Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Eunice Moe Brock forpasis, sed ŝia amo restas
2013-06-13

de JIANG XIN

 


En la funebra ceremonio por adiaŭi Eunice Moe Brockla 

 

    En la 2a de majo okazis en la funebra salono de la urbo Liaocheng de la provinco Shandong en orienta Ĉinio ceremonio por eterne adiaŭi s-inon Eunice Moe Brockla -- Mu Lin'ai (ŝia ĉina nomo) el Usono, honoran prezidanton de la Internacia Paca Hospitalo de Liaocheng kaj "honoran civitanon" de la urbo Liaocheng. La ceremonion ĉeestis pli ol 300 homoj, inkl. de sekretario de la urba partia komitato de Liaocheng, urbestro, ŝiaj malnovaj amikoj kaj loĝantoj de la vilaĝo, kie ŝi vivis, kaj aliaj. Laŭ ŝia lasta deziro, post la funebra ceremonio ŝia kadavro estis donacita pere de la Shandong-a Ruĝa Kruco al la medicina organizo de Ĉinio. 

 

    La patro de Eunice Moe Brockla estis misiisto de Usono. Li kaj la patrino de Eunice Moe Brockla renkontiĝis sur la ŝipo vojaĝanta al Ĉinio kaj enamiĝis unu al la alia. En la jaro 1917 Eunice Moe Brockla naskiĝis en Ĉinio, kaj vivis kune kun siaj gepatroj ĝis sia aĝo de 13 jaroj en la urbo Liaocheng de la provinco Shandong. En la jaro 1998 la edzo de Eunice Moe Brockla forpasis en Usono, kaj malgraŭ malaprobo de la gefiloj, ŝi vendis siajn domon, aŭton kaj arbaron sur monto en Usono kaj sola venis al Ĉinio en la jaro 1999, portante du grandajn valizojn. Nur tiele, ŝi realigis sian revon por kiu ŝi strebas dum pli ol duonjarcento. En tiu ĉi jaro ŝi havis la aĝon de 82 jaroj.

 


Eunice Moe Brockla kune kun vilaĝanoj
 

 

    En julio de 2009, Eunice Moe Brockla, kiu vivis jam 10 jarojn en Liaocheng, estis permesata restadi permanente en Ĉinio, kaj realiĝis ŝia longtempa deziro: vivi en Ĉinio por ĉiam. Post ricevo de la "verda karto" en la 24a de julio de 2009, la maljunulino diris kun emocio: "Mi estas usonano, tamen mi havas la koron de ĉino, kaj mi amas vin! "

 


Eunice Moe Brockla en bazaro
 

 

"Mi havas kormalsanon, escepte de mia koro, miaj aliaj organoj en la korpo povas esti donacotaj al la pacientoj, kiuj ilin bezonas." Tion diris Eunice Moe Brockla, kiam la registriĝo de donacado de la kompleta korpo estis konfirmita en februaro de 2011. 

 

    En sia lasta 14-jara vivado en Ĉinio, Eunice Moe Brockla entuziasme sin okupis pri la publika bonfaro. Kiel medicina doktoro, ŝi gvidis profesian trejnadon en lokaj hospitaloj, instruis la anglan lingvon, donacis komputilon al lernejo kaj tiel plu. Pro ŝiaj agadoj, la filantropia societo de la provinco Shandong honoris ŝin per la titolo "Filantropia Stelo" kaj donis al ŝi aliajn honorajn titolojn.

 

    Ŝia filino: Mi estas impresita de via amo kaj aprezo al ŝi 

 


La Shandong-a Ruĝa Kruco donas al la filinoj de Eunice Moe Brockla la atestilon pri donaco de ŝia kadavro.
 

 

    La plej aĝa filino de Eunice Moe Brockla estis surprizita de tio, ke tiom da ĉinoj venis por adiaŭi la patrinon, kaj "tio estas agnosko al ŝia amo por la ĉina popolo, enkorpiĝo de propra valoro de la patrino sola veni al Ĉinio." Ŝi dankas ĉiujn kiuj prizorgis la patrinon dum ĉi tiuj jaroj.

 

    "Mi estis profunde kortuŝita de via amo kaj estimo al ŝi." La plej juna filino de Eunice Moe Brockla esprimis sian plej sinceran dankon al ĉiuj, kiuj venis partopreni en la ceremonio por la lasta adiaŭo al ŝia patrino. "Mi estis kortuŝita de la rakontoj, kiuj okazis inter vi kaj mia patrino, de la rakontoj pri ŝia amo, pri ŝia bonkoreco, de la rakontoj pri la ĝojoj, kiujn vi alportis al ŝi, kaj de la rakontoj pri ŝia humureco." Ŝi donis jenajn pritaksojn al sia patrino: "Ŝi estis granda patrino, kiu amas la vivon. Ŝi perfekte iris al la fino de sia vivo, kaj ĝuis la vivon riĉan kaj buntan."

 

    Interpretistino: fasketon da arĝentaj haroj kiel memoraĵon

 


Interpretistino (la dua de maldekstre) de Eunice Moe Brockla prenis fasketon da ŝiaj arĝentaj haroj kiel memoraĵon.
 

 

    Ekde la jaro 2001 Wang Yuqing, naskita en la jaro 1980, komencis labori kiel interpretistino de Eunice Moe Brockla kaj samtempe prizorgis ankaŭ ŝian ĉiutagan vivon, kaj ili neniam disiĝis unu de la alia dum tiuj dekkelkaj jaroj. Wang Yuqing servis al ŝi kiel interpretistino, sekretario, propagandistino, turisma gvidantino kaj persona vartistino, kaj la rilatoj inter ili estis pli intimaj ol tiuj inter la familianoj. Sub la helpo de la maljunulino, Wang Yuqing ne nur konstante levis sian profesian nivelon, sed ankaŭ legis multe da libroj pri moroj, religioj, sciencoj kaj filozofioj de la Okcidento. De tio ŝi multe profitis por la tuta vivo. "En ĉiutaga vivo, ni estis ĉiam kune, tage kaj nokte, kaj mi scias kiel pli bone zorgi pri ŝi." Kortuŝite de la senegoisma amo de la maljunulino, Wang Yuqing donis al sia filino la nomon "Ailin", iom simila al la familia nomo de la maljunulino je la prononco. Wang Yuqing diris kun emocio, ke la maljunulino estis atestanto de ŝia amo, geedziĝo kaj nasko de la infano, kaj ŝi pasigis siajn plej belajn jarojn en akompano de la maljunulino. 

 

    Kvankam ŝi havis ŝancojn por havigi al si pli bonan laboron, sed Wang Yuqing ĉiam ilin rifuzis kaj elektis resti ĉe la maljunulino. En la lastaj du jaroj, la maljunulino havis tiajn aŭ aliajn problemojn je la sano. Por ke la edzino pli bone akompanu la maljunulinon, la edzo de Wang Yuqing forlasis sian laboron en Jinan kaj eklaboris kiel ŝoforo en Liaocheng por povi helpi la edzinon en flegado de la maljunulino.

 

    Fine de la adiaŭa ceremonio, laŭ la lokaj kutimoj, laborantoj de la Ruĝa Kruco de la provinco Shandong detranĉis fasketon da arĝentaj haroj de la maljunulino kaj ĝin donacis al Wang Yuqing kiel memoraĵon. Prenante tiujn arĝentajn harojn de la maljunulino, Wang Yuqing korŝire ploregis.

 

    Samvilaĝaj maljunuloj: ni ĉiam atendis ŝin ĉe la enirejo de la vilaĝo 

 


La 60-jara Cui ploras en la funebra ceremonio por adiaŭi Eunice Moe Brockla.
 

 

    Post la funebra ceremonio, multaj homoj ne volis foriri, rigardante la forirantan ĉerkoveturilon. La 60-jara Cui speciale venis de la vilaĝo Yantaxiao de la gubernio Shen por vidi Eunice Moe Brockla por la lasta fojo. Parolante pri la bonfaroj de la maljunulino, li ne povis reteni siajn larmojn. Post kiam li funkciigis la maljunulejon en la jaro 2008, Eunice Moe Brockla venis al la maljunulejon almenaŭ 3 fojojn ĉiujare. "Eunice Moe Brockla donis fortan subtenon al nia laboro. Ŝi donacis al nia maljunulejo ĉiujn siajn meblojn en valoro de dek miloj da juanoj. Ŝi amis florojn kaj donacis al ni 9-specajn florojn por beligi la korton de la maljunulejo." Li diris ankaŭ, ke Eunice Moe Brockla estas tre ĝentila kaj afabla al aliaj, pro tio ĉiuj vilaĝanoj ŝatis interparoli kun ŝi. Ĉiam kiam ŝi venis al nia vilaĝo, oni ŝin atendis ĉe la enirejo de la vilaĝo. Ŝi havis la kutimon donaci cent juanojn kaj kukon al ĉiuj maljunuloj de la vilaĝo en iliaj naskiĝtagoj. Ĉiuj vilaĝanoj opinias, ke ŝi estas bonkora, kaj nomas ŝin "Usona Avino".

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng