Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Masaĝo en la ĉiutaga vivo (VI)
2013-06-26

    A. KONTRAŬ KAPDOLORO

 

    Kapdoloro povas esti kaŭzita de multaj faktoroj. Ne ĉiuj kapdoloroj, kaŭzitaj de endo- kaj ekstrakraniaj patologiaj ŝanĝiĝoj, estas kuraceblaj per masaĝo. Tamen, masaĝo povas rapide mildigi kapdoloron kaŭzitan de oftaj malsanoj, kiaj malvarmumo, hemikranio kaj hipertensio. Ĉi-sube ni konigos al vi iujn masaĝ-metodojn kontraŭ kapdoloro kaŭzita de tiuj malsanoj. Vi povos apliki la malsupre menciitajn metodojn por masaĝi la kapon kaj kolon. Koncerne la fojojn kaj tempon, vi devas fari laŭ la postuloj kaj ĉi tie ni ne plu traktos ilin.

 

    Fundamentaj metodoj:

 

    (1) La malsanulo kuŝu surdorse. Per la dikfingro premknedu la akupunkturan punkton jintang kaj post tio per la dikfingroj premu la akupunkturajn punktojn zanĝu, jujaŭ kaj tempiojn de la du flankoj de la kapo kaj knedu la tempiojn per la palpa flanko de la dikfingroj.

 

    (2) Puŝu la du dikfingrojn ambaŭflanken de la meza linio de la harrando sur la frunto. Puŝu la dikfingrojn iom post iom malsupren ĝis la akupunktura punkto jintang.

 

    (3) Imagu al vi kvin liniojn sur la frunto de la malsanulo. La unua linio estas de la akupunktura punkto jintang al bajhuj. La dua kaj tria linioj ambaŭflanke estas de jujaŭ al bajhuj kaj la kvara kaj kvina linioj de siĝukong al bajhuj. Per la ungoj de viaj du dikfingroj piku la kvin liniojn laŭvice.

 

    (4) Per viaj du dikfingroj frotu la frunton.

 

    (5) Puŝu viajn du dikfingrojn sur la frunto, premknedu la tempiojn, la akupunkturajn punktojn toŭŭej kaj ambaŭ flankojn de la kapo.

 

    (6) La malsanulo kuŝu surventre. Per la dekstra mano premknedu la nukon de la akupunktura punkto fengĉi al la malsupro de la nuko.

 

    (7) Per la dikfingroj premknedu la akupunkturajn punktojn fengfu, fengĉi kaj tjanĝu po 10-20 sekundojn (Bildo 1).

 


1. Fengĉi 2. Fengfu 3. Gjanĝing 4. Kolaj vertebroj 5. Torakaj verte-broj 6. Lumbaj vertebroj 7. Ŝenŝu 8. Mingmen 9. Vezika meridiano 10. Fejŝu 11. Fengmen 12. Daĝuj 13. Tjanĝu 14. Meza linio de la dorso 

 

    (8) Per viaj kvin fingroj malforte kaptu la tutan verton de la malsanulo.

 

    La supre menciitaj estas komune uzataj metodoj por kuraci kapdoloron kaj se vi volas kuraci kapdoloron kaŭzitan de jenaj malsanoj, vi devas fari aldone iujn masaĝojn:

 

    KONTRAŬ KAPDOLORO KAŬZITA DE MALVARMUMO

 

    (1) Metu vian mandorson sur iun korpoparton de la dorso de la masaĝato, turnu vian antaŭbrakon eksteren, etendu vian pojnon ripetfoje, tiel ke estiĝas ritma knedado (Bildo 2). Premknedu la akupunkturajn punktojn daĝuj, fejŝu kaj fengmen. Kaptu la akupunkturan punkton ĝjanĝing.

 

 

 

    (2) Puŝu tien kaj reen viajn manplatojn sur la dorso de la masaĝato laŭ la vezika meridiano, ĝis ĝi varmiĝos.

 

    KONTRAŬ HEMIKRANIO

 

    Forte premknedu la akupunkturajn punktojn tjanĝu kaj fengĉi. Premknedu 3-4 minutojn la korpoparton malantaŭ la oreloj laŭ direkto de granda okcipita nervo (Bildo 3).

 


1. Granda okcipita nervo
 

 

    KONTRAŬ KAPDOLORO KAŬZITA DE HIPERTENSIO

 

    (1) Puŝu viajn dikfingrojn laŭ la meza linio de la dorso de la masaĝato de la akupunktura punkto fengfu al daĝuj. Puŝu ilin laŭ la vezika meridiano ambaŭflanke de la nukaj vertebroj. Faru tion 3-4 minutojn.

 

    (2) Premknedu la akupunkturajn punktojn gŭanjŭan, ĉjihaj, ŝenĝjŭe, ĝongŭan, ŝenŝu, mingmen kaj jongĉjŭan.

 

    B. KONRAŬ GENU-OSTA ARTRITO

 

    La malsano ofte kaŭzas doloron kaj ŝveliĝon al la genuaj artikoj kaj tre malhelpas la moviĝon de la artikoj. La nomita malsano ofte okazas ĉe mezaĝuloj kaj maljunuloj.

 

    La masaĝato kuŝu surdorse kaj vi staru apud li.

 

    (1) Kaptu la antaŭan parton de la genuoj, de supre malsupren. Faru tion ripetfoje ĝis la genuoj varmiĝos.

 

    (2) Per la ungoj de viaj dikfingroj piku la korpoparton ĉirkaŭ la pateloj (Bildo 4) kaj knedu la lokon, en kiu la masaĝato sentas doloron.

 


1. Ŭejjang 2. Hejang 3. Jingu 4. Ŭejĝong 5. Ŭejŝang 6. Patelo. 7. Dubi 8. Ekstera flanko 9. Interna flanko 10. Ekstera flanko
 

 

    (3) Metu vian mankavon sur la patelon. Movu vian manplaton sur la patelo supren kaj malsupren, dekstren kaj maldekstren, livume kaj dekstrume. Tiaokaze la malsanuloj plejparte sentas doloron, tial via premforto devas esti modera, por ke la masaĝato povu elteni tion.

 

    (4) Premknedu la genuan ligamenton per viaj fingroj.

 

    (5) Premknedu la akupunkturan punkton dubi.

 

    (6) Premknedu la ligamentojn interne kaj ekstere de la genuoj.

 

    (7) La masaĝato fleksu siajn genuojn. Per unu mano tenu la maleolon kaj per la alia tenu ties genuon, etendu kaj fleksu la genuojn, turnu ilin internen kaj eksteren (Bildo 5).

 

 

 

   (8) La masaĝato kuŝu surventre. Kaptu la malantaŭan parton de la genuoj kaj tuj forlasu ĝin. Faru tion de supre malsupren ripetfoje.

 

    (9) Premknedu la akupunkturajn punktojn ŭejŝang, ŭejĝong, hejang, jingu kaj ŭejjang. Per la fingroj premu la tendenojn ambaŭflanke de la akupunktura punkto ŭejĝong.

 

    (10) Forte rulu vian pugnon sur la malantaŭa parto de la genuoj kaj iliaj supraj kaj malsupraj partoj.

 

    (11) Fleksu kaj etendu la genuojn, turnu kaj malstreĉu ilin.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Prezenti la Dao De Jing-on estas kvazaŭ enpuŝegi jam malfermitan pordon. Ŝajne la Dao De Jing estas universale konata, same kiel la Evangelio laŭMateo, aŭ la Sankta Korano. Temas pri relative mallonga (ĉirkaŭ 80-paĝa, 5000-ideografiaĵa) saĝo-teksto, verkita antaŭ pli ol 2000 jaroj. Sed tiu saĝo-teksto elmetas pli da ambigueco, ol iu alia.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng