2013-06-09
de ZHANG JINCHUN
 La brita eksĉefministro Tony Blair |
La 6-an de junio en la Tutgloba Forumo pri Riĉeco, la brita eksĉefministro Tony Blair faris parolon kaj opiniis, ke Ĉinio estas granda ŝanco de la tuta mondo.
Laŭ Blair, kun sia granda merkato kaj civilizacio en longtempa historio, Ĉinio estas grava ŝanco por aliaj landoj en la mondo kaj povas doni grandan kontribuon al la mondo. Li diris, ke Ĉinio dum miloj da jaroj havas profundan civilizacion en la kampoj de kulturo, politiko kaj ekonomio. Ekvilibro aŭ reekvilibro de la tutmonda ekonomio bezonas partoprenon de Ĉinio, ĉar ĝi povas ludi gravan rolon en tiu ĉi procezo.
Blair diris, ke Ĉinio havos influon al la aliaj landoj, speciale al la evoluintaj landoj, per ĝia progreso, la kreditkontrolo, ĝia forta aĉetpovo kaj ankaŭ ĝia tutmonda homforto, kiuj povas pruvi, ke Ĉinio estas en la procezo por fariĝi tre grava forto en la mondo.
Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|