno antaŭ pli ol 1700 jaroj, por memorigi lian patrinon. Ĝi origine nomiĝis Pagodo de Dankema Templo.

 

    Sur la pagodo estas grandega bronza lagenario. Kalkulate de la soklo, ĝi altas 12 metrojn kaj pezas 2700 kilogramojn. Ĝi firme kaj stabile staras sur la pinto de la pagodo kaj sonetas je ekblovo de vento.

 

    Laŭdire, Sun Quan estis bona filo. Li donis grandan atenton al la konstruado de la pagodo. Li speciale invitis Zhuge Liang de najbara regno por projektado. Kiel fidela ĉefkonsilisto de Liu Bei, la imperiestro de Shu-regno, Zhuge Liang ne volis servi al Sun Quan, sed li ne povis rifuzi la peton. Li cerbumadis kaj fine elpensis tre malfacilan planon por embarasi Sun Quan. Li diris, ke la pagodo devas havi naŭ etaĝojn, pli altajn je du etaĝoj ol kutimaj; ĉiu etaĝo devas havi ĉirkaŭkoridoron kaj suprenlevitan tegmentrandon. Krome, necesas konstrui ian ornamaĵon sur la pinto de la pagodo, tio estas, muldi grandegan lagenarion el bronzo kaj meti ĝin sur la pinton de la pagodo por stabiligi ĝin. Mistifikema Zhuge Liang ankaŭ difinis la dimensiojn kaj pezojn de la lagenario kaj soklo. Fine, Zhuge Liang foje kaj refoje asertis, ke la bronza lagenario devas esti muldita precize laŭ la difinita pezo, alie la pagodo oblikviĝos. Sun Quan estis en dilemo. Estus bone, se li ne konsultus Zhuge Liang. Sed nun la informo jam diskoniĝis, kaj Sun Quan ne povis ne muldigi lagenarion laŭ postuloj de Zhuge Liang. Sed kiel muldi tiel grandan lagenarion? Sun Quan bone sciis, ke Zhuge Liang intencas provi la potencon de lia regno kaj la kapablon de liaj metiistoj. Serioze konsiderinte ĉion ĉi, Sun Quan fine decidis muldigi bronzan lagenarion laŭ la postuloj de Zhuge Liang por eviti mokon.

 

 

    Poste, Sun Quan informiĝis pri tre lerta metiisto nomata Ou Chunzi. Li estis posteulo de tre lerta glavofaristo kaj loĝis ekstere de Suzhou. Alivestinte sin per vestoj por ordinaruloj, Sun Quan iris viziti Ou Chunzi. Ou Chunzi aĝis jam pli ol 70 jarojn, tamen li aspektis energioplena malgraŭ la arĝenta hararo. Sun Quan klarigis la celon de sia vizito. La maljuna metiisto komprenis la intencon sincere esprimitan de Sun Quan kaj kategorie diris: "Mi nepre sukcesigos la aferon, por ke Zhuge Liang ne povu moki nin." Sun Quan tre ĝojiĝis kaj profunde riverencis antaŭ la maljuna metiisto: "Majstro, la sukceso dependu de vi!"

 

    Ou Chunzi havis multe da amikoj, kaj liaj metikunlernantoj pliaĝaj kaj plijunaj troviĝis ĉie en kaj ekster la regno. Li senprokraste dissendis al ili invitleterojn. En malpli ol duona jaro, kolektiĝis pli ol 1000 metiistoj. Ili starigis grandan barakaron ekster la urbo, kaj sur la militista ekzercejo apud la barakaro Ou Chunzi masonigis 240 fornojn kaj dividis en 12 grupojn diferencigitajn per koloraj flagoj. Po kvin metiistoj zorgis unu fornon. En la centro de la ekzercejo konstruiĝis alta teraso, sur kiu flirtis 12 flagoj de malsamaj koloroj. Antaŭ la teraso estis fosita granda kavo en kiu oni faris muldilon por la bronza lagenario.

 

    (Daŭrigota en la sekva numero)

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng