Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bronza Lagenario (2)
2013-06-08

    En tiu tempo, oni fandis bronzon en malgranda purpurargila fandvazo per lignokarbo kaj manfajroblovilo. Unu vazo povis enteni nur ĉirkaŭ 5 kg. da bronza likvaĵo. Sekve, ne estis facile fandi 2700 kg. da bronzo en difinita tempo.

 

    Ĉio estis preta. En la tago de la ekbruligo de la fornoj la tuta urbo ekbolis, kaj la ekzercejo estis ĉirkaŭita de sennombraj homoj, kiuj venis por rigardi la grandiozan spektaklon. Oni vidis, ke ruĝe flagras bronza likvaĵo en ĉiuj fandvazoj, kaj super la fandejo ŝvebas densa fumo. Ou Chunzi suriris sur la terason, kiam li kredis, ke estas ĝusta tempo por elverŝi la likvaĵon. Apenaŭ li pretis levi la komandan flagon, lia nepo haste alkuris kaj informis lin, ke ne sufiĉas la bronza likvaĵo. Aŭdinte tion, la vizaĝo de Ou Chunzi tuj paliĝis, kaj la ŝvito ekfluis de lia frunto. Li bone sciis, ke ili ricevus subnorman lagenarion, se ili muldus; se ne, ili fuŝos la tutan bronzan likvaĵon. Sperta kaj sprita Ou Chunzi kuntiris la brovojn, cerbumis kaj fine venis al li en la kapon ideo. Li deprenis de siaj pojnoj paron da nikelinaj braceletoj kaj ĵetis ilin en la fornon. Ĉiuj metiistoj sekvis lian ekzemplon, kaj ankaŭ iuj spektantoj senhezite ĵetis siajn braceletojn en la fornojn. Finfine ili havis sufiĉan kvanton da bronza likvaĵo.

 

    Starante sur la teraso, Ou Chunzi komandis per la levo de la flagoj de malsamaj koloroj. Je lia levo de iukolora flago, la metiistoj respondecaj pri la fornoj signitaj per samkoloraj flagoj verŝis la bronzan likvaĵon en la muldilon. Tiel unu grupo sekvis la alian, ĝis la lasta guto de likvaĵo estis elverŝita. Ĉio iris en bona ordo. La bronza lagenario estis finmuldita perfekte sen ajna makulo.

 

    Informiĝinte pri tio, Sun Quan estis tre ĝoja. Li tuj skribis leteron kaj sendis ĝin al Zhuge Liang. De tiu afero Zhuge Liang konvinkiĝis, ke Wu-regno havas multe da talentuloj. De tiam li ne plu subtaksis Wu-regnon.

 

    Vidinte la grandegan bronzan lagenarion, Sun Quan ege ĝojis kaj donis premion al ĉiuj metiistoj laŭ iliaj kontribuoj. Sed, kiam la pagodo estis finkonstruita, leviĝis la problemo: kiel instali la bronzan lagenarion pezan je 2700 kilogramoj sur la pinton de la naŭ-etaĝa pagodo. Tio forte ĉagrenis Sun Quan. Estis Ou Chunzi, kiu solvis la problemon. Tiutempe por konstrui multetaĝan pagodon oni ne starigis skafaldon. Por konstrui unu etaĝon, oni starigis teran mason samaltan. Do, por konstrui naŭetaĝan pagodon, ili starigis teran mason tiel altan kiel la etaĝan pagodon, ili starigis teran mason tiel altan kiel la naŭetaĝa pagodo. Ou Chunzi elektis frostegan tagon kaj verŝis akvon sur la teran mason. Tiele la grandega bronza lagenario estis facile tirita al la pinto de la pagodo laŭ la glacia vojo. Poste iuj diris, ke la bronza lagenario mem flugis sur la pinto de la naŭetaĝa pagodo. Fakte, la metiistoj instalis vinĉojn kaj tiris ĝin sur la pinton de pagodo. Nun en Suzhou ankoraŭ estas strateto nomata "Vinĉo-strato".

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng