Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina Medicino
2013-06-18

1

2

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    La ĉina medicino estas medicino kreita de la ĉina nacio en la batalo de miloj da jaroj kontraŭ malsanoj. Ĝi enhavas fundamentajn teoriojn, diagnozajn metodojn, kuracajn principojn, sendrogajn terapiojn k.a.

 

    Ĝiaj fundamentaj teorioj, bazitaj sur la tradicia kulturo de Ĉinio, estas scienca sistemo disvolviĝinta en senĉesa resumado de la kuraca sperto. Ili enhavas ĉefe la teoriojn de "jin kaj jang" , "kvin elementoj", "visceraj simptomoj",ĝinglŭo-oj" k.a. La ĉina medicino rigardas ĉion kiel unuecaĵon de la kontraŭaj jin kaj jang kaj opinias, ke la akordo de jin kaj jang estas la bazo de sano kaj la malakordo dejin kajjang — troa fortiĝo aŭ malfortiĝo de iu ajn flanko, estas la ĉefa patogena faktoro.

 

    La ĉina medicino klasifikas ĉiujn aferojn laŭ la kvin elementoj — metalo, akvo, ligno, fajro kaj tero, ofte vidataj en la naturo. El la kvin ĉefaj internaj organoj de homa korpo, la pulmo apartenas al metalo, reno al akvo, hepato al ligno, koro al fajro kaj lieno al tero. La ĉina medicino prezentas la interrilatojn de aferoj laŭ jena tezo: Metalo produktas akvon, akvo lignon, ligno fajron, fajro teron kaj tero metalon; metalo inhibicias lignon, ligno teron, tero akvon, akvo fajron kaj fajro metalon. Laŭ tiu tezo ĉiu objekto povas fortigi aŭ inhibicii unu objekton, samtempe ĝi estas bridata aŭ helpata de alia objekto, kaj tiel la naturo konservas sian ekvilibron. Kiam la patogenaj faktoroj en homa korpo estas fortaj aŭ la vitala energio estas malforta, do la ekvilibro de la interrilatoj de la visceroj estas detruitaj kaj okazas malsano. La ĉina medicino celas trovi la kaŭzon de malekvilibro, ĉiamaniere bridi la fortan kaj helpi la malfortan por restarigi la ekvilibron.

 

    Homa korpo entenas kvin viscerojn kaj ses subviscerojn. La kvin visceroj estas koro, hepato, lieno, pulmo kaj reno; la ses subvisceroj estas gala veziko, stomako, dika intesto, maldika intesto, tri kavoj en la internaj organoj kaj urina veziko. La teorio pri visceraj simptomoj esploras viscerojn kaj iliajn interrilatojn pere de observado de sindromo kaj estas la kerno de la fundamentaj teorioj de la ĉina medicino. Ĝi opinias, ke la homa korpo estas organisma tutaĵo kun la kvin visceroj kiel la centro kaj havas identecon kun la ekstera medio. Ĝi emfazas ne la traktadon de la formoj kaj anatomiaj pozicioj de visceroj, sed la konon de fiziologiaj funkcioj, patogenaj ŝanĝiĝoj kaj interrilatoj kaj reciproka detenado de la visceroj. Tio estas ĝiaj rimarkindaj karakterizaĵoj diferencaj de la moderna medicino.

 

    La teorio pri ĝinglŭo-oj estas nedisigebla de la teorio pri visceroj. La ĉina medicino opinias, ke ĝinglŭo-oj estas vojoj por cirkuligi la vitalan energion kaj sangon de la homa korpo, kunligante la viscerojn, membrojn, ostojn, okulojn, orelojn, nazon kaj buŝon. La ĝinglŭo-oj konsistas el trunkaj kaj branĉaj kanaloj. La trunkaj kanaloj inkluzivas 12 regulajn kanalojn kaj 8 ekstrajn kanalojn. Estas 15 ĉefaj branĉaj kanaloj, kiuj rete dislokiĝas en la korpo. Se oni rigardas la viscerojn kiel fervojajn nodojn, do la trunkaj kanaloj servas kiel trunkaj linioj, la branĉaj kiel branĉaj linioj kaj la diversaj akupunkturaj punktoj kiel fervojaj stacioj.

 


Pulso-palpado  

 

    La ĉina medicino havas jenajn ĉefajn diagnozajn metodojn, nome rigardi, aŭskulti, flari, demandi kaj palpi.

 

    Ĉe rigarda diagnozo kuracisto observas per la okuloj la tutan aŭ partan korpon de paciento por trovi la simptomojn. Ĉar la ekstera parto de homa korpo havas intiman rilaton kun la visceroj, tial kiam iu viscero malsaniĝas, la korpa surfaco vidigas respondan ŝanĝiĝon, precipe sur la vizaĝo kaj lango. Ĉe rigarda diagnozo oni observas mienon, vizaĝkoloron, ekskrementojn, langon, okulojn, orelojn, nazon, buŝon kaj fingrajn liniojn.

 

    Per aŭskulto kaj flaro ĉinmedicinisto povas diagnozi iujnmalsa nojn laŭ la parolo, spirado, tuso, singultado kaj vomado de paciento.

 

    Por fari ĝustan diagnozon ĉinmedicinisto interparolas kun paciento aŭ lia akompananto por koni la simptomojn, la estiĝon, evoluon kaj kuracan procedon de la malsano. Tio estas demanda diagnozo. Estas "Kanto de Dek Demandoj": "Demandi unue pri varmo kaj malvarmo; due, pri ŝvitado; trie, pri la kapo kaj korpo; kvare, pri fekaĵo kaj urino; kvine, pri manĝaĵo; sese, pri la brusto kaj abdomeno; sepe, pri la oreloj kaj okuloj; oke, pri la dormo; naŭe, pri la malnovaj malsanoj; kaj laste, pri la kaŭzo de la malsano." Tiu kanto helpas kuracistojn demandi laŭvice kaj ludas direktan rolon en praktiko. Kompreneble, tio estas nur skizo, la enhavo de demanda diagnozo estas riĉa kaj kuracistoj estas diferencaj en demanda arto.

 

    La palpa diagnozo de la ĉina medicino inkluzivas pulso-palpadon kaj manpremadon sur korpopartoj. La antaŭa celas per fingroj tuŝe kaj preme esplori la pulson ĉe la pojno de paciento por rekoni lian malsanon. La lasta estas manpremado farita de kuracisto sur la brusto, abdomeno aŭ alia korpoparto de paciento por havi klaran konon pri la varmeco, moleco kaj grandeco de la premitaj korpopartoj. La palpa diagnozo estas originala metodo de ĉinmedicinaj kuracistoj. La tradicia ĉina medicino emfazas, ke oni devas kombine apliki la kvar diagnozajn metodojn kaj fari sintezan analizon antaŭ ol fari diagnozon.

 

    "Kuracado laŭ diagnozo" estas ĉefa kuraca principo de la ĉina medicino. Ĝi signifas esplori la sindromon por trovi la kaŭzon de malsano kaj studi la kaŭzon de malsano antaŭ kuracado. La sindromo estas la ĝenerala manifestiĝo de la homa korpo kontraŭ patogenaj faktoroj. Pro la diferencoj de la korpa kvalito, aĝo kaj medio de pacientoj, sama malsano povas estigi malsamajn sindromojn ĉe malsamaj pacientoj, kaj malsamaj malsanoj en la evoluo povas estigi saman sindromon ĉe malsamaj pacientoj. Tial oni aplikas malsamajn metodojn por kuraci saman malsanon kun malsamaj sindromoj, kaj saman metodon por kuraci malsamajn malsanojn kun sama sindromo. Tio estas la kuraca principo de la ĉina medicino "kuraci saman malsanon per malsamaj metodoj kaj malsamajn malsanojn per sama metodo".

 

    La ĉina medicino en sia longtempa kuraca praktiko resumis kompleton da originalaj kuracaj principoj. Krom la supre dirita principo troviĝas ankaŭ la principoj "kuraci sinteze", "kapti en kuracado la ĉefan kaŭzon de malsano", "kuraci la malsupran korpoparton por forigi malsanojn de la supra korpoparto", "kuraci la supran korpoparton por forigi malsanojn de la malsupra korpoparto", "somere kuraci vintrajn malsanojn", "vintre kuraci somerajn malsanojn" k. a. Ili estas kaj kompletaj kaj flekseblaj, kaj ne deflankiĝas de la fundamentaj teorioj de la ĉina medicino. Tial eminentaj ĉinmedicinaj kuracistoj havas solidan kaj vastan teorian bazon de la ĉina medicino kaj flekseblan kaj spritan klinikan penson. Ili povas apliki plej favorajn kuracajn metodojn kaj akiri plej bonan kurac-efikon.

 


Akupunkturo 
 

 

    En klinika kuracado la ĉina medicino havas ne nur diversajn receptojn kaj kuracajn metodojn, sed ankaŭ multajn originalajn sendrogajn terapiojn, sanigajn metodojn kaj teknikojn, ekz., akupunkturo, masaĝo,ĉigong-o, skrapado, kupado, terapioj magneta, kota, akva, sabla, arbara, varma, malvarma, psika, fizika k. a.

 


Kupado 
 

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng