Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pekinan daŭrigan kurson ĉeestis 13 personoj
2013-06-17


La kurso en universitata restoracio 
 

Ludo por preni karton de besto, kies nomon oni laŭtlegas 

 

    Antaŭtagmeze de la 15-a de junio, sabate, komenciĝis daŭriga kurso de Esperanto en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Ĉeestis entute 13 personoj. Ĝi unuavice celas helpi al gestudentoj de prof. Li Weilun, kies oficiala Esperanto-kurso finiĝis la 2-an de la sama monato, daŭrigi la lernadon.

 

    Pro la tiutage okazigitaj ekzamenoj ĉeestis la kurson nur du studentinoj de Prof. Li, sed partoprenis ĝin ankaŭ membroj de la Pekina Esperanto-Asocio, kiu iniciatis la kurson; unu el la membroj eĉ venis kun sia plenkreskinta nepino. Gvidis la kurson s-ro USUI Hiroyuki, japana redaktoro de El Popola Ĉinio per la lernolibro Saluton – Esperanto aŭtodidakte. Dum unu horo kaj duono oni lernis i.a. nomojn de bestoj kaj ankaŭ faris lingvan ludon por ilin pli bone memori.

 

    Inter la ĉeestantoj sin trovis prof. Li kaj s-ro Pietro Fiocchi, itala redaktoro de EPĈ, kiu eklaboris por ĝia Esperanto-sekcio fine de majo. Estas planite, ke la kurso okazu ĉiusabate antaŭtagmeze, kaj kelkaj gestudentoj, kiuj ne povis ĉeesti en la unua lernokunsido, promesis veni en la venonta fojo.

 

    Tiu ĉi ne-oficiala kurso havis lokon en universitata restoracio. Ne malmultaj preterpasantaj gestudentoj faris surprizitan mienon pro la insturado de lingvo al ili ne konata, kaj unu studentino aliris la grupon por informiĝi pri kiu lingvo temas. Prof. Li donis al ŝi detalan klarigon.

 

(USUI Hiroyuki)

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng