Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
BET-49
2013-06-18

 

 

    Unu monato ĝis la komenco

 

    Unu monato restas ĝis la komenco de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-49), kiuj okazos la 6-14an de julio 2013 en la orientlitovia urbo Utena. Je la 6a de junio al BET-49 aliĝis 152 personoj el 20 landoj kaj, ĉar kelkaj dekoj da litovianoj aliĝos surloke, la organizantoj atendas ĉirkaŭ 200 partoprenantojn.

 

    BET-49 ĝuos helpon kaj kunlaboron de la urba gvidantaro – la urbestro de Utena Alvydas Katinas akceptis la proponon esti alta protektanto de BET-49. La urbo eldonos dulingvan riĉe ilustritan libron pri Utena, kiun senpage ricevos ĉiu partoprenanto. La prezidanto de la Litovia parlamento d-ro Vydas Gedvilas promesis helpi ĉe ricevado de ŝtata subvencio por BET-49 kaj akceptis la inviton partopreni la inaŭguron de BET kaj paroli tie antaŭ la partoprenantoj. La estraro de UEA decidis doni la aŭspicion de UEA al BET-49.

 

    Utena

 

 

    BET-49 okazos en la orientlitovia urbo, regiona centro Utena, kiu estis fondita en 1261 kaj estas unu el la plej malnovaj loĝlokoj de Litovio. En la urbo estas 32 miloj da loĝantoj. Ĝi okupas 1510 hektarojn de areo, tra la urbo fluas kvar riveroj, estas du belegaj lagoj.

 

    La urbon de ĉiuj flankoj ĉirkaŭas lagoj, arbaroj kaj montetoj. En la Utena distrikto kaj apud ĝi estas 186 lagoj kaj lagetoj, inter ili: la plej profunda (Tauragnas), la plej longa (Aisetas) kaj la plej ŝatata (Alaušas) en Litovio. La blazono de Utena estas orkolora hufumo – simbolo de feliĉo. Utena estas facile atingebla buse kaj aŭtomobile.

 

    BET-49 funkcios en la moderne ekipita kolegio de Utena (http://www.utenos-kolegija.lt/), kie oni povos libere uzi ĉiujn ejojn kaj servojn (salonoj, teknikaĵoj, muzikiloj, komputiloj kun libera reta aliro k. a.).

 

    Legu pli pri Utena (http://sezonoj.ru/2013/02/221utena/).

 

    Du gravaj prelegocikloj

 

    La programo de BEToj, kiuj okazas ekde 1959 laŭvice en Estonio, Latvio kaj Litovio, estas komparebla kun la programo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Dum BET okazas multaj kursoj, prelegoj, ekskursoj kaj koncertoj.

 

    Legu pli pri la historio de BEToj (http://sezonoj.ru/2013/05/bet-7/).

 

    Riĉan klerigan programon havos ankaŭ la 49a BET. Krom apartaj prelegoj de fakuloj el pluraj landoj, en la kleriga programo de BET-49 estos du prelegocikloj.

 

    La elstara litova esperantisto Petras Čeliauskas -- tradukisto, historiisto, multjara redaktoro de Litova stelo, Honora Membro de UEA – estas aŭtoro de multaj libroj en la litova lingvo kaj en Esperanto. En Utena li faros kvarprelegan ciklon "Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo" (http://sezonoj.ru/2013/03/bet-4prelegoj/): 1. Litova lingvo – la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo; 2. Kuriozaĵoj de la litova lingvo; 3. Vojo de Litovio al kristanismo; 4. Dorna vojo de la litova lingvo.

 

    La Ruslanda ĵurnalisto kaj histori-esploranto Aleksander Korĵenkov surbaze de siaj esploroj verkis multajn artikolojn kaj kelkajn librojn. Lia kurso Historio de Esperanto, kiun li instruas en la Poznana universitato estas sufiĉe ampleksa, sed por la ĝenerala publiko li koncizigis ĝin nur ĝis kvin lekcioj, kiujn li prezentos ĉi-jare en Rejkjaviko. Sed la partoprenantoj de BET-49 havos la ŝancon viziti la kurson de Korĵenkov (http://sezonoj.ru/2013/04/bet-3/) pri la historio de Esperanto du semajnojn antaŭ la Rejkjavika UK.

 

    Lingvaj kursoj

 

 

    Por komencantoj instruos la redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marček el Slovakio, kies rektan instrumetodon kaj lernolibron Esperanto per rekta metodo oni jam konas en pli ol tridek landoj.

 

    Kun esperantistoj, kiuj jam paroletas Esperanton, sed volas pli profunde lerni la lingvon, laboros Svetlana Smetanina, la nuna prezidantino de REU, konata kursgvidantino kiu multege instruis en pluraj landoj.

 

    La kurson kun la nivelo B2 gvidos Mikaelo Lineckij – konata esperantisto el Ukrainio, sperta instruisto kaj organizanto de Esperanto-aranĝoj.

 

    La lingvaj kursoj en Utena okazos ĉiutage krom la ekskursa tago. Bonvenaj estas ĉiuj, kiuj deziras eklerni la lingvon aŭ perfektigi siajn lingvokonojn. Kuraĝigu komencantojn en viaj urboj, regionoj kaj landoj partopreni en BET-49, ĉar tio estos bonega okazo ne nur lerni dum la kursohoroj, sed ankaŭ tuj provi praktike la akiritajn konojn.

 

    Riĉa kultura programo

 

 

    BET-49 elstaros pro la tre riĉa kultura programo. Ĉiuvespere okazos koncerto, kaj dum kelkaj tagoj okazos po du koncertoj. Krome, unu vespero estos dediĉita al renkontiĝo kun urbanoj en la subĉiela scenejo kun koloraj fontanoj apud la lago Dauniškis. Koncertojn en Esperanto faros Manŭel (Emanuele Rovere, Italio), Mikaelo Bronŝtejn kaj Miĥail Povorin (ambaŭ el Ruslando), Solotronik (Eduardo Vargas, Hispanio) kaj la Litovia triopo Asorti.

 

    Legu pli pri la grupo Asorti (http://sezonoj.ru/2013/04/bet-4/).

 

    Krome koncertos kelkaj ensembloj de la urbo kaj regiono Utena.

 

    La ensemblo Pasagėlė (Hufumeto) el Užpaliai ludas la litovajn popolinstrumentojn kankloj kaj aliajn popolajn muzikilojn. En la repertuaro de la ensemblo estas kantoj de la regiono kaj instrumenta muziko.

 

 

    En la repertuaro de la folklora ensemblo Utauta (Utena) estas kantoj, dancoj, ludoj kaj melodioj de la regiono Aŭkŝtaijtio. La ensemblo preparis ritajn kaj ceremoniajn programojn por diversaj festoj: Pasko, Johanfesto, Karnavala Mardo, Pentekosto. La Paskan programon filmis la Litovia nacia televido, kiu dissendas ĝin okaze de la Sankta Pasko.

 

    La kanta kaj danca ensemblo Vieversa (Utena) kun siaj instrumenta kaj vokala grupoj estas tre granda – 120 partoprenantoj. En ĝia programo estas popolaj dancoj, ludoj, rondetoj, kantoj de diversaj regionoj de Litovio. Vieversa partoprenas en regionaj, tutlandaj kaj internaciaj kantfestoj kaj sukcese konkursas kaj koncertas en multaj landoj.

 

    La blovorkestro Indraja fondiĝis en 2007 ĉe la kulturcentro de la urbeto Daugailiai. La orkestro plenumas popolan kaj aŭtoran muzikon kaj kantojn. Ĝi estas populara en la regiono, multe koncertas en diversaj festoj kaj festivaloj lokaj kaj tutlandaj, partoprenas en televidaj projektoj.

 

    Legu pli pri la kultura programo (http://sezonoj.ru/2013/03/bet-2/).

 

    Konatiĝu kun Litovio!

 

 

    La partoprenantoj de la 49a BET povos ĝui la belecon de Litoviaj lagoj dum la tuttaga ekskurso en la laga regiono de la orienta Aŭkŝtajtio.

 

    En la urbeto Sudeikiai ĉe la belega lago Alaušas ni vizitos la artan galerion de Sudeikiai. Sekvos ekspozicio de bierfarado kaj gustumado de bieroj. Poste ni flosos al insulo de Alaušas, kie oni regalos nin per fiŝsupo de fiŝoj el ĉi tiu lago.

 

    En la distrikta centro Zarasai, kiun ĉirkaŭas lagoj funkcias unika rado de ĉirkaŭrigardo. Promenante laŭ ĉi tiu rado, oni povos vidi panoramon de la lago Zarasai. En la pli ol 300-jara akvomuelejo Šlyninka eblos gustumi ĵus bakitan panon.

 

    La kverko de Stelmužė estas la plej malnova kverko en Litovio. Laŭ taksoj, ĝi aĝas pli ol 1500 jarojn. Apude estas unika sonorilejo kaj preĝejo, kiuj estas konstruitaj nur per hakiloj.

 

    La ĉefaj vidindaĵoj de Rokiškis estas la novgotika preĝejo de S-ta Mateo kaj la palaco de klasika bieno, en kiu lokiĝas landesplora muzeo de Rokiškis kaj ekspozicio de la lignoskulptisto Lionginas Šepka.

 

    La urbeto Leliūnai estas fama pro la plej alta preĝejo en la distrikto de Utena. Ni vizitos la muzeon de ceramiko kaj tie ekscios ne nur la historion de ceramiko kaj ties misterojn, sed ankaŭ povos mem fari la unuan poton en sia vivo.

 

    Kompreneble, oni konatiĝos ankaŭ kun la ĉefaj vidindaĵoj kaj vizitindaĵoj de Utena.

 

    Legu pli pri la tuttaga ekskurso (http://sezonoj.ru/2013/03/bet-2/).

 

 

    Krom la tuttaga ekskurso, dum BET-49 okazos duontaga ekskurso en la fama bierfarejo Utenos alus, la plej granda en Litovio. Ni konatiĝos kun materialo por fari bieron, vizitos fakojn de bierfarado, fermentado kaj disverŝado, kaj per propraj okuloj vidos, kiel naskiĝas la biero de Utena. La trihora ekskurso inkluzivos gustumadon de kvin specoj de biero kun akompanaj manĝetaĵoj.

 

    Legu pli pri la bierekskurso (http://sezonoj.ru/2013/03/utenos/).

 

    Bonvenon!

 

    Poŝta adreso: p. k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio.

 

    Telefonoj: +370-687-12219, +370-686-69875

 

    Retadresoj: litova.ea@mail.lt, pjegorovas@takas.lt, irenaa@takas.lt

 

    Pliaj informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio (http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET49).

 

    Utilaj turismaj informoj pri Utena en la litova, rusa, kaj angla lingvoj estas en la retejo www.utenainfo.lt (http://www.utenainfo.lt/lt/).

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng