Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazos septembre en Ĉinio la 7-a Monda Forumo pri Ĉinlingva Komunikado
2013-06-21


En la gazetara konferenco por la 7-a Monda Forumo pri Ĉinlingva Komunikado 
 

    La 19-an de junio la organiza komitato de la 7-a Monda Forumo pri Ĉinlingva Komunikado okazigis gazetaran konferencon por publikigi sian 7-an forumon, kiu daŭros de la 7-a ĝis la 9-a de septembro de la kuranta jaro en Qingdao, marborda urbo de la provinco Shandong en orienta Ĉinio.

 

    La forumo, kiu okazas en ĉiuj du jaroj, estas altnivela kunveno kun neregistareco, malfermaco kaj internacieco de ĉinlingvaj mediatoj. Ĝi, kiel grava platformo por la diskonigo de Ĉinio, sukcese okazis jam 6 fojojn en la periodo de la jaro 2001 ĝis la jaro 2013 en la urboj Nankino, Changsha, Wuhan, Chengdu, Ŝanhajo kaj Chongqing.

 

    En la ĉi-foja forumo kun la ĉeftemo "Ĉina Revo -- la nova devo de ĉinlingvaj mediatoj sub la varia situacio de la mondo", oni faros diskutojn pri la "Ĉina Revo" en la okuloj de ĉinlingvaj komunikiloj de aliaj landoj, la influo de la ŝanĝiĝo de la monda situacio al la menciitaj mediatoj kaj la metodo pri antaŭenpuŝo por la interŝanĝoj kaj kunlaboroj de la en- kaj eksterlandaj komunikiloj. La partoprenantoj de la ĉi-foja forumo kovros pli ol 400 ĉinlingvajn mediatojn de ĉirkaŭ 60 landoj kaj regionoj en la tuta terglobo. Kompare kun la pasintaj 6 fojoj, la ĉi-foja forumo havigos al si la reprezentantojn el pli vasta regiono kaj la temojn kun pli profunda diskutado.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng