Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Eksa Eŭropa Unio iam parolis Esperanton
2013-06-17

 

    En la imagita estonteco, priskribata de la ekspozicio, Eŭropa Unio estos disfalinta ĉirkaŭ la jaro 2018, sekve de financa krizo kaj de kreskantaj naciismaj sentoj.

 

    La ekspozicio ŝajnigas okazi en la jaro 2063, kaj rakontas pri la pasinteco antaŭ duona jarcento, kiam eŭropanoj ankoraŭ uzis komunan valuton, limoj inter naciaj ŝtatoj estis neakraj, kaj la koro de la kontinento troviĝis en Bruselo, ne en Varsovio.

 

    Eksponaĵoj montras statistikojn pri la kresko de subteno al naciismaj partioj diversloke en Eŭropo, de Ora Tagiĝo en Grekio ĝis Flandra Intereso en Belgio, la imagitan postan kreiĝon de novaj naciaj ŝtatoj en Eŭropo kaj la disfalon de la unio.

 

    La klarigoj de la ekspozicio estas en grandparte tute komprenebla Esperanto, kun tradukoj en la franca, la nederlanda kaj la angla. La elekto de Esperanto kiel la ĉefa lingvo de la aranĝo estas rimarkinda, konsidere ke la aŭtoro de la ekspozicio, la teatristoThomas Bellinck, ne estas esperantisto kaj tute ne scias la lingvon.

 

    Li elektis uzi Esperanton kiel parton de la artaĵo, ĉar laŭ li Esperanto por averaĝa civitano de Eŭropa Unio estas "iom kiel EU mem" - iom konata, sed samtempe io fremda. Ĝuste tiun senton de duonkonateco-duonfremdeco li volis krei ĉe la vizitantoj, interalie per la lingvoelekto.

 

    La ekspozicio estis malfermita en la eŭropa tago, la 9-an de majo, ne malproksime de la ĉefaj administraj konstruaĵoj de Eŭropa Unio en la centro de Bruselo. La morna bildo de estonteco, en kiu la nuna Eŭropa Unio ne plu ekzistas krom kiel malklara memoro de iama, malsukcesinta utopia projekto, laŭ la aŭtoro de la ekspozicio estas celita kiel memorigo pri tio, kio povus realiĝi en la plej malbona okazo.

 

    En intervjuo de la elstara usona reta kaj papera periodaĵo Foreign Policy, Thomas Bellinck rakontas pri la jaroj tuj antaŭ la komenciĝo de la unua mondmilito, kiam multaj eŭropanoj supozis, ke milito en la kontinento ne plu eblos, pro la proksimaj ekonomiaj kontaktoj kaj pro la parencaj ligoj inter la nobeloj en la diversaj landoj.

 

    "Timigas min pensi, ke ni revenis al la punkto, kiam ni ne plu konsideras la eblecon de milito en Eŭropo", li diras al Foreign Policy.

 

    Seán Ó Riain estas unu el la esperantistoj kiuj kaptis la okazon vidi la ekspozicion. Li rekomendas al ĉiuj fari la samon, antaŭ ol la ekspozicio fermiĝas vendrede la 14-an de junio:

 

    Valoras viziti la ekspozicion, pro la nekutime grava uzo de Esperanto fare de neesperantisto, kaj por pli profunde kompremi la gravecon de eŭropa integriĝo. Tio aparte gravas por la generacioj kiuj havas neniun rektan sperton de milito en Eŭropo, kaj kiuj pro tio eble emas forgesi ke la homa naturo ne profunde ŝanĝiĝis, per ia miraklo, en 1945.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng