Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kuracaj Vinoj
2013-06-20

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    Inter la ĉinoj cirkulas mito simila al tiu pri Prometeo, kiu ŝtelis de Zeŭso la fajron kaj donacis ĝin al la homaro:

 

    "Antaŭ tre tre longe ok feoj en la mirlando, por doni al la homaro rejunigajn florojn, transveturis la Orientan Ĉinan Maron kaj faris malfacilan luktadon kontraŭ la diabloj, kiuj intencis rabi de ili la florkorbon. Ili venkis la diablojn kaj disŝutis la florojn en la homan mondon."

 

    La mito montris la ardan deziron de la ĉina popolo por longa vivo. Kompreneble en la mondo troviĝas nenia rejuniga floro. Sed dum longtempa batalado kontraŭ malsanoj la ĉina popolo faris specialan kuracan vinon, kiu, kvankam ne rejuniga, povas longigi la homan vivon.

 

    Por prepari kuracan vinon, oni maceras drogherbojn, minaĵojn kaj aliajn en brando. Kuracaj vinoj havas malsamajn efikojn en kuracado, preventado de malsanoj aŭ en fortigo de la sano, pro iliaj malsamaj maceraĵoj.

 

    Estas multaj specoj de ĉinaj kuracaj vinoj. Laŭ klinika bezono oni dividas ilin en vinojn tonikan, menstru-reguligan, traŭmat-kuracan, reŭmatism-kuracan, malvarm-forigan kaj sangcirkulado-faciligan.

 

    La kuraca vino, kia "Ok-fea Vino", nomita laŭ la supre menciita mito, estas preparita el jenaj ok drogoj: akonito, norda akonito, angeliko, zingibro, bambufolio, mento, glicirizo kaj oranĝŝelo. Ĝi havas bonan efikon por kuraci hemiplegion kaj kolapson de membroj, kaŭzitajn de cerba hemoragio, kaj artroalgion, ostan kaj muskolan doloron kaj nefleksiĝemon de membroj, kaŭzitajn de malvarmo kaj malsekeco.

 

    "Plezuriga Eliksiro" estas tonika, kaduk-rezista vino farita de kortegaj kuracistoj de Qing-dinastio speciale por imperiestro. Ĝi, delikate farita, servas kiel bonkvalita kaj altefika tonikaĵo. Ofta trinkado donas sufiĉan sangon kaj plenan energion, faras la harojn kaj barbon nigraj kaj la membrojn facilmovaj.

 

    Kial la kuracaj vinoj havas tiel mirindan efikon? Ĉar vino mem povas vigligi la sango-cirkuladon, rezisti al malvarmo, forigi enkorpan malsekecon, delikatigi la haŭton, malstreĉi la rigidajn muskolojn kaj artikojn kaj akceli digestadon, kaj enkonduki medikamenton en la internajn organojn kaj ĝinglŭo de la homa korpo. Se oni maceras tonikajn kaj kuracajn drogherbojn en brando, kiu havas pli fortan efikon. La vino kaj la drogherboj kune plifortigas la kuracefikon. Ni prenu kiel ekzemplon reŭmatism-kuracan vinon. La vino mem povas forigi enkorpan malsekecon kaj kvietigi doloron kaj ankaŭ akceli asimiladon de medikamento far la stomako kaj intesto, dum la medikamento, dank' al la sangocirkulado akcelita de la vino, rapide trakuras la tutan korpon kaj fariĝas multe pli efika. La eksperimento de la moderna medicino montris, ke multe da efikaj elementoj de drogherboj estas malfacile solveblaj en akvo, sed facile en vino (ĝenerale oni prenas brandon aŭ rizvinon kiel solvilon), tial efikaj elementoj de kuraca vino estas pli multaj ol tiuj de dekoktaĵo.

 

    En diversaj lokoj de Ĉinio oni produktas tiajn vinojn, ekz. ginsenga kaj cervokorna vinoj de nordorienta Ĉinio, vino de akantopanaka radik-ŝelo de Tianjin, vino "Longvivulo Zhou" de Fujian, Longviva Eliksiro de Lanzhou ktp.

 

    La farado de kuraca vino estas simpla kaj ĝia konservado facila. Tial ĝi estas tre ŝatata de ĉinoj. Laŭ sia sanstato oni preparas kaj trinkas diversajn kuracajn vinojn. Tiuj homoj, kiuj ne havas sufiĉan energion kaj estas malfortaj, povas trinki vinon kun maceritaj ginsengo, dangŝeno (Codonopsis pilosula ) kaj astragalo por sin fortigi, refreŝigi kaj senlacigi. Kaj tiuj homoj, kiuj ne havas sufiĉan sangon, povas trinki vinon kun maceritaj angeliko, ligustiko (Ligusticum wallichii ) , radiko de peonio (Paeonia lactiflora), prilaborita radiko de remanio(Rehmanniaglutinosa), longana karno kaj jujuboj por pliigi sangon, kvietigi spiriton kaj forpeli agitiĝon.

 

    La ĉinoj konservas jenan moron: Ĉiujare en la Duobla-kvina Festo (la kvina de la kvina monato laŭ la ĉina luna kalendaro) super la pordo de ĉiu familio oni pendigas kalamon(Acorus calamus Linn) kaj artemizion, la plenkreskuloj kaj infanoj trinkas realgaran vinon. Oni ŝminkas per la vino la frunton kaj orelojn de la infanoj kaj verŝas la restan sur la plankon. Tia vino, farita el realgaro, estas mikrobodetrua. Ĉiujare en varmaj tagoj oni uzas ĝin por preventi epidemion.

 


Kuracaj vinoj 

 

    En malsamaj sezonoj oni faras aŭ aĉetas malsamajn vinojn por preventi malsanojn kaj protekti la sanon. Ekz., oni trinkas Tusu-vinon en la Printempa Festo por preventi infektajn malsanojn; somere mirik-fruktan vinon por preventi sunfrapon kaj kuraci lakson; aŭtune kratag-fruktan vinon por reakiri forton kaj preventi ateromon; kaj vintre tonikan vinon por vigligi energion, pliigi sangon kaj rezisti al malvarmo.

 

    La ĉinaj kuracaj vinoj estas valora heredaĵo de la ĉina farmacio kaj kontribuas al la homaro.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng