Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Hobito reaperis
2013-06-08

de Halina Gorecka

 

 

    Fine de majo samtempe kun La aventuroj de Ŝerloko Holsmo la eldonejo Sezonoj aperigis represon de La Hobito de John Ronald Reuel Tolkien.

 

    La Hobito estas unu el la plej konataj mirfabeloj en la mondo. Ĝi rakontas pri la aventuroj de la hobito Bilbo Baginzo, dek du gnomoj kaj magiisto Gandalfo. William Auld, la tradukinto de la trivoluma La Mastro de l' Ringoj, tradukis la poemojn de La Hobito, kaj Christopher Gledhill tradukis la ĉefan parton.

 

    Sezonoj eldonis La Hobiton kiel la naŭan volumon en la libroserio Mondliteraturo, en kiu antaŭe aperis ankaŭ La Mastro de l' Ringoj. La libro havas 224 paĝojn, fortikan bindon kaj trikoloran kovrilon de Maŝa Baĵenova. Ŝi kreis ankaŭ bildojn por ĉiu ĉapitro (entute 19). La libro entenas ankaŭ mapon kaj etimologian klarigon pri la nomoj en la verkoj de Tolkien.

 

    La unua Esperanto-eldono de La Hobito aperis en 1999 kaj rapidege disvendiĝis, same kiel la dua eldono (2005). Nun Sezonoj aperigis represon de la dua eldono kun korekto de kelkaj komposteraroj. Certe, ankaŭ ĉi tiu eldono havos bonan debiton, danke al la nova filmserio, kies unua filmo nun furoras en la mondo.

 

    La Hobito jam estas aĉetebla kontraŭ 18 eŭroj ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe pluraj grandaj Esperanto-libroservoj. Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rekte ĉe Sezonoj en Kaliningrado, aŭ ĉe Svetlana Smetanina en Moskvo. Ĝi estos vendata je rabatita prezo en BET-49 (julio 2013 en Utena) kaj en ARKONES XXIX (septembro 2013, Poznano).

 

    En la arkiva retejo estas legebla la kvina ĉapitro (http://esperanto.org/Ondo/Tolkien/Hobito.htm) de La Hobito.

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng