Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Tonikaj Manĝaĵoj
2013-06-20

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    En la sepa jarcento jam aperis "manĝaĵa terapio" en la tradicia ĉina farmacio. Ĝi kombinas la tradician medicinon, nutrologion kaj kuir-arton en unu tuton, aldonante al manĝaĵoj sanigan kaj kuracan efikon. Kaj multaj postaj famaj kuracistoj faris pluan studadon kaj praktikon en tiu flanko, kaj certigis ĝian tonikan kaj kuracan efikon. La ĉinaj tonikaj manĝaĵoj formiĝis sur la bazo de ĉina antikva "manĝaĵa terapio".

 

    Laŭrecepte, la tonikaj manĝaĵoj konsistas el manĝaĵoj kaj drogoj. Oni elektas kaj kunmetas drogojn kaj manĝaĵojn laŭ principoj de la ĉina tradicia farmacio, por ke ili povu plene doni sanigan efikon.

 

    La drogoj uzataj en tonikaj manĝaĵoj plejparte estas naturaj tonikaj drogoj, kiuj ne havas pasivan efikon kiel tiun de kombinitaj medikamentoj. Ili estas mildaj, sekuraj kaj efikaj. Jam estas konstatitaj en longtempa klinika praktikado la efikoj de la tonikaj drogoj: ginsengo, angeliko, astragalo, raŭpofungo, licia bero. Ankaŭ esplorado de la moderna farmacio faris unuapaŝan pruvon pri iliaj tonikaj efikoj sur homaj organoj, kiel plibonigo de metabolo kaj nutro de ĉeloj, reguligo de nerva kaj endokrina funkcioj kaj plifortigo de imuneco.

 

    Greno, viando, ovo, legomo kaj frukto, devenantaj de la sama origino kun ĉinaj tradiciaj drogoj, enhavas nutrajn substancojn necesajn por metabolo de homa korpo. Iuj manĝaĵoj servas samtempe kiel drogoj, ekzemple, portulako. Ĉina antikva medicina literaturo notas, ke oni prenas ĝin kiel legomon por kuraci malsanojn. Klinika praktiko montris, ke portulako havas plurajn kuracajn efikojn. Ĝi havas inhibicion kontraŭ disenteriaj baciloj, tifaj baciloj kaj oraj stafilokokoj.

 

    Saniga kaj kuraca efikoj de tonikaj manĝaĵoj sin bazas sur la teorioj de la ĉinaj tradiciaj medicino kaj farmacio. La ĉina tradicia medicino asertas, ke homo malsaniĝas nur tiam kiam eksteraj malsanigaj faktoroj efikas sur la homajn organojn. En kuracado kuracisto devas meti sian atenton ne nur sur eliminadon de eksteraj malsanigaj faktoroj, sed ankaŭ sur plenan mobilizon de la interna malsan-rezista povo, reĝustigon kaj reguligon de la perturbitaj funkcioj, kaj akceli resaniĝon per medikamentoj kaj manĝaĵoj. La tonikaj manĝaĵoj ĝuste celas plibonigon de internaj faktoroj de la korpo.

 


Supo de porkvosto, lapo, licia bero kaj momordiko  

 

    Estas diversaj specoj de tonikaj manĝaĵoj: pladoj, farunaĵoj, trinkaĵoj kaj bombonoj. En la produktado de tiuj manĝaĵoj iuj drogoj unue devas esti prilaboritaj per trempado, dispecigo, rostado kaj kuirado. Ekz., por prepari la pladon "fiŝo kun pecigita gastrodia tubero", unue oni devas trempi la gastrodian tuberon kvin horojn en akvo, lasita post lavado de rizo, por moligi ĝin. Poste oni metas ĝin sur kuiratan rizon por ĝin vaporumi ĝis sufiĉa moliĝo kaj fine vaporumas spicitan fiŝon kun dispecigita tubero. Do la plado estas preta. Oni povas manĝi la gastrodiajn tuberpecojn kune kun la fiŝo. La menciita plado estas efika por kuraci kapturniĝon kaj spasmon de membroj, kaŭzitajn de visceraj malsanoj, kaj neŭrastenion. Licia bero estas unu el la ĉinaj drogoj, kiu entenas proteinojn, sukeron, karotenon, tiaminon, laktoflavinon, nikotinan acidon, askorbatan acidon, aminajn acidojn, alkaloidojn, glucidojn kaj aminojn, tiel ke ĝi havas tonikan efikon al renoj, hepatoj kaj okuloj. Por kuraci hepatajn kaj renajn malsanojn, kiaj lumba malfortiĝo, anemio kaj malfortiĝo de vidpovo, oni povas manĝi viandstriojn kun liciaj beroj.

 


Stufita kokaĵo kun angeliko kaj zingibro 
 

 

    Kompare kun ordinaraj manĝaĵoj, la manĝaĵoj kun drogoj estas tonikaj por la organoj de homoj, ĉu sanaj aŭ malsanaj. En la lastaj kelkaj jaroj oni plifortigis esploran laboron en tiu flanko, plimultigis specojn de tonikaj manĝaĵoj kaj senĉese disvastigis ilian aplikadon. Krom tonikaj pladoj, oni nun produktas ankaŭ sezonajn manĝaĵojn kontraŭ somera varmego kaj vintra malvarmego, kaj ankaŭ laco-rezistan kaj anti-oksigenmankan manĝaĵojn. Plia esplorado pri tonikaj manĝaĵoj, pri plibonigo de iliaj receptoj kaj teknologia projekto povos liveri al homoj pli multe da utilaj manĝaĵoj.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng