Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Facileco kaj komforteco" -- Chengdu en la okuloj de du fremdlandaj ĝeneralaj konsuloj
2013-06-17

    "Facila kaj komforta vivmaniero estas unika al la urbo Chengdu, tamen tio ne povas kaŝi la situacion de ĝia rapida disvolviĝo." Tion diris Haymond, la ĝenerala konsulo de la Ĝenerala Konsulejo de Usono en Chengdu, ĉefurbo de la provinco Sichuan, Ĉinio, okaze de la malfermo de la Tutgloba Forumo pri Riĉeco en la jaro 2013.

 


Haymond, la ĝenerala konsulo de la Ĝenerala Konsulejo de Usono en Chengdu 

 

    Haymond, kiu vivas jam du jarojn en la urbo Chengdu, persone spertas la rapidecon kaj la malrapidecon de tiu ĉi urbo en la okcidenta parto de Ĉinio. "Mi tre rapide kutimiĝis al la vivo en Chengdu, kie ĉie troveblas etmanĝaĵoj, restoracioj, te-trinkejoj, maĝango-ludejoj, kaj sur la vizaĝo de la urbanoj radias ĉiam rideto kun feliĉo," diris Haymond kun rideto. Multaj eksterlandanoj diras, ke ili timas la akran guston vaste ŝatatan de Chengdu-anoj, sed li kiel la lokanoj ŝatas ĉi tiun guston. 

 

    "Se estas semoj de zantoksilo (Zanthoxylum bungeanum) en la plado, do la plado estas bongusta por mi, mi tre ŝatas kirle frititan toŭfuon en akragusta saŭco." Haymond diris, ke li preferas viziti la restoracion Muŝo (tre malgranda kaj simpla manĝejo) en Chengdu. "Ĝi aspektas ne tre luksa, sed mi volas prove gustumi la de ĝi preparitajn pladojn, post kiam miaj kolegoj diris al mi ke bongustaj estas la tieaj pladoj."

 

    En aŭgusto de la kuranta jaro, estos oficiale lanĉita la viza salono de la Ĝenerala Konsulejo de Usono en Chengdu, post ĝia grandiĝo, por kontentigi bezonon de la senĉese kreskanta nombro de vizo-postulantoj.

 

    "Kaj la giĉetoj por vizo multiĝos de 7 al 15, dum la koncernaj laborantoj -- je 50%. " Haymond diris, ke tio respondas al la rapida disvolvo de la ekonomiaj rilatoj inter Usono kaj la provinco Sichuan kune kun la okcidenta regiono de Ĉinio.

 

    Laŭ statistiko, jam pli ol 1.2 mil usonaj kompanioj investis en la provinco Sichuan, inkl. de la kampoj softvaro, aviado, bio-fuelo kaj tiel plu. En la jaro 2012, la komerca valoro inter la provinco Sichuan kaj Usono atingis 12.39 miliardojn da usonaj dolaroj kun la kresko de 23.5%, kaj konsistigas 21% de tiu de la komercado de la provinco kun aliaj landoj. Kaj Usono estas unu el la plej gravaj fremdlandaj komercaj partneroj de Chengdu.

 

    En la fino de la jaro 2012 estis establita la Chengdu-a Oficejo de la Korea Turisma Organizo. La datumoj montras, ke ĉiujare pli ol 100 mil koreoj venis al la provinco Sichuan por fari viziton. S-ro Chung Man-Young, kiu funkciis kiel la tria ĝenerala konsulo de la Ĝenerala Konsulejo de Koreio en la urbo Chengdu ekde la jaro 2011, ne nur tre flue parolas la ĉinan lingvon, sed ankaŭ lia vivmaniero estas ege simila al tiu de Chengdu-anoj: li havas la kutimon veturi per metroo kaj buso, ŝatas viziti parkojn kaj ĝardenojn, kaj amas la triregnajn kulturojn.

 


Chung Man-Young, la tria ĝenerala konsulo de la Ĝenerala Konsulejo de Koreio en Chengdu
 

 

    S-ro Chung Man-Young diris, ke en la urbo Chengdu funkcias ĉ. dek koreaj restoracioj kun aŭtentika gusto de Koreio. Li ŝatas ankaŭ pladojn en la gusto de Sichuan. Dufoje-kuirita porkaĵo kaj toŭfuo en akragusta saŭco estas la pladoj ŝatataj de s-ro Chung Man-Young. 

 

    "Antaŭe mi legis la Romanon pri la Tri Regnoj en la korea lingvo. Post alveno al la urbo Chengdu, mi legis ankaŭ ĝian originon. Ne nur mi, sed ankaŭ multaj aliaj koreoj tre ŝatas la Romanon pri la Tri Regnoj. " S-ro Chung Man-Young diris, ke li jam vizitis iujn lokojn menciitajn en la romano, kiaj la pasejo Jianmen kaj la Templo de Markizo.

 

    "Sekve de tio, ke pli kaj pli multaj potencoj el la listo de 500 unuaj entreprenoj en la mondo estis starigitaj en la urbo Chengdu, multe altiĝis la nivelo de internaciigo en la urbo Chengdu. " Tamen, en la okuloj de s-ro Chung Man-Young, en la urbo Chengdu sin kaŝas tre granda potencialo. "Kvankam la nivelo de internaciigo de Chengdu estas sufiĉe alta, sed la urbo profunde kuŝas izole en la okcidenta parto de Ĉinio sen esti konata de multaj eksterlandanoj," diris s-ro Chung Man-Young.

 

    En lia impreso, Chengdu estas urbo kun tre "malrapida" ritmo. "Dank' al la ekonomia disvolviĝo en la lastaj jaroj, la ritmo de Chengdu plirapidiĝis. Kredeble, profitante de la Tutgloba Forumo pri Riĉeco en la jaro 2013, Chengdu altigos sian urban disvolvan nivelon."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng