Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la 16a Ŝanhaja Internacia Film-Festivalo
2013-06-17


Juĝistaro de la Premio de Ora Kaliko 
 

Tsui Hark, premiito de Elstara Kontribuo al Ĉinlingvaj Filmoj 

 

    Vespere de la 15a de Junio inaŭguriĝis la 16a Ŝanhaja Internacia Film-Festivalo. Ruĝa tapiŝo en la malfermo altiris 17 filmgrupojn kaj ĉirkaŭ 400 stelojn el diversaj partoj de la mondo. En la sekvaj naŭ tagoj 14 filmoj el 10 landoj kaj regionoj konkuros por la premio de Ora Kaliko. Krome, retrospektiva ekspozicio de Cheung Leslie kaj aliaj ekspozicioj okazos dum la festivalo.

 

    En la malfermo fama ĉina reĝisoro Tsui Hark ricevis la premion de Elstara Kontribuo al Ĉinlingvaj Filmoj. La organiza komitato asertis, ke tiu premio estas atribuita al Tsui Hark, pro tio, ke li kondukis novajn kreojn, novajn ideojn, novajn tipojn kaj novajn teknikojn en ĉinlingvajn filmojn dum sia 30-jara filmista kariero; liaj provoj diversaj kaj vastaj neniam ĉesis, kaj tiel li senĉese reskribis la historion de ĉinlingvaj filmoj.

 

    La festivalo, establita en la jaro 1993, estas la unua internacia film-festivalo en Ĉinio, kun la celo akceli reciprokan kompreniĝon kaj amikeco inter samprofesiuloj de diversaj landoj kaj regionoj kaj prosperigi la mondan film-industrion.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng