Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Danke al Dio kaj negoca parko
2013-06-17


Partoprenantoj tuj post la malfermo, ankoraŭ mankas esperantistoj el Kaŭno kaj Šiauliai (Foto: Virginija Valuckienė) 

 

    La 11–12an de majo en vilaĝa ripozejo ĉe la sud-orienta litovia urbeto Aukštadvaris okazis Tendaro-seminario de Litoviaj Eesperantistaj Ĵurnalistoj. Jam la sesa sub la mecenateco de la Negoca Parko Gariūnai. Esperantistaj ĵurnalistoj profitis la emon de tiu ĉi entrepreno al subteno de kulturaj iniciatoj. Ja nur kelkaj partoprenantoj de nia tradicia aranĝo povus pagi la tutan sumon de la reala estado en la somerumejo.

 

    Kunveturis amatoraj kaj profesiaj ĵurnalistoj, aliaj kunlaborantoj de amaskomunikiloj. Bunta publiko: studentoj, oficistoj, entreprenistoj, medicinistoj, juristoj kaj veraj ĵurnalistoj mem. Ĉiujn ilin unuigis inklino al ĵurnalismo kaj Esperanto. Kvinopoj venis el Kaŭno kaj Panevėžys, unu el Šiauliai, la ceteraj el Vilno – entute 35 personoj.

 

 

    Ĉe la malfermo, kun levo de la Esperanto-standardo kaj peresperantaj aklamoj, ni honoris la prezidanton de Vilna Esperantista Societo, Algimantas Piliponis (membro de TEĴA). Pro la duobla jubileo – 70-jariĝo kaj 30-jara rezervo ĝis la 100-jariĝo!

 

    Krom esperantistoj novaj kaj malnovaj estis ankaŭ kelkaj amikoj de Esperanto. Kiam veraj esperantistoj diskutis en Esperanto, la novicoj samtempe partoprenis lecionon de Esperanto, kiun donis la veterano Vytautas Šilas. La plej atendata programero estis priesperanta kvizo, kiun en la litova lingvo gvidis la verkisto Jeronimas Laučius. Ja ĉiu respondinto (preskaŭ ĉiu tendarano) el la manoj de Audrys Antanaitis, iniciatinto de la ĵurnalistaj tendaroj, ricevis libran premion!

 


Prezidanto de TEĴA, iniciatinto de ĵurnalistaj tendaroj Audrys Antanaitis (staranta dekstre) en la kvizo (Foto: Virginija Valuckienė)
 

 

    Nia tendaro-seminario, same kiel la antaŭaj, enhavis programeron celitan al altigo de ĵurnalista kompetenteco. Jen okazis leciono pri fotado, kiun gvidis Stasys Paškevičius -- spertulo pri arta fotado, amiko de Esperanto, kunlaborinto de Litova Stelo. Lia leciono elvokis grandan interesiĝon.

 

    Kiel vi konkludis, aŭ nur konjektis, krokodilado en nia aranĝo, ho ve, estis fenomeno tute natura. La "verda policisto" el la tradicia esperantista boatado tra Ignalinaj lagoj Alekseo Karpovas preferis malatenti la deliktulojn. Kiam li sidis solece sur la lagobordo, kaj iu interesiĝis kion li faras ĉi tie, li seriozmiene respondis: "mi fortimigadas krokodilojn". Al la rimarko, ke en la lago krokodiloj forestas li klarigis: "ĝuste pro tio ili forestas!"

 

    Oni diras, ke nenio pli familiigas homojn ol la komuna manĝopreparado, komuna manĝado kaj komuna kantado. Post traĝuo de banejo ni rostis ŝaŝlikojn, kuntrinkis bieron kaj kunkantis. Vespere ĉiuj kantis nur en Esperanto. Dum la antaŭaj seminarioj la kantadon gvidis Vida Čojienė, la edzino de la litoviĝinta korea esperantisto ĵurnalisto Taesok Čojus. Ĉi-jare ŝi devis esti for, tial Vitas Šilas dum du semajnoj penis restarigi sian gitarumkapablon. Ŝajne sukcese, ĉar oni kantis longe kaj kontente.

 


Vitas Ŝilas gitarakompanas komunan kantadon (Foto: Stasys Paškevičius)
 

 

    La kunestadon kronis kvarkilometra piedekskurso al mitologia geologia aŭ meteora fenomenaĵo – ronda 40 metrojn profunda "Diabla kavo". Cetere, ĝi estas en la listo de la cent plej protektataj Eŭropaj memorigaĵoj.

 

    Finfine, ni atentu Dion mem. Litovaj meteologoj unuanime prognozis pluvadon kaj malvarmecon sabate-dimanĉe. Spite al ili ambaŭ tendaraj tagoj estis varmaj kaj sunaj. Iom pluvis nur nokte. Dimanĉe en apuda romkatolika kirko okazis festado okaze de la centjariĝo de la preĝejo ne nur kun ekleziaj, sed ankaŭ kun popolaj kantoj. La paroĥestro dankis eĉ al la Ruslanda caro, kiu permesis ĉi tie konstrui la kirkon, al tiuj kiuj helpis konstrui kaj vivteni ĝin. Ne laste al Dio mem. Verŝajne la religia festo influis la bonan veteron kaj la eblon por ni ĝui la estadon en la somerumejo pliajn du horojn, ol preskribis la kontrakto (la placon kaj la vojon ŝtopis la kermeso, kaj ni neniel povis forveturi...). Mi rememoris la popolan konkludon: "Al tiuj, kiuj mem agopenas ankaŭ Dio helpvenas".

 

Vytautas Šilas

(El La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/05/224litva/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng