Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Uŝu-o
2013-06-21

de Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    Uŝu-o estas unu el la plej popularaj sportoj de la ĉinaj popolanoj kaj ŝatata rimedo por sin fortikigi, hardi la temperamenton kaj sin defendi. Ĝi, kun aparta stilo, estas enhavoriĉa kaj multspeca. En la landskala kunveno de uŝu-o oni ludis kaj konkursis je pli ol 500 kategorioj.

 

    Uŝu-o estas la sporto kaj arto pri atako kaj defendo kreita de la ĉina popolo en la porviva batalo. Jam antaŭ 4 000-5 000 jaroj aperis en Ĉinio uŝu-o. En la longtempa disvolviĝado formiĝis diversaj skoloj, ĝi nombras ĉ. cent specojn kun dekoj da lukt-instrumentoj kaj serioj da graciaj luktmovoj. La nuna uŝu-o povas esti dividita en kvin kategoriojn: ĉina boksarto, perarmila lukto, dupersona lukto, grupa ludo kaj atako-defendo. La ĉina boksarto estas plej enhavoriĉa. Krom la famaj shaolinĉuan, suda ĉina boksarto kaj tajĝiĉuan, estas ankaŭ multe da aliaj boksartoj kun originala stilo, kiuj imitas movojn de simio, aglo k.a., distingiĝajn per gracieco kaj forta atakkapablo.

 

    La armiloj de uŝu-o estas diversaspecaj. Originante ĉefe el la antikvaj armiloj, ili konsistas el longaj armiloj, kiaj bastono, lanco kaj glavego; mallongaj armiloj, kiaj glavo, spado kaj hoko; kaj faldeblaj armiloj, kiaj naŭsekcia vipo, trisekcia bastono kaj ŝnurita martelparo.

 


Spado

 

    La uŝu-o de Shaolin-skolo kreita en la 5-a aŭ 6-a jc. havas plej kompletan sistemon kaj plej gracian movoserion kaj estas plej populara en Ĉinio. La uŝu-o de Shaolin-skolo entenas pli ol 40 boksospecojn kaj dekkelkajn specojn de perarmila lukto. La boksarto de Shaolin-skolo karakteriziĝas per forteco kaj postulas, ke la movo estu rapida kiel fulmo, la turniĝo simila al tiu de rado kaj la staro firma kiel monto. Ĝiaj movoj estas variaj kaj grandaj kaj ĝiaj atako kaj defendo estas farataj strikte. Ĝia bastona lukto estas la plej fama el ĝiaj armil-luktartoj.

 


Shaolinĉuan 
 

 

    Uŝu-o havigis al si en sia disvolviĝo regionajn trajtojn. La suda boksarto estas ĝenerala nomo de la boksartoj cirkulantaj en suda Ĉinio. Ĝi havas historion de pli ol 500 jaroj. En la ĉinaj uŝu-istaj rondoj cirkulas diro, ke "suda bokso kaj norda piedlukto estas la plej subigaj". La suda boksarto akcentanta manmovojn postulas, ke praktikanto faru plurfoje manmovojn en unu paŝo. Ĝi postulas, ke la piedaj movoj estu stabilaj, movdistancoj mallongaj, movampleksoj malgrandaj kaj la centro de gravito malalta. Ĝi postulas ankaŭ, ke la movoj rapidaj kaj malrapidaj estu alternaj.

 

    Tajĝiĉuan estas alia grava speco de boksarto. Ĝi ne emfazas aktivan atakon, sed postulas venkon super forta rivalo per mildaj movoj kaj atakon faratan poste. Praktikanto detajĝiĉuan en lukto lerte deflankigas la atakdirekton de la rivalo kaj kaptas lian malfortaĵon por lin venki. Tajĝiĉuan karakteriziĝas per forteco en mildaj movoj ŝajne malfortaj.

 


Tajĝiĉuan  

 

    Spado estas unu el la ĉinaj luktaj armiloj kun longa historio. La ĉefaj skoloj de uŝu-o ĉiu havas sian spadan luktarton, ekz. tiuj de Shaolin kaj Wudang. La spadaj luktartoj de diversaj skoloj ĉiu havas sian fortan punkton, sed ili ĉiuj alte taksas plenan akordiĝon de la rigardo kaj movoj de la manoj, korpo kaj spado. La nunaj spadaj luktartoj povas esti uzataj por sindefendo kaj iliaj liberaj kaj graciaj movoj estas valoraj en arto.

 

    En miloj da jaroj la ĉina popolo prenis uŝu-on kiel rimedon por forigi malsanojn, longigi la vivon kaj hardi la temperamenton. Tiuflanke tajĝiĉuan ludas plej grandan rolon. La teorio de tajĝiĉuan havas intiman rilaton kun tiu de la ĉina medicino. Suferantoj de multaj kronikaj malsanoj, kontraŭ kiuj eĉ kuracistoj ne havas efikan rimedon, povas akiri mirindan kurac-efikon per tajĝiĉuan-ekzercado.

 

    Ĉar uŝu-o konvenas al ĉiuj homoj, ĉu junaj ĉu maljunaj, kaj bezonas nur simplajn ilojn, tial sin ekzercas per uŝu-o multaj homoj ĉu en la urboj ĉu en la kamparo. Cangzhou de Hebei-provinco, Chenjiagou de Henan-provinco kaj Jining de Shandong-provinco estas famaj uŝu-landoj. Ankaŭ en Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono troviĝas sennombraj praktikantoj de uŝu-o. Multaj element-, mez- kaj altlernejoj en Ĉinio prenas uŝu-on kiel parton de sia fizikkultura leciono. En postlecionaj sportaj lernejoj en diversaj lokoj de Ĉinio oni funkciigas uŝu-kursojn por kulturi junajn uŝu-istojn.

 

    Por akceli la disvolviĝon de uŝu-o, oni fondis landan uŝu-asocion kaj ofte aranĝis tutlandajn naciajn sportajn prezentadojn, ke disaj eminentaj luktartoj de uŝu-o bone disvastiĝis. En 1955 la Ŝtata Fizikkultura kaj Sporta Komisiono kunvokis uŝu-istojn por sisteme studi la uŝu-artojn, kaj poste la lastaj eldonis librojn pri glava, lanca, spada, bastona kaj aliaj luktartoj.

 

    Lastatempe uŝu-o vekis grandan atenton ankaŭ de aliaj popoloj. Multaj landoj starigis organizojn por popularigi uŝu-on, kaj iliaj eminentaj sportistoj partoprenis en internaciaj uŝu-konkursoj en Ĉinio.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng