Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Shenzhou-10 plenumis aŭtomatan kunligon kun Tiangong-1
2013-06-14


Tiangong-1 kupliĝas kun Shenzhou-10 

 

    Je la 13-a horo kaj 18 minutoj de la 13-a de junio la kosmoŝipo Shenzhou-10 sukcese kupliĝis kun la cel-spacoveturilo Tiangong-1. La spacoveturilo jam plenumis 4 fojojn da aŭtomata kunligo de kosmoŝipo post sia lanĉo en septembro de la jaro 2011.

 

    Sub la atentaj manipuloj de sciencistoj, la kosmoŝipo Shenzhou-10 multfoje ŝanĝis sian orbiton kaj komencis memregadon je la 10-a horo kaj 48 minutoj en tiu ĉi tago por aŭtonome sin konduki laŭpaŝe al la cel-spacoveturilo Tiangong-1. Je la 13-a horo kaj 11 minutoj la kosmoŝipo tuŝis la kuplilon de la cel-spacoveturilo Tiangong-1, post seria teknika procezo antaŭaranĝita laŭ la programoj, la kuplilo firme kunligis, kaj la du spacoflugiloj unuiĝis.

 

    Dum la kupliĝo la tri kosmonaŭtoj Nie Haisheng, Zhang Xiaoguang kaj Wang Yaping restis en la revenan kajuton de la kosmoŝipo Shenzhou-10. La ekrano en la Spaconaŭtika Kontrola Centro de Pekino prezentis, ke la tri kosmonaŭtoj atente kontrolas la diversajn datumojn kaj la kunligan procezon montritajn sur la tabuloj en la kosmoŝipo, plenumis ĉiujn ordonojn por elsendi manipulojn kaj raportis rapide kaj precize la paŝojn al la kontrola centro laŭ la komunika sistemo.

 

    Laŭ la projekto de la taskoj, sekve la tri kosmonaŭtoj eniros en la cel-spacoveturilon Tiangong-1 por okazigi spac-koncernajn sciencajn eksperimentojn kaj teknologiajn provojn.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng