Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tatuado -- la lasta konservo de la li-oj
2013-06-19


Li-a maljunulino kun tatuaĵoj sur la vizaĝo 
 

Tatuaĵoj sur la gamboj de li-a maljunulino 
 

Tatuaĵoj sur la gamboj de li-a maljunulino 
 

Li-a maljunulino kune kun siaj posteuloj antaŭ la pordo de la hejmo 
 

Tatuaĵoj sur la kolo de li-a virino
 

Tatuaĵoj sur la vizaĝo de li-a virino 

de SU LIN

 

    Mi veturis laŭ la ŝoseo Yuzhong de la provinco Hainan en ekstrema sudo de Ĉinio por viziti tatuitajn virinojn en la vilaĝo de li-oj, sed mi rimarkis, ke neniu el junaj virinoj estas tatuita, kaj oni vidas tatuaĵojn nur sur la korpo de maljunulinoj.

 

    La tatuado, heredata tra miloj da jaroj, estas klana simbolo de la kohereco de Li-nacio en la historio kaj estas rigardata kiel valora kultura heredaĵo de Li-nacio, unu el la nacimalplimultoj de Ĉinio. Por la li-oj la tatuaĵoj kaj vest-ornamaĵoj servas kiel la plej distingiĝaj signoj de la samklananoj dum la milito kontraŭ fremdaj etnoj. Tatuado estas ankaŭ simbolo de totemo kaj simbolo de plenkreskuliĝo. La tatuaĵoj sur la korpo de li-oj temas pri preĝo por la vivo, sopiro al la feliĉo, forpelo de la katastrofoj... tio estas ja sintezo de la vivo de la li-oj.

 

    La tatuado estas tradicia moro de la li-oj. Por memorigi la grandan kontribuon de la patrino de li-oj en multigo de la nacianoj, la li-a popolo atentigas al la posteuloj, ke tatuado sur la vizaĝo kaj korpo de la li-aj virinoj estas deciditaj de la prapatroj kaj skribitaj en la reguloj de la nacio, la virinoj, kiuj ne estis tatuitaj sur la vizaĝo nek sur la korpo, ne estos akceptitaj de la prapatroj post la morto, kaj iliaj animoj fariĝos sovaĝaj fantomoj sen hejmo. Pro tio, post la morto, la virinoj sen tatuaĵoj sur la vizaĝo nek sur la korpo estis enĉerkigitaj nur post pentrado per karbo sur la kadravro. La notoj kaj legendoj pri tatuado de la virinoj estas malsamaj. Laŭdire la prauloj de la li-oj adoris ranan kaj serpentan totemojn, do li-oj ŝatas brodi sur siaj vestoj kaj tatui sur la korpo desegnojn pri rano, serpento kaj aliaj similaj estaĵoj. La tatuado kiel identeca ornamo montras ankaŭ la socian pozicion de li-aj virinoj. Ekz., en la dinastio Qing (1644 - 1911) nur la virinoj en nobelaj aŭ riĉaj familioj rajtis esti tatuitaj sur la vizaĝo, dum la inaj sklavoj ne rajtis tion fari.

 

    En la aĝo de ĉ. 20 jaroj, plejparto da li-aj junulinoj komencis esti tatuataj, kaj tiuj tatuaĵoj ilin akompanas dum ilia tuta vivo. Kvankam multaj opinias, ke fari tatuaĵojn sur la haŭto estas turmenta afero, tamen tio estas la plej sankta kaj la plej virta en la tradicio de la nacio. Oni bezonas elekti favoran tagon por la tatuada ceremonio. Ĝenerale ĝi okazas en aŭtuno, krome oni devas elekti ankaŭ la tagon, ekz., la tago de drako, la tago de porko, la tago de bovo, sed oni ne povas fari la tatuadon en la tago de vermo por eviti esti mordita de malbonaj insektoj. Diversaj branĉoj de la li-oj havas sian propran tatuadon.

 

    La ĉefa tatuantino en la vilaĝo prezidas la tatuadan ceremonion en la hejmo de la knabino, kiu ricevas la tatuadon. En la ĉambro de la knabino, la ĉefa tatuantino per plumoj aŭ sekigitaj herboj trempitaj en blu-nigra likvo farita el karbo kaj herba cindro desegnas sur la vizaĝo, la kolo, la korpo kaj la kvar membroj de la knabino simbolojn kaj signojn proprajn al sia branĉo de la nacio. Poste, la ĉefa tatuantino per la pinglo farita el bambuo aŭ liana tigo-folio pikas la haŭton de la knabino laŭ la farita desegno punkton post punkto... Post kiam la menciita likvo penetris en la haŭton de la knabino, la tatuaĵo estos konservita sur ŝia korpo dum la tuta vivo.

 

    Post la tatuado, la ĉefa tatuantino purigas la korpon de la knabino per la akvo boligita kun folioj de longano (Euphoria longan) por eviti infektiĝon.

 

    La tatuado estas la plej impresa kultura fenomeno en la historio de la li-oj, tamen ĝi estas malaperanta. Nun, la li-aj junulinoj preskaŭ ĉesis la tatuadon, kaj eĉ ankaŭ la metio de la tatuado alfrontas pereon.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng