Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Popolkanto dum Han- kaj Wei-dinastioj
2013-06-13

 

 

Sude de rivero

 

Kolektas ni lotusojn sude de rivero.

 

Balancas la folioj rondaj en prospero.

 

La fiŝoj naĝas inter la lotusfolioj.

 

La fiŝoj naĝas oriente de l' lotusfolioj.

 

La fiŝoj naĝas okcidente de l' lotusfolioj.

 

La fiŝoj naĝas sude de l' lotusfolioj.

 

La fiŝoj naĝas norde de l' lotusfolioj.

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

(Trad. Guozhu)

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

en kiu la vorto "fiŝoj"—metaforo por geamatoj.

 

    Jen popolkanto dum Han- kaj Wei-dinastioj (204 a.K.~265 p.K.). Aŭtoro restis anonima.

 

    Tiaj popolkantoj karakteriziĝis per freŝa kaj sana sonoj de la naturo.

 

    Eble la unuaj aŭtoroj tion faris neintence, sed la kantoj aŭdiĝis nature viglaj.

 

    La unuaj tri versoj donis tre vivecan bildon de pejzaĝo sude de Jangzi-rivero.

 

    La sekvaj kvar versoj estis apudmetitaj respektive per nesamaj direktoj oriente, okcidente, sude kaj norde. La ŝanĝiĝoj de direktoj variis, dependis de naĝoj de fiŝoj, tiel la versoj legiĝis vigle, nature kaj interese.

 

    Laŭ opinio de erudito s-ro Yu Guanying, la kvar versoj ekde "La fiŝoj naĝas oriente de l' lotusfolioj" tre eble estis "aliĝa kunkantado": Gvid-kantanto komence kantis la unuajn tri versojn, kaj aliaj ĥore aliĝis al ĝi per la sekvaj kvar versoj.

 

    La versoj parte ripetiĝis kaj parte variis, tio estis tradicia maniero de la Libro de Poezio. Tia uzo ĉi tie pli facile pensigis pri la sceno, ke lotuskolektantinoj boatas en lago kaj eĥe kaj ĥore kantas.

 

    La poemo ankaŭ uzis metaforojn dusencajn, ekz-e per "lotuso", kiu homofone aludis pri "amo",kaj per la naĝo de fiŝoj inter lotusfolioj aludis pri la ĝojaj geamatoj en laboro.

 

    En la poemo estis neniu vorto rekte pri homoj, sed la priskriboj pri lotusfolioj kaj fiŝoj bone pentris la ĝojan scenon de lotuskolektado sude de la rivero. Estis tiel vivece, ke la legantoj verŝajne aŭdas la kantojn, vidas la homojn kaj kvazaŭ sin trovas en la vigla situacio kunĝuante la ĝojon kun la lotuskolektantoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng