Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj Drogoj
2013-06-19

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

     La ĉinaj drogoj origine nomiĝis bencao. La plej frua farmakopeo pri ĉinaj drogoj nun videbla en Ĉinio estas "Shennong Bencao Jing" verkita en 200 a.K. Poste la farmakopeoj de diversaj dinastioj pri ĉinaj drogoj plejparte uzis la nomon bencao, kiaj "Bencao Gangmu" kaj "Bencao Beiyao".

 


Bencao Jizhu (skriba kopio de Tang-dinastio) 
 

 

    Nur en la moderna epoko oni ekuzis la nomon ĉina drogo por distingi ĝin de la okcidenta medikamento. La ĉinaj drogoj ampleksantaj naturajn drogojn kaj iliajn simplajn preparaĵojn estas trovitaj, uzataj kaj senĉese kompletigataj de la diversaj nacioj de Ĉinio en kuraca praktikado sub la direktado de la fundamentaj teorioj de la tradicia ĉina medicino.

 

    Legendo diras, ke antikvulo Shennong gustumis sennombrajn herbojn kaj per tio trovis drogherbojn. La verko "Shennong Bencao Jing" prezentas 365 specojn da drogoj. Nun la ĉinaj drogoj nombras 5 000 specojn.

 

    La ĉinmedicinaj kuracistoj diagnozas malsanojn sub direktado de la fundamentaj teorioj de la ĉina medicino, per rigardo, flarado, aŭskultado, demandado kaj palpado, kaj preskribas recepton al pacientoj, elektante taŭgajn drogojn laŭ la teorioj de la funkcioj de la ĉinaj drogoj.

 

    La teorioj de la funkcioj de la ĉinaj drogoj estas la teoria bazo por kuraci malsanulojn per drogoj. Ili estas la teorioj de "kvar ecoj", "kvin gustoj", "ascendo, descendo, flosado kaj sinkado", "gujĝing", "komponado kaj malpermeso".

 

    Ĉinaj drogoj havas kvar ecojn, tio estas, malvarma, varma, varmeta kaj malvarmeta. La varmeta kaj varma ecoj estas tute diferencaj de la malvarma kaj malvarmeta ecoj. La efikoj inter la du antaŭaj kaj tiuj inter la du postaj estas grade diferencaj. La antaŭaj apartenas al jang kaj la postaj al jin. Ĉinmedicinaj kuracistoj dividas malsanojn en varmajn kaj malvarmajn. Ĝenerale, la drogoj por kuraci varmajn malsanojn plejparte estas kun malvarma aŭ malvarmeta eco, ekz. koptida radiko, skutelaria radiko, felodendra (Phello-dendron amurense) ŝelo kaj loniceraj floroj povas forigi varmon kaj toksinon. La drogoj por kuraci malvarmajn malsanojn plejparte estas tiuj kun varmeta aŭ varma eco, ekz. efedro, branĉo de cinamarbo, akonita radiko kaj seka zingibro povas fortigi jang kaj forigi malvarmon kaj malsekecon. Krome, troviĝas ankaŭ iuj drogoj kun milda eco iom inklina aŭ al varmeto aŭ al malvarmeto, sed ili ne transpasis la limon de la kvar ecoj. Tial la klasikaj farmakopeoj senescepte notas la econ de ĉiu drogo.

 

    Ĉinaj drogoj havas kvin gustojn, nome akran, salan, acidan, amaran kaj dolĉan. La akra kaj dolĉa gustoj apartenas al jang, kaj la acida, amara kaj sala al jin. Iliaj efikoj estas diferencaj.

 

    La simptomoj de malsanoj manifestiĝas ĝenerale en kvar direktoj: tiu al supro (vomado, tusado kaj astmo), tiu al malsupro (lakso kaj visceroptozo), tiu al ekstero (ŝvitado kaj febro), kaj tiu al interno (eniĝo de raŝo kaj ekzogenaj patogenaj faktoroj). Kontraŭ tio, ankaŭ la drogoj havas malsamajn direktojn de efiko sur la homa korpo. Tio estas la teorio pri la ascendo, descendo, flosado kaj sinkado. En kliniko kuracisto devas elekti drogojn kun efiko kontraŭa al la direkto de la malsano.

 

    La teorio de gujĝing traktas la elektan rolon de drogoj rilate malsanojn de iuj ĝinglŭo-oj kaj visceroj. Ekz., iuj drogoj, havantaj varmo-forigan kurac-efikon, povas forigi pulman varmon kaj aliaj hepatan varmon. Oni plie resumis la kuracajn efikojn de diversaj drogoj sur la homaj korpopartoj, sistemigis ilin kaj kreis la teorion de gujĝing, kiu farmakologie kompletigis la teorion de ĉinaj drogoj.

 

    Krome, oni devas ankaŭ koni la teorion de komponado kaj malpermeso de ĉinaj drogoj. La teorio pri funkcioj de drogoj postulas, ke kuracistoj devas elekti pli ol du specojn de drogoj en preskribo de recepto por mildigi ilian malutilan efikon kaj pliigi la kurac-efikon, kaj ke ili devas ankaŭ koni la drogojn malpermese kunuzatajn.

 

    La ĉinmedicinaj kuracistoj uzas drogojn en kuracado laŭ diagnozo, laŭ la fundamentaj teorioj de la ĉina medicino kaj laŭ la teorioj de la funkcioj de ĉinaj drogoj. Ili determinas konvenajn dozo-proporciojn laŭ la komponaj principoj de drogoj kaj preskribas recepton sub direktado de la specifa preskriba teorio.

 


Ginsengo 

 

    Per kio klarigi preskribon de ĉinmedicina recepto? Sola unuspeca drogo similas al unu cifero kaj recepto al diversaj permutaĵoj de ciferoj. La recepto estas supera drogo-uzo. Post diagnozo kuracisto elektas taŭgajn drogojn kaj determinas konvenan dozo-proporciojn de drogoj por komponi ilin laŭ la bezono de la malsano. Tio estas preparo de recepto.

 

    Tizano estas droga recepto plej ofte aplikata de ĉinmedicinaj kuracistoj en kliniko. Oni celas preni la efikajn elementojn de koncernaj drogoj per dekoktado.

 

    Krome, la ĉinaj medicinaĵoj havas ankaŭ formojn de pulvoro, pilolo, ungvento, granulo, alkoholaĵo, tablojdo, supozitorio, membrano, aerosolo kaj injektaĵo.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio ")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng