Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Cao Cao
2013-06-13

 

 

    Cao Cao (155~220)

 

Mallonga kanto

 

Drinkante homoj kanti devas,

 

Nur kurtan vivon ni ricevas,

 

Similan al la ros' matena,

 

Rapidas temp', vapor' sin levas.

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

Senbride viglu la sangvino,

 

Memor' ĉagrenas nin sen fino;

 

Por solvi la ĉagrenon koran,

 

Nin helpas sole nur la vino.

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

L'intelektulojn kun talento

 

Brakumas ĉiam mia atento.

 

Kaj mi pro vi amataj de mi,

 

Ĉantadas ĝis ĉi tiu momento.

 

0-0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ 0=0/

 

0-0/ -0/ =0/ -0/

 

0=0/ -0/ =0/ 0=0/

 

Alvokas cerv'al kamaradoj:

 

“Artemizio por nutrado!"

 

Honoraj gastoj al mi venas;

 

Muziko plaĉas, kiel plado.

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

Kiel la luno ili brilas,

 

Kaj ilin forte mi sopiras.

 

Sopir' la koron turmentadas,

 

Senĉese ilin mi admiras!

 

=0/ 0=0/ =0/ =0/

 

-0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

De malproksime vi alvenas,

 

Mastro kaj gastoj gajkunvenas.

 

Babilas kore dum festeno,

 

Je olda amo ĉiuj plenas.

 

0-0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

La luno helas, ne l' stelaro,

 

Kaj suden flugas korv' -- misfaro --

 

Trifoje flugas ĉirkaŭ l' arbo,

 

Ne trovas branĉon por surstaro.

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

La montoj pro altec'belscenas,

 

Kaj akv'profundo ĉarmoplenas.

 

Gastama Duko Zhou manĝpaŭzis,

 

Talentaj homoj al ni venas.

 

0=0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Laŭlum)

 

--- Esp-a eldono de Romano pri la Tri Regnoj, Dua volumo, p.711~712)

 

    Cao Cao (155~220),kun adoltiĝa nomo Cao Mengde kaj karesnomo Aman, estis lokano de Qiao-gubernio de Peiguo (nuna Bozhou de Anhui-provinco). Cao Cao estis ne nur fama politikisto kaj militisto en la tempo de Tri Regnoj (220~280), sed ankaŭ eminenta poeto.

 

    Cao Cao verkis du poemojn kun sama titolo Mallonga Kanto. Kiun ni nun legas, estis la unua.

 

    En la 13-a jaro de Jian'an-erao de la Orienta Han-dinastio (208 p.K.), Cao Cao komandis sian grandan Suden-ekspedicion kaj lokigis la armeon ĉe Jangzi-rivero, kun intenco per unu milito ekstermi la malamikajn reĝimojn de Sun Quan kaj Liu Bei. En la nokto de la 15-a tago de la dekunua monato tiu-vintre, brilis luno en la ĉielo, regis kvieto sur la rivero. Post revuo al sia akva barikado, Cao Cao aranĝis bankedon por regali siajn generalojn. Kiam la bankedo iris kulmine, subite aŭdiĝis grako de korvo, kiu forflugis suden. Tio vekis emocion de Cao Cao, kaj tenante lancon, li improvize kantis tiun faman Mallongan Kanton. La poemo esprimis lian fortan deziron akiri talentulojn kaj ambicion unuigi la tutan landon.

 

    La poemo havis 32 versojn en 4 strofoj.

 

    La unua versoko (1-a strofo) versis pri kurta homa vivo. La aŭtoro bedaŭris, ke mankas al li sufiĉaj talentuloj por kune fari kontribuojn.

 

    La dua versoko estis la 2-a strofo. La poeto dufoje citis versojn el la fama Libro de Poezio por esprimi sian penson: medito kiam li ankoraŭ ne akiris talentulojn, kaj regalo per muziko kaj festeno post akiro de talentuloj.

 

    La sekva versoko estis la 3-a strofo, el kiu la unuaj 4 versoj kantis pri tristo, kaj la sekvaj 4 versoj imagis pri la alveno de talentuloj, respektive eĥis al la antaŭaj du strofoj.

 

    La lasta versoko estis la 4-a strofo. Unue la poeto per sceno inspiris talentulojn, ke ili faru saĝan elekton, kaj poste donis korverŝan parolon, ke li povas akcepti ĉiujn talentulojn plej amplekse.

 

    Tiu ĉi poemo legiĝis sincera kaj kortuŝa per profunda sento. La multfoja cito de versoj el la Libro de Poezio estis aparte sukcesa. La stilo karakteriĝis impona kaj pensema, tre bone respegulis la koron de la poeto. Resume, ĝi estis merite rekonata kiel tre fama kvarsilaba poemo post la Libro de Poezio. 

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng