Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Masaĝo en la ĉiutaga vivo (V)
2013-06-25

    MASAĜO DE LA BRUSTO KAJ VENTRO

 

    Masaĝoj de la brusto kaj ventro estas efikaj por reguligi la lienan kaj stomakan funkciojn kaj kuraci dispepsion, brustan depresion, ventran doloron kaj intestan perturbon.

 

    Staru flanke de la masaĝato, kiu devas kuŝi surdorse.

 

    1. Per via dika fingro premu laŭvice la akupunkturajn punktojn ŝanĝong kaj ĵugen sur la brusto; ŝang'ŭan, ĝong'uan, ŝjaŭan, tjanŝu, ĝihaj kaj gŭanjŭan sur la ventro (Bildo 1). Premu ĉiun punkton 3 fojojn po 10-20 sekundojn.

 

1. ĵuĝong 2. Ĝong'ŭan 3. Tjanŝu 4. Ĉjihaj 5. Gŭanjŭan 6. Ŝenĉjŭe 7. Ŝjaŭan 8. Ŝang'ŭan 9. ĵugen 10. Ŝanĝong 

 

 

    2. Per viaj dikaj fingroj premu la bruston kaj per viaj aliaj fingroj, ĉefe la montraj kaj mezaj fingroj, premu la akselojn (Bildo 2). Kaptu la brustajn muskolojn. Tiru kaj malstreĉu ilin. Faru tion de interne eksteren, sume 3 fojojn.

 

 

 

3. Per viaj dikaj fingroj puŝu la bruston de la akupunktura punkto ŝanĝong ĝis la akupunkturaj punktoj ĵuĝong ambaŭflanke de ĝi kaj puŝu ĝin eksteren laŭ la interspacoj de la ripoj ĝis la brusta ekstremo. Puŝu ĝin malsupren je unu interspaco de la ripoj. Poste puŝu la bruston, de la meza linio ambaŭflanken ĝis la brusta ekstremo. Per viaj manplatoj puŝu la supran parton de la ventro kaj iom post iom malsupren, de la meza linio de la ventro ambaŭflanken. Finu vian masaĝon, kiam viaj manplatoj atingos la akupunkturan punkton guanjuan. Faru tion sume 3 fojojn.

 

    4. Frotu la ventron per la tuta manplato turnata (Bildo 3). Faru tion de la meza parto de la ventro. Dekstrume turnu la manplaton eksteren. Faru tion 30-50 fojojn. Faru la frotadon maldekstren, de ekstere internen, ankaŭ 30-50 fojojn.

 

 

 

    5. Per viaj manoj kaptu la ventron de unu flanko al la alia. Faru tiamaniere: Malforte tiru per la manoj haŭton, endotelion kaj muskolon de la ventro por momento kaj delasu ilin. Movu la manojn antaŭen kaj tiru alian parton de la ventro. Delasu ĝin. Faru tion sume 3 fojojn.

 

    6. Per viaj manplatoj puŝu la ventron, de la meza linio ambaŭflanken, de la supra parto malsupren. Faru tion sume 3 fojojn.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng