Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Thomas J. Donohue: altnivela kunago inter Ĉinio kaj Usono antaŭenpuŝos reprosperiĝon de la monda ekonomio
2013-06-13

de FU YUNWEI

 


S-ro Thomas Donohue 

 

    Thomas J. Donohue, prezidanto de la Usona Ĉambro de Komerco, vizitis Chengdu, la ĉefurbon de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio, por partopreni en la 12-a Tutgloba Forumo de Riĉeco. La 6-an de junio li akceptis intervjuon de raportisto de Xinhua-novaĵ-agentejo. En tiu okazo li esprimis sian opinion, ke la altnivela kunago inter Ĉinio kaj Usono helpos la du flankojn pliigi la interkomprenadon, bone teni la reciprokan kompletigecon kaj la latentan forton de kunlaboroj en la ŝanĝiĝanta situacio de la tutgloba ekonomio kaj fortigi la komercajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, kaj ke tio sendube favoros al  reprosperiĝo de la monda ekonomio.

 

    Donohue diris, ke la intervidiĝo de la du ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono havigos al Xi Jinping kaj Obama pli da tempo koni unu la alian kaj profunde diskuti pri komunaj ekonomiaj problemoj de la du landoj, kaj tio helpos la kunagojn de la du flankoj por kune trakti la defiojn. Li esperas, ke la intervidiĝo ebligos al la du flankoj fari novajn progresojn por kunlaboroj en la kampoj de la merkata malfermo, financo kaj servado.

 

    Donohue montris, ke nuntempe kaj Ĉinio kaj Usono intencas fortigi la duflankajn negocojn kaj investadon kaj fari intertraktadon pri regiono por libera komerco. La rondo de usonaj komercistoj volas ke Ĉinio povu ĉeesti al la Trans-Pacifika Partnera Interkonsento kaj aliaj multflankaj intertraktadoj.

 

    Lastatempe ĉina ĉefministro Li Keqiang kunsidis en Pekino kun usonaj reprezentantoj, kiuj ĉeestis al la 4-a Dialogo inter Estroj de Industriaj kaj Komercaj Rondoj de Ĉinio kaj Usono kaj Eksaj Altranguloj de la Du Landoj. Ili parolis pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj dulandaj kunlaboroj en negoco kaj komerco. Donohue diris, ke ĉefministro Li Keqiang menciis pri la farado de "novigita versio de ĉina ekonomio", tio prezentas al la publiko la memfidon de la ĉina registaro pri la fortigo de la ĉina ekonomio, kaj samtempe tio multigos la komercajn interagojn de Ĉinio kaj Usono, fine favoros al la monda ekonomio.

 

    Donohue opinias, ke Ĉinio klopodas por malfermi sian merkaton, disvolvi la produktan kaj servan industriojn, plimultigi la dungadon kaj altigi la vivnivelon de la popolanoj, kaj ke ĉio ĉi tio helpos al la enlanda konsumo kaj pligrandigo de la importado de eksterlandaj produktaĵoj kaj servoj al Ĉinio. Ĝia ekstera efiko estas atendinda. Li diris, ke la influo de la ĉina ekonomio al la mondo kuŝas ne nur en la "ĉina produkto" sed ankaŭ en la "ĉina mendo", krome ĝi montriĝas ankaŭ en la altiĝanta pozicio de Ĉinio en la internacia proponada ĉeno, senĉesa plifortigo en la protektado de intelekta proprieto, adaptiĝo al konvenciaj reguloj de internacia komerco kaj fortiĝo de sia ekonomia povo. Kvankam la lando alfrontas diversajn defiojn kiel la maljuniĝo de la loĝantaro, la estonteco de la ĉina ekonomio estas ankoraŭ brila.

 

    Pri la kontraŭ-dumpinga kazo de Eŭropo pri la ĉinaj fotovoltaaj produktaĵoj, Donohue diris, ke la nuna ekonomia situacio de Eŭropo ne estas optimisma. Ĝenerale, kiam la situacio ne estas favora, koncernaj ekonimioj inklinas al apliko de protektismaj rimedoj. Li montris, ke plejparto da negocoj inter Ĉinio kaj Eŭropo glate funkcias. Oni devas pliintensigi rilatajn interparolojn por ke apartaj kazoj ne damaĝu la tutan kunlaboradon. Li diris: "La du landoj Ĉinio kaj Usono same zorgas siajn interesojn kontraŭ la damaĝo de la protektismo, kaj ili povas fortigi  inter si kunagojn por preventi eventualajn komercajn konfliktojn."

 

Redaktoroj Liu Sigong k Xie Ruifeng

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng