Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉigong-o
2013-06-20

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    Kiel originala korposaniga metodo, ĉigong-o naskiĝis en Ĉinio antaŭ 2 000 jaroj. Oni sin ekzercas per ĝi por fortikigi sin aŭ forigi malsanojn.

 

    Estas diversaj ĉigong-ekzercoj, inter kiuj la ĉefaj estas teniĝo, spirado, memmasaĝo kaj moviĝo de membroj.

 

    Ekzistas en Ĉinio multaj skoloj de ĉigong-o. Kvankam kun malsamaj metodoj, ĉiuj skoloj sin ekzercas ĉefe per penso kaj spirado. Forme ili dividiĝas en du kategoriojn, mildan kaj movan. Ekzercantoj de la milda ĉigong-o prenas pozojn kuŝan, sidan kaj staran, regas sian penson kaj reguligas sian spiradon por fortikigi ĉefe la internon de sia korpo. Tial oni nomas la mildan ĉigong-on ankaŭ interna ĉigong-o. Ekzercantoj de la mova ĉigong-o sin ekzercas per movado de membroj, kombinante regadon de la penso kaj ekzercadon de la spirado, ekz. ili sin ekzercas per piediro, per bastono aŭ per memmasaĝo. Tial ĝi estas nomata ankaŭ ekstera ĉigong-o.

 

    La unua baza ekzerco de ĉigong-o estas teniĝo. Malstreĉiĝo estas kondiĉo necesa por fari la ĉigong-an spiradon dum ekzercado. Malsamaj teniĝoj mem povas kuraci ion. Oftaj teniĝoj estas natura sidado, sidado kun krucitaj kruroj, kuŝado surdorse, kuŝado ĉe unu flanko, starado, irado k.a.

 

    La alia baza ekzerco de ĉigong-o estas kvietigi la menson. Por sin kvietigi, oni devas liberigi sin de ĉiaj pensoj, koncentri la menson nur sur la akupunktura punkto dantian sub la umbiliko aŭ atenti la spiradon por malfortigi la senton al eksteraj ekscitoj, kiaj sono kaj lumo, kaj atingi la staton de duonkonscio, t.e. protektan inhibicion de la cerbo. Sinkvietigo estas malfacile plenumebla por multaj homoj, kiuj ne povas sin liberigi de diversaj pensoj, tamen ĝi estas atingebla post ekzercado de ĉigong-o.

 


Ĉigong-ekzerco  

 

    Spira ekzercado estas grava parto de ĉigong-o. Dank' al la ekzercado oni povas ventro-spiri anstataŭ brusto-spiri kaj fine spontante spiri pere de dantian, kio grandigas la pulman kapaciton, akcelas cirkuladon de sango, masaĝas la internon de la korpo, helpas digeston kaj asimilon, fortigas la korpon kaj preventas malsanojn. Ĉiuj spir-metodoj devas sekvi la principon de mildeco kaj natureco, kiu kondukas iom post iom al egalmezura malrapida kaj profunda spirado. Oni neniam estu hasta al sukceso.

 

    Malsamaj metodoj de ĉigong-o havas malsamajn karakterizaĵojn kaj postulojn, kaj tamen portas iujn samajn ecojn kiel jene:

 

    1. Malstreĉiĝo kaj kvietiĝo. La kvar membroj kaj menso devas malstreĉiĝi aŭ kvietiĝi. Antaŭ la ekzercado oni devas malstreĉi la vestojn kaj zonon, forigi fekon kaj urinon. Oni iom klinu la kapon, malforte fermu la buŝon kaj okulojn, tenu la spinon nature rekta kaj la brakojn nature kaj malstreĉe pendantaj, kvietigu la menson kaj tenu la vizaĝon ridetsimila.

 

    2. Harmonio de penso kaj spirado. Per koncentro de penso sur dantian oni devas kombini la penson kun la spirado kaj fari la spiradon longa, egala, por ke la spiroj sekvu la penson kaj atingu dantian.

 

    3. Kombino de ekzercado kaj ripozo. Spir-metodoj diferencas inter si pro diverseco de specoj de ĉigong-o. Sed plejparto el ili postulas, ke oni revenu al natura spirado post 10-20-minuta ekzercado.

 

    4. Kombino de movo kaj senmoveco. Iuj specoj jam kombinas ambaŭ, sed nemalmultaj postulas senmovecon. Do estas necese fari unu aŭ du sportojn post ekzercado.

 

    5. Senhasteco. Dum ekzercado oni devas esti malstreĉita kaj kvieta, kaj strebi iom post iom al sukceso, sed neniam kun hasteco.

 

    6. Distingo inter malsamaj homoj kaj malsamaj malsanoj. Ne ĉiuj havas saman sanstaton kaj saman malsanon, sekve oni devas elekti taŭgan ĉigong-arton kaj taŭgan metodon por ekzercado.

 

    7. Persisteco. Ĉigong-ekzercado diferencas de preno de medikamento. Tiu, kiu longe persistos, atingos la celon.

 

    8. Modera vivo. Oni devas abstini de fumado kaj drinkado (aŭ malmulte drinki), havi regulan ĉiutagan vivon kaj ne tro laciĝi de laboro.

 

    Tamen ĉiuj ĉigong-ekzercoj havas siajn apartajn postulojn. Ĉigong-o povas kuraci malsanojn kaj fortigi la korpon, ĉar ĝi bone reguligas la supraĵan tavolon de la cerebro, la centran vegetativan nervon kaj kardiovaskulan sistemon, ĝustigas la anormalan reakcion de la organismo, masaĝas la internaĵojn en la abdomeno kaj ebligas al la fiziologia funkcio memregadon. Ĉigong-o influas la homan korpon ĉefe en jenaj flankoj: Ĝi forigas la ĝenon de la humoro, ke la fiziologiaj kaj biokemiaj faktoroj en la homa korpo estu en plej bona stato de funkcio; la malstreĉiĝo, kvietiĝo kaj spirado dum ĉigong-ekzercado gardas kontraŭ tuja reakcio de la supraĵa tavolo de la cerebro al la tuta korpo, kreas favorajn kondiĉojn por la ripozo, restariĝo kaj reguliĝo de la organismo, kaj post malrapida reguligo, ŝparas la energion de la korpo kaj levas la rezistemon de la organismo kontraŭ malsanoj.

 

( E l "Enciklopedieto de Ĉinio" )

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng